Hiismo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 34: Linio 34:


* ''hi'' estas [[anglismo]], kaj multaj esperantistoj malakceptas influon de la angla lingvo.
* ''hi'' estas [[anglismo]], kaj multaj esperantistoj malakceptas influon de la angla lingvo.

* "Hi" estas absolute kontraŭfundamenta pro diversaj kialoj. La plej facile komprenebla kialo logike sekvas el la fakto, ke '''krom "li" ne rajtas ekzisti alia vira triapersona singulara pronomo'''. "Li" tute ne estas "baze seksneŭtra", ĉar laŭ la klara regulo de la [[Fundamenta Gramatiko]] ĝi estas baze virseksa, kvankam ĝi havas seksneŭtran kromsignifon. Vd. ankaŭ jenan klarigon de Zamenhof ([[Lingvaj Respondoj|LR]] 59): "Ĉiu vorto, kiu troviĝas en la [[Universala Vortaro]], estas leĝdona por ĉiuj esperantistoj, kaj neniu en la mondo, nek la aŭtoro de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj vortoj ian ŝanĝon (se ekzemple anstataŭ 'ŝipo' iu uzas la vorton 'navo', ĉar la vorto 'ŝipo' al li 'ne plaĉas' - tio estus rekta peko kontraŭ la unueco de nia lingvo kaj ĉiuj esperantistoj tiam protestus)."


==Vidu ankaŭ==
==Vidu ankaŭ==

Kiel registrite je 11:24, 8 sep. 2006

Esperanto > Hiismo


Hiismo estas proponita reformo de Esperanto, alternativo al la riismo. Riisto uzadas la neologisman triapersonan pronomon ri seksgenre neŭtre, ĉar li konsideras la pronomon li kiel specife virgenran kaj sentas mankon de tia seksgenre neŭtra pronomo. Tute inverse, hiisto, same kiel liisto, konsideras la pronomon li kiel seksgenre neŭtran, kaj pro la sentita manko de specife virgenra pronomo uzadas la neologisman pronomon hi, paralele al la specife virgenra neologisma sufisko -iĉ-. Hiismo uziĝas en la projekto DLT.

Priskribo

En hiisma Esperanto:

  • La virgenra pronomo hi estas uzata simetrie kun la ingenra pronomo ŝi. La uzado de la ulgenra pronomo li por emfazi virsekson estas arkaika. (li estas nek virgenra nek ingenra; por indiki genron oni uzu aŭ ŝihi.)
  • La virgenra sufikso -iĉ- estas uzata simetrie kun la ingenra sufikso -in-. La uzado de ulgenraj vortoj, do sen -iĉ--in-, por emfazi virsekson estas arkaika. (Studento estas nek virgenra nek ingenra; por indiki genron oni uzu studentinostudentiĉo.)
  • La sufikso -j- povas esti uzata por krei karesnomojn sen anstataŭi pecon de vortoradiko. (Apud panjo kaj paĉjo eblas ankaŭ patrinjo kaj patriĉjo, sed ankaŭ hejmjo, litjo kaj tiel plu.)

Argumentoj por hiismo

  • Oni povas libere elekti ĉu emfazi sekson aŭ ne. (patro = patrino (de iu ajn) aŭ patriĉo (de iu ajn) kontraste al gepatro = unu el la gepatroj = unu el paro da patrino kaj patriĉo)
  • Per arkaika uzado de li oni diskriminacias inojn, vole-ne-vole implicante, ke parolante pri iu ajn besto, persono, profesio aŭ familiano, oni "kompreneble" celas viron.
  • La pronomo li origine tradukitas per he (angle), er (germane) kaj tiel plu, kiuj siatempe signifis tiu persono kaj nur she (angle), sie (germane) kaj tiel plu estis neambigue inseksaj, kio implicis, ke li ĝenerale estas iĉseksa. En la 21-a jarcento estas kreiĝintaj en la nacilingvoj, kiuj estis bazo de Esperanto en 1887, iloj por juste distingi aŭ maldistingi inter inoj kaj iĉoj. Esperanto devas havi sampovajn ilojn por esti taŭga komunikilo.
  • La uzado de ŝi kaj hi simetrias kun -in- kaj -iĉ-, kiu simetrias kun -nj- kaj -ĉj- kaj plireguligas la lingvon.
  • Seksneŭtra uzado de li simetrias kun ili, kio estas plia regulaĵo en la lingvo.
  • Sufiksoj kiel -ist-, -ul-, -ant- perdis sian firman viran sencon. Ankaŭ ĉevalo, amiko, homo, infano kaj gasto ne estas (plu) firme virgenraj. Do diri patro kaj frato sen indiki la sekson estas plia regulaĵo en la lingvo.
  • Komence kara uziĝis kaj por diri korproksima kaj por diri multekosta. Ĉar ne ĉio kara estas multekosta, ekuziĝis altpreza kaj multekosta por sinonimi kun kara je la arkaikiĝinta mon-senco. Analoge, li signifis kaj tiu persono kaj tiu viro. Ĉar ne ĉiu persono estas viro, oni ne timu ekuzi novan vorton, kiu sinonimas je la vira senco kun li, nome hi.

Argumentoj kontraŭ hiismo

  • La specifigo de virsekso de firme viraj radikoj kaj la seksneŭtreco de sensufiksa firme vira radiko estas tro stranga ŝanĝo al la lingvo.
  • hi estas anglismo, kaj multaj esperantistoj malakceptas influon de la angla lingvo.

Vidu ankaŭ