Punkto de Lagrange: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
La Lagranĵa punkto L1 inter la tero kaj la suno
Linio 12: Linio 12:
# L<sub>5</sub> estas proksimume sur la orbito de la planedo, sed je sesona plenangulo malantaŭe.
# L<sub>5</sub> estas proksimume sur la orbito de la planedo, sed je sesona plenangulo malantaŭe.


NASA kaj aliaj kosmoesploraj asocia ofte planas satelitoj, teleskopoj (Kosma Teleskopo James Webb en la L<sub>2</sub>-punkto) kaj eĉ kosmostaciojn (en L<sub>1</sub>-punkto) en la Lagranĵajn punktojn de la Tero kaj Luno.
[[NASA]] kaj aliaj kosmoesploraj agentejoj ofte planas satelitoj, teleskopoj ([[Kosmoteleskopo|Kosma Teleskopo]] [[Kosmoteleskopo James Webb|James Webb]] en la L<sub>2</sub>-punkto) kaj eĉ kosmostaciojn (en L<sub>1</sub>-punkto) en la Lagranĵajn punktojn de la [[Tero]] kaj [[Luno]].

La Lagranĵa punkto L1 inter la tero kaj la suno estas ĉirkaŭ 1,5 milionoj da kilometroj de la tero kaj servas kiel oportuna vidpunkto en la suno, ĉar la suno tie neniam estas obskurita nek de la tero nek de la luno. Ĉe tiu punkto estas la [[SOHO]]-[[Kosmosondilo]] uzita por sunobservado kaj la veterteleskopo [[DSCOVR]].


[[Kategorio:Orbitoj|Lagrange, punktoj de]]
[[Kategorio:Orbitoj|Lagrange, punktoj de]]

Kiel registrite je 17:31, 25 dec. 2021

La lagranĵaj punktoj

Punkto de LagrangeLagrange-punktoLagranĵa punkto estas en la astronomio tiuj punktoj de la kosmo, en kiu malgranda korpo restas en ripozo pro komuna gravita efiko de du pli grandaj korpoj (planeto, luno).

La ekziston de tiuj punktoj pruvis la franca-itala astronomo kaj matematikisto Joseph-Louis de Lagrange en 1772. Oni malkovris la unuajn etplanedojn en 1906, kiuj rotaciis sur ĉielvojo de Jupitero, je komuna gravita efiko de la Suno kaj tiu de Jupitero (Trojanaj etplanedoj) kaj samtempe restis en la loko aŭ en ties ĉirkaŭo, kalkulita de Lagrange.

En ĉiu sistemo, konsistanta el du grandaj korpoj (ekz. Suno–Jupitero aŭ Tero-Luno), ekzistas teorie kvin Lagrange-punktoj, sed el tiuj stabilaj estas nur du, do tiaj, ke la malgrandaj korpoj lokrestas spite al la gravitaj perturbaj efikoj. Tiuj stabilaj punktoj formas kun la du grandaj korpoj egalflankajn triangulojn, kies unu pinto estas la Lagrange-punkto, en la du aliaj punktoj troviĝas la du grand-masaj korpoj. La kvin punktojn oni numeras jene (ni nomu la du grandajn korpojn "suno" kaj "planedo"):

  1. L1 estas inter la suno kaj la planedo je la loko, kie la gravitaj efikoj de la du nuligas unu la alian, do proksime al la planedo.
  2. L2 estas, vide de la suno, malantaŭ la planedo; tie la orbita rapido ĉirkaŭ la suno estus malpli ol tiu de la planedo, sed ties aldona gravito plialtigas ĝin. L2 situas tie, kie tiu pliigita rapido atingas la rapidon de la planedo.
  3. L3 estas, vide de la planedo, malantaŭ la suno en distanco iom pli granda ol tiu inter la suno kaj la planedo. Ankaŭ tie la orbita rapido ĉirkaŭ la suno estus malpli ol tiu de la planedo, sed ties aldona gravito pliigas ĝin.
  4. L4 estas proksimume sur la orbito de la planedo, sed je sesona plenangulo (60°) antaŭe.
  5. L5 estas proksimume sur la orbito de la planedo, sed je sesona plenangulo malantaŭe.

NASA kaj aliaj kosmoesploraj agentejoj ofte planas satelitoj, teleskopoj (Kosma Teleskopo James Webb en la L2-punkto) kaj eĉ kosmostaciojn (en L1-punkto) en la Lagranĵajn punktojn de la Tero kaj Luno.

La Lagranĵa punkto L1 inter la tero kaj la suno estas ĉirkaŭ 1,5 milionoj da kilometroj de la tero kaj servas kiel oportuna vidpunkto en la suno, ĉar la suno tie neniam estas obskurita nek de la tero nek de la luno. Ĉe tiu punkto estas la SOHO-Kosmosondilo uzita por sunobservado kaj la veterteleskopo DSCOVR.