Joseph-Louis Lagrange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Joseph-Louis de Lagrange)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lagrange.
Joseph-Louis Lagrange
Persona informo
Joseph-Louis Lagrange
Naskonomo Giuseppe Ludovico Lagrangia
Naskiĝo 25-an de januaro 1736 (1736-01-25)
en Torino, Reĝlando Sardio
Morto 10-an de aprilo 1813 (1813-04-10) (77-jaraĝa)
en Parizo,  Unua Franca Imperio
Tombo Panteono de Parizo vd
Lingvoj francagermana vd
Loĝloko Piemonto vd
Ŝtataneco Francio • Reĝlando Sardio vd
Alma mater Universitato de Torino vd
Subskribo Joseph-Louis Lagrange
Familio
Edz(in)o Vittoria Conti • Adélaïde Le Monnier vd
Profesio
Okupo matematikisto • astronomofizikistopolitikistoverkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo analitikonombroteorio • Analytical mechanics • ĉiela mekanikokalkulomatematikoastronomio vd
Aktiva en TorinoParizoBerlino vd
Doktoreca konsilisto Giovanni Battista Beccaria vd
Verkado
Verkoj list of things named after Joseph-Louis Lagrange vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph-Louis de LAGRANGE ([ĵozef lui do lagronĵ] ; naskiĝis la 25-an de januaro 1736 en Torino, mortis la 10-an de aprilo 1813 en Parizo) estis itala matematikisto, fizikisto kaj astronomo kaj unu el la plej gravaj sciencistoj de la 18-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lagrange naskiĝis en Torino, Italio. Li estis brila lernanto en la universitato de sia naskurbo antaŭ esti nur 19-jara nomumita profesoro en la reĝa lernejo pri Artilerio. Kun kelkaj amikoj li kreis en 1757 sciencan societon, estonta Torina scienca Akademio. Du matematikistoj ludis gravan rolon en la vivo de Lagrange. La unua estis Eŭlero, kun kiu li abunde leterkorespondis, kaj kiu kuraĝigis kaj inspiris lin en liaj matematikaj esploroj. La dua estis lia amiko d'Alembert. Per lia helpo Lagrange eniris la kortegon de Frederiko la 2-a en Berlino en 1766. Li tie estis nomumita direktoro de la matematika sekcio de la Scienca Akademio post sia protektinto mem foririnta al Sankt-Petersburgo. Post la morto de la imperiestro post dudek jaroj da fekunda laboro, Lagrange akceptis la inviton de la franca estraro kaj forveturas al Parizo. Iĝinte veterana pensiulo de la Scienca Akademio li partoprenis dum la Revolucio la kreon de la metra sistemo kunlabore kun Lavoisier, kaj kontribuis en la fondo de la École normale (instruista altlernejo), de la École Polytechnique (multteknika altlernejo) kaj de la Bureau des longitudes (buroo de la longitudoj). Admiriata de Napoleono 1-a, li mortis honorita: senatano, imperia grafo kaj granda oficiro de la Légion d'honneur (honora Legio), en Parizo en 1813.

Lagrange troviĝas ĉe la fonto de lagranĝa mekaniko kaj multaj progresoj en diversaj matematikaj sferoj. Li estas, kun Euler, unu el la fondintoj de la variada kalkulo. Li pruvis la teoremojn de Wilson kaj de Bachet kaj fondis la teorion de kvadrataj formoj (Recherches arithmétiques, 1775). Sed la precipa verko de Lagrange sendube estas lia Mécanique analytique (Analiza meĥaniko), eldonita en 1788. En ĉi tiu verko li sistemigis la uzon de diferencialaj ekvacioj kiujn li aplikis al problemoj de pura meĥaniko. El lia metodo fontos multaj postaj esploroj el kiuj tiuj de Hamilton. Fine en ĉiela meĥaniko, Lagrange faris gravajn esplorojn : pri la problemo de la tri korpusoj la luna libracio kaj la planedmovoj.

Honoroj kaj omaĝoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]