Hispana Esperanto-Federacio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
) (diskuto | kontribuoj)
e Laŭkutimigo
Linio 28: Linio 28:


==Ekstera ligo==
==Ekstera ligo==
*[http://www.esperanto-es.org Oficiala TTT-ejo]
*[http://www.esperanto-es.net Oficiala TTT-ejo]

Kiel registrite je 07:08, 3 maj. 2005

Esperanto-movado > Esperanto-asocio > Hispana Esperanto-Federacio < Esperanto-movado en Hispanio


La Hispana Esperanto-Federacio (HEF) aŭ Federación Española de Esperanto estas senmonavida, senideologia asocio fondita je 1947. Parolantoj de Esperanto en la tuta Hispanio apartenas al ĝi, kaj ankaŭ estas asocioj de Esperanto regionaj aŭ lokaj, kiuj apartenas al HEF. Siavice, HEF estas ano de la Universala Esperanto-Asocio, kies sideoj estas en Roterdamo, Nederlando.

La ĉefa celo de HEF estas disvastigi la Internacian Lingvon Esperanton. Por tio, ĝi ofertas informadon, eldonadon, kursojn kaj diversajn agojn. La Hispana Esperanto-Federacio diskonigas la hispanan kulturon per tiu ĉi lingvo; kaj tiucele eldonas, ekzemple, bonegajn tradukojn en Esperanton el verkoj de hispanlingva literaturo.

Je 1993 la Hispana Esperanto-Federacio estis nomumita asocion de "publika utilo", agnoskante ĝian laboron kaj celojn kiel socialan kaj kuturan intereson.

Funkciado

HEF financiĝas ĉefe per la kotizoj de siaj anoj. De tempo al tempo, la Hispana Esperanto-Federacio ricevis apogon monan de privataj homoj (donace), privataj asocioj (patrone) aŭ publikaj organizoj (subvencie) por realigi projektojn konkretajn, ekzemple la eldonon de libroj.

La administradon, demarŝadon kaj informadon faras teamo da voluntuloj koordinate de la estraro, kaj en la oficejo de la asocio en Madrido kaj en aliaj lokoj de Hispanio.

Miguel Ángel SANCHO estas la nuna prezidanto de la Hispana Esperanto-Federacio.

Servoj

  • Jara Kongreso en kiu, krom la koncernaj kunvenoj, prelegoj kaj debatoj, okazas ĉiaj agadoj kulturaj kaj ludemaj.
  • Monatodua bulteno en Esperanto, kiu enhavas la agadon de la Esperanto Movadon kaj en Hispanio kaj en aliaj landoj. Anoj pli junaj ol dektrijaraĝo ankaŭ ricevas infanan magazinon monatotria, "Juna Amiko", publikigata en Hungario de la Internacia Ligo de Esperanto Instruistoj (ILEI); anoj inter dektri kaj tridek jaraĝo ricevas du eldonoj junaj monatoduaj: "Kontakto"n, kun kultura enhavo kaj eldonata en Nederlando, kaj "Koncize", eldonata en Germanio kun informado pri aktualaĵo pri asocioj junaj de Esperanto en Eŭropo.
  • Kurso de Esperanto distanca, kaj helikpoŝte kaj interrete.
  • Kompleta servo de informado pri ĉio rilata al Esperanto.
  • Vendoservo poŝta rapida al ĉiu loko de HIspanio, kiu ebligas aĉeti ĉiun ajn libron aŭ alian materialon (sonbendon, vidbendon...) en Esperanto aŭ pri Esperanto, eldonita en iu ajn loko de la mondo.

Ekstera ligo