Ruhr-regiono: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 15: | Linio 15: | ||
=== [[Esperanto-Grupo Essen]] === |
=== [[Esperanto-Grupo Essen]] === |
||
[[Essen]], kie ekzistas ekde la [[9-a de januaro]] [[2004]] la [[Esperanto-Grupo Essen]] (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la [[Kulturzentrum Bahnhof Langendreer]], Wallbaumweg 108 en 44894 [[Bochum]], jen en la [[kino|kinokafejo]] (Kino Endstation), jen en la [[restoracio]] (Gastronomie). |
|||
==== Aktivecoj ==== |
==== Aktivecoj ==== |
Kiel registrite je 22:39, 7 jan. 2008
La Ruhr-regiono estas urbeca regiono kun proks. 3,4 milionoj da loĝantoj en okcidenta Germanio, meze en la lando Nord-Rejno-Vestfalio. Ĝi estiĝis dum kaj fine de la 19-a jarcento, kiam oni ekekspluatis karbon trovitan apud kaj norde de la rivero Ruhr (kiu fluas en la Rejnon).
Pro la krizo en la industrioj pri karbo kaj ŝtalo la Ruhr-regiono nuntempe havas multe da senlaboruloj; tamen ekestas tie novaj ekonomiaj sektoroj kaj ankaŭ turismo.
Esperanto-grupoj ekzistas interalie en la urboj Duisburg, Mülheim an der Ruhr, Bochum, Gelsenkirchen, Essen, Hagen kaj Dortmund.
Esperanto en la Ruhr-regiono
En la Ruhr-regiono ekzistas tri Esperanto-kluboj:
Esperanto-Grupo Essen
Essen, kie ekzistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum, jen en la kinokafejo (Kino Endstation), jen en la restoracio (Gastronomie).
Aktivecoj
- Lingvoflegado
- preparado de la Germana Esperanto-Kongreso okazonta pentekoste 2008 en Essen
- Grupopartnerecoj inter la Esperanto-kluboj el Helmond / Eindhoven (Nederlando) kaj Essen.
- Redaktado de ReVo kaj Esperanto, la bulteno de la landa Eo-organizaĵo ReVELo
Kontakto
Prezidanto estas ekde 2007 Ludger Schméink. Li estas atingebla per la esperantlingva paĝo ĉe EsperantoLand
Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg
Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße Kontakto: paĝo en la paĝaro de www.esperanto.de
Esperanto-Societo Schwelm
La Esperanto-Societo Schwelm renkontiĝas ĉiun 2-an kaj 4-an merkredon de la monato en la Engelbertschule, Engelbertstr. escepte de la lernejaj ferioj Kontakto: Paĝo en la paĝaro de GEA
Eksteraj ligiloj
greke http://www.rvr-online.de greke http://www.ruhrgebiet.de greke http://www.route-industriekultur.de