Bibliografio de Internacia Lingvo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Marcos (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Marcos (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:17, 28 jun. 2004
Bibliografio de Internacia Lingvo. Historia sistema katalogo. Ellaboris kaj komentaris P. E. Stojan. UEA, 1929, 560 p., formato 24x16 cm. "S. ne limigis sian serĉadon al Esperanto, nek al aliaj sistemoj de helplingvoj; li vastigis ĝin, ampleksante ĉion, kio iel militis, vane aŭ sukcese, kontraŭ la baro de l'diverslingveco. Tial, li studis la provojn de universala alfabeto, de filozofia gramatiko, de logistiko, de pasigrafioj, aŭ la uzatajn gestlingvojn, ciferskribojn, internaciajn stenografiojn kaj signarojn. Ĝi estas esence la listo de ĉiuj verkoj, kiuj traktis la ĵus cititajn temojn, kun montro de l'aperdato, loko, presejo, paĝnombro kaj formato. Pri la gravaj verkoj, tiujn informojn akompanas mallonga resumo, aŭ citaĵoj, aŭ rimarkoj de l' kompilinto. La verko, kaj ĝiaj diversaj ĉapitroj, estas prezentataj per atentindaj enkondukaj artikoloj. Ĉio atingebla estis uzata." (G. S., ,E', 1930, p: 34.) Tiu ĉi gravega verko estis plejmulte uzata dum la redaktado de la Enciklopedio de Esperanto, kaj malgraŭ ĝia nepraktika dividado, ĝi tre faciligis la redaktan laboron.