Aleksander Korĵenkov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:
[[Kategorio:Esperantistoj de Rusio]]
[[Kategorio:Esperantistoj de Rusio]]
[[Kategorio:Historiistoj pri Esperanto]]
[[Kategorio:Historiistoj pri Esperanto]]
[[Kategorio:Libroj de Aleksander Korĵenkov]]

Kiel registrite je 19:42, 16 okt. 2009

S-ro Korĵenkov dum prelego en la Baltiaj Esperanto-Tagoj en julio 2007

Aleksander Korĵenkov (ruse Александр Корженков) estas sovetia kaj ruslanda esperantisto. Aleksander Korĵenkov naskiĝis en 1958 en Kamiŝlov (Uralo, Ruslando). Studis en la Tjumena industria instituto. Inĝeniero pri petrolaj duktoj kaj konstruado en Tjumeno kaj ekde 1984 en Sverdlovsk (nun Jekaterinburg). Esperantistiĝis en Tjumeno (1976). Tie prezidis la lokan esperanto klubon kaj regionan organizon. En 1981-82 sekretario de LKS — neoficiala tutlanda organizo, opozicia al ASE. Kunfondinto kaj komitatano de neoficialaj organizoj Urala E-Komitato kaj rondo Kulturo, tre aktivaj en la jaroj 1980aj. Komitatano de la Urala Esperantista Societo. Vicprezidanto de Ruslanda E-Asocio (1992-1994). Prezidanto de REU (1995-1997). Komitatano A de UEA por Ruslando (1995-1998), Komitatano B de UEA (1998—). (Kun)organizis duoncenton da esperantistaj renkontoj, multajn prelegojn, lekciojn, kursojn.

Eldonis kaj redaktis “samizdatajn” gazetojn Sezonoj, Ekzakte kaj aliajn. Ekde 1991 redaktas la revuon La Ondo de Esperanto. Eldonis kun Halina Gorecka (la edzino) pli ol 75 librojn en/pri esperanto. Tradukis kelkajn librojn. Aŭtoro de centoj da artikoloj en dekoj da periodaĵoj esperantaj kaj ruslingvaj. Estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (1992—). La sola ruslanda membro en la Esperanta PEN-Centro. En 2001 li translokiĝis al Kaliningrado.

Krom la eldona agado, Korĵenkov ofte instruas Esperanton al junularo.

La teksto estas lau Kunlaborantoj de Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto