Hirschthal AG: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 37: | Linio 37: | ||
==Eksteraj Ligiloj== |
==Eksteraj Ligiloj== |
||
{{el}}[http://www.hirschthal.ch Oficiala retejo de la komunumo Hirschthal] |
{{el}}[http://www.hirschthal.ch Oficiala retejo de la komunumo Hirschthal] |
||
{{el}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1626.php Hirschthal en la Historia Leksikono de Svislando] |
|||
{{Araŭo (distrikto)}} |
{{Araŭo (distrikto)}} |
Kiel registrite je 21:49, 20 jan. 2010
Hirschthal | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Araŭo |
Koordinatoj | 47° 19′ 15″ N 8° 3′ 6″ O / 47.32083 °N, 8.05167 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 15″ N 8° 3′ 6″ O / 47.32083 °N, 8.05167 °O (mapo) |
Areo | 3,53 km² |
Alteco | 442 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5042 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Hirschthal estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1429 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
La komunumo Hirschthal troviĝas ĉe la bordo de la rivero Suhre en la sudo de la distrikto Araŭo, proksimume 8 kilometrojn sude de la kantona ĉefurbo Araŭo. La vilaĝa kerno situas kelkcent metrojn oriente de la rivero, ĉe la fino de plata flanka valo, kiu nomiĝas simple Tal, kio en la germana lingvo signifas valo. La superkonstruita parto teritorio praktike kunkreskis kun la loĝata parto de la najbara komunumo Schöftland.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,53 km², de kiuj iom pli ol la duono, nome 1,81 km², estas kovritaj de arbaro kaj 0,57 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 653 m s.m. sur la monteto Hochwacht, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 437 s.m. ĉe la bordo de la rivero Suhre.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Hirschthal limas en nordo al Muhen, en oriento al Unterkulm, en sudo al Schöftland, kaj en okcidento al Holziken im Westen.
Trafiko
Hirschthal estas konektita kun la publika trafikreto per la trama etŝpur-fevojo Suhrentalbahn, kiu estas funkciigita fare de loka fervoj- kaj buskompanio de Araŭo.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 24 de Araŭo al Sursee. La vojo ĉirkaŭas la vilaĝokernon okcidente. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en Araŭo-Okcidento en distanco de proksimume 7 kilometroj norde.
Historio
Vidu ankaŭ
grekeAliaj lokoj kun la nomo Hirschthal
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la komunumo Hirschthal grekeHirschthal en la Historia Leksikono de Svislando