Ammerswil: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 32: | Linio 32: | ||
==Eksteraj Ligiloj== |
==Eksteraj Ligiloj== |
||
{{el}}[http://www.ammerswil.ch Oficiala retejo de la komunumo Ammerswil] |
{{el}}[http://www.ammerswil.ch Oficiala retejo de la komunumo Ammerswil] |
||
{{el}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1756.php Ammerswil en la Historia Leksikono de Svislando] |
|||
Kiel registrite je 16:30, 14 feb. 2010
Ammerswil | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Lencburgo |
Koordinatoj | 47° 22′ 10″ N 8° 12′ 25″ O / 47.36944 °N, 8.20694 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 10″ N 8° 12′ 25″ O / 47.36944 °N, 8.20694 °O (mapo) |
Areo | 3,19 km² |
Alteco | 452 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5600 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Ammerswil estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 659 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Ammerswil situas en transa valo inter la valoj de la rivero Bünz kaj Seetal. La valon senakvigas al okcidento la rojo Tribach, kiu post Egliswil nomiĝas Lenzburger Stadtbach [Urba rojo de Lencburgo] kaj alfluas al Aabach, kaj al oriento la rojo Krebsbach, kiu alfluas al Bünz.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,19 km², de kiuj iomete pli ol la duono, nome 1,85 km², estas kovritaj de arbaro kaj 0,29 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto situas sur alteco de 610 m s.m. norde de la kulmino de la monto Hochwacht, kaj la plej malalta punkto sur alteco de 430 m s.m. ĉe la suba ponto trans Krebsbach.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Ammerswil limas en nordo al Hendschiken, en oriento al Dintikon, en sudo al Egliswil, kaj en okcidento al la distriktĉefurbo Lencburgo, al kies poŝtkoda distrikto la vilaĝo apartenas.
Trafiko
La vilaĝo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en Lencburgo en distanco de proksimume 3 kilometroj nordokcidente. La vilaĝo estas konektita al la publika trafikreto pere de loka buslinio de Lencburgo al Dintikon.
Historio
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la komunumo Ammerswil grekeAmmerswil en la Historia Leksikono de Svislando
Distrikto Lencburgo | |
---|---|
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen |