Langnau en Emme-Valo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
e r2.7.1) (robota aldono de: vi:Langnau im Emmental |
||
Linio 60: | Linio 60: | ||
[[simple:Langnau im Emmental]] |
[[simple:Langnau im Emmental]] |
||
[[sv:Langnau im Emmental]] |
[[sv:Langnau im Emmental]] |
||
[[vi:Langnau im Emmental]] |
|||
[[vo:Langnau im Emmental]] |
[[vo:Langnau im Emmental]] |
||
[[war:Langnau im Emmental]] |
[[war:Langnau im Emmental]] |
Kiel registrite je 06:54, 5 jan. 2011
Langnau en Emme-Valo | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Signau |
Koordinatoj | 46° 56′ 37″ N 7° 47′ 8″ O / 46.94361 °N, 7.78556 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 37″ N 7° 47′ 8″ O / 46.94361 °N, 7.78556 °O (mapo) |
Areo | 48,5 km² |
Alteco | 736 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3550 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Langnau en Emme-Valo (germane Langnau im Emmental) estas komunumo de Kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la komunumo apartenis al la iama distrikto Signau. Ek de la 1-a de januaro ĝi estas parto de la nova administra distrikto Emme-Valo. Ĝi havis 8869 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Langnau situas en la Emme-Valo ĉe la suba parto de la rivero Ilfis, kiu en Langnau alfluas al Emme. La plej malalta punkto de Langnau estas la alfluejo de de Ilfis al Emme sur alteco de 650 m s.m., ĝia plej alta punkto situas sur 1 328 m s.m..
Najbaraj komunumoj
La komunumo limas en nordo al Trachselwald kaj Sumiswald, en oriento al Trub, en sudo al Trubschachen kaj Eggiwil, kaj en okcidento al Signau kaj Lauperswil.
Trafiko
Langnau en Emme-Valo situas ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Lucerno. Ankaŭ ekzistas trajnlino de Langnau al Burgdorf.
Historio
La unua dokumenta mencio de Langnau en Emme-Valo datiĝas el la jaro 1139 Lanngnouw.
En la jaro 1386 Langnau falis sub la regado de Berno. De 1406 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Langnau apartenis al la kamparvoktejo Trachselwald.
En la jaro 1527 Langnau estis unu el la unuaj bernaj komunumoj, kiuj aliĝis al la reformacio. Dum dum jarcentoj ĝis 1730 en Langnau okazis persekutadoj de la anabaptistoj, kiuj ankaŭ aktivis en la regiono.
Dum la tempo de la Helveta Respubliko Langnau estis la ĉefloko de la distrikto Supera Emme-Valo, kiu kongruas kun la nuntempa distrikto Signau.
Sporto kaj aliaj sciindaĵoj
Langnau estas konata pro ĝia glacihoketeamo SCL Tigers, kiu ludas en la Svisa Nacia Ligo A.
Ek de 1836 estis fabrikitaj en Langnau la unuaj svisaj manorgenetoj (en la alemana lingvo Schwyzerörgeli respektive Langnauerli). Temas pri unu el la tradiciaj muzikiloj de la svisa popolmuziko.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Langnau
Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Langau en Emme-Valo
- Langnau en Emme-Valo en la Historia Leksikono de Svislando
Ŝablono:Projekto
Ŝablono:Komunumoj de la administra distrikto Emme-Valo
|