Quintana Roo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
e r2.5.2) (robota aldono de: tr:Quintana Roo |
||
Linio 80: | Linio 80: | ||
[[th:รัฐกินตานาโร]] |
[[th:รัฐกินตานาโร]] |
||
[[tl:Quintana Roo]] |
[[tl:Quintana Roo]] |
||
[[tr:Quintana Roo]] |
|||
[[uk:Кінтана-Роо]] |
[[uk:Кінтана-Роо]] |
||
[[war:Quintana Roo]] |
[[war:Quintana Roo]] |
Kiel registrite je 21:30, 31 jan. 2011
Quintana Roo [kinTAna ROo] estas provinco (subŝtato) de Meksiko.
Ĝi situas sur la duoninsulo Jukatano, kies sud-orientan duonon ĝi okupas. Sude ĝi limas al Belizo kaj Gvatemalo. Ĝia areo estas 50.800 km². Pri la loĝantaro estas diversaj indikoj: la hispana vikipedio indikas 874.000 (en la jaro 2000), la franca kaj germana vikipedioj indikas nur la duonon, la dana 1,2 milionojn. La provinca retpaĝejo ne indikas precizan nombron, sed diras, ke la distrikto Solidaridad havas 36.395 loĝantojn, nome 4,0 % de la provinco; el tio rezultas proksimume 450.000 loĝantoj.
La provinca ĉefurbo estas Chetumal. La kodo de la provinco laŭ ISO 3166-2 estas "MX-ROO". Ĝi estas la plej nova provinco de Meksiko, ekestinta nur en 1974.
La nomo de la provinco venas de Andrés QUINTANA ROO, konata revoluciulo. La regiono portas lian nomon jam de 1902, longe antaŭ la subŝtatiĝo.
La provinco dividiĝas en naŭ komunumojn aŭ distriktojn (Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Quintana Roo):
- Cozumel (insulo)
- Felipe Carrillo Puerto
- Isla Mujeres (insulo)
- Othón Blanco
- Benito Juárez
- Morelos
- Tulum
- Lázaro Cárdenas
- Solidaridad
La plej grava ekonomia faktoro de la provinco estas turismo, pro la maraj plaĝoj kaj la historiaj vidindaĵoj. Gravas la marbordaj banlokoj Cancún (flughaveno) kaj Playa del Carmen kaj insuloj Cozumel kaj Isla Mujeres. Pri la iama civilizo de la majaoj atestas multaj arkeologiaj trovaĵoj, ekzemple ĉe Tulum.
Eksteraj ligoj
greke Ŝtata retejo, ŝajnas funkcii nur kun mikrosoftaĵoj.
Aguascalientes |
Baja California |
Baja California Sur |
Campeche |
Chiapas |
Chihuahua |
Coahuila |
Colima |
Durango |
Guanajuato |
Guerrero |
Hidalgo |
Jalisco |
Jukatanio |
Estado de México |
Michoacán |
Morelos |
Nayarit |
Nuevo León |
Oaxaca |
Puebla |
Querétaro |
Quintana Roo |
San Luis Potosí |
Sinaloa |
Sonora |
Tabasco |
Tamaulipas |
Tlaxcala |
Veracruz |
Zacatecas
Federacia Distrikto (Distrito Federal)