Wycliffe Gordon: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[dosiero:Wycliffe Gordon.jpg|thumb|Wycliffe Gordon]] |
[[dosiero:Wycliffe Gordon.jpg|thumb|Wycliffe Gordon]] |
||
'''Wycliffe |
'''Wycliffe GORDON''' (* [[1967]] en [[Waynesboro (Georgio)|Waynesboro]], [[Georgio]]) estas [[Usono|usona]] [[trombonisto]], [[trumpetisto]], [[Tubjo|tubjisto]], kantisto kaj [[diĝeriduo]]-ludisto de [[modernĵazo]]. |
||
== Vivo kaj aktiveco == |
== Vivo kaj aktiveco == |
||
Linio 40: | Linio 40: | ||
{{Portalo Muziko }} |
{{Portalo Muziko }} |
||
[[Kategorio:Ĵaztrombonistoj]] |
|||
{{DEFAŬLTORDIGO:Gordon, Wycliffe}} |
|||
⚫ | |||
[[Kategorio:Ĵaztrumpetistoj]] |
[[Kategorio:Ĵaztrumpetistoj]] |
||
[[Kategorio:Ĵaztubjistoj]] |
[[Kategorio:Ĵaztubjistoj]] |
||
⚫ | |||
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1967]] |
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1967]] |
||
[[Kategorio:Viroj]] |
[[Kategorio:Viroj]] |
Kiel registrite je 17:29, 21 mar. 2011
Wycliffe GORDON (* 1967 en Waynesboro, Georgio) estas usona trombonisto, trumpetisto, tubjisto, kantisto kaj diĝeriduo-ludisto de modernĵazo.
Vivo kaj aktiveco
Wycliffe Gordon devenas de strikte religia familio; lia patro estis eklezia orgenisto, kio jam flue influis lin muzike. Lia frua modelulo estis Louis Armstrong.[1] Komence de sia muzikista kariero li kunlaboris kun Wynton Marsalis kaj la ĵazbandego Lincoln Jazz Orchestra, okupiĝis pri svingo kaj eksperimentis per novaj instrumentoj. Sur la disko The Search el 1999 li ludas inter alie diĝeriduon, krome li okupiĝis pri gospela muziko (The Gospel Truth), utiligante „trombonĥoron“, same kiel pri la verkaro de Thelonious Monk kun interpretado de ties komponaĵo Ba-Lue Bolivar Ba-Lues-Are. Post What You Dealin’ With, kiun Richard Cook & Brian Morton en Penguin Guide To Jazz kiel la ĝis nun plej bona verko de Gordon,[2] li ludis siajn versiojn de ĵazaj normkanoj de Duke Ellington (Cotton Tail), John Coltrane (Mr. P.C.), Dizzy Gillespie same kiel de la malmolbopa klasikaĵo Blue ’n’ Boogie.
Sur siaj diskoj, kiujn li songregistris en 1998 por la ĵazdisko-eldonejoj Nagel-Heyer kaj Criss Cross, kunmuzikis inter alie Eric Reed, Delfeayo Marsalis kaj Winard Harper.
Gordon kunmuzikis je sonregistradoj de Cyrus Chestnut, Wynton Marsalis (sur la diskoj Crescent City Christmas Card, 1989 kaj Blood on the Fields, 1994), Marcus Printup, Eric Reed, Randy Sandke, Joe Temperley kaj Rodney Whitaker.
Diskaraj indikoj
Kiel direktisto
- 1998 – Slidin’ Home (Nagel-Heyer Records)
- 1999 – The Search (Nagel-Heyer)
- 2000 – The Gospel Truth (Nagel-Heyer)
- 2001 – What You Dealin’ With (Criss Cross Jazz)
- 2002 – United Soul Experience" (Criss Cross)
- 2003 – Dig This! (Criss Cross)
- 2004 – In the Cross (Criss Cross)
Kiel gastmuzikisto kaj kundirektisto
- John Allred & Wycliffe Gordon: Head To Head (Arbors Records)
- Marcus Roberts: Deep in the Shed (Novus 1989)
- Randy Sandke: The Music of Bob Haggart (Arbors Records)
- Maurice Hines: To Nat “King” Cole With Love (Arbors Records)
- Wycliffe Gordon & Jay Leonhart: This Rhythm on My Mind (Bluesback Records, 2006)
Literaturo
- Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD. 6th Edition, London, Penguin, 2002 ISBN 0-14-017949-6.
- Bielefelder Katalog Jazz, 2001
Weblinks
Referencoj
- ↑ Jazz Times
- ↑ Ili prijuĝas la diskon per la pintonoto de kvar steloj.