Wycliffe Gordon
Wycliffe Gordon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de majo 1967 (57-jaraĝa) en Waynesboro |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Florida Agrikultura kaj Mekanika Universitato Butler High School (en) |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto |
Wycliffe GORDON (* 1967 en Waynesboro, Georgio) estas usona trombonisto, trumpetisto, tubjisto, kantisto kaj diĝeriduo-ludisto de modernĵazo.
Vivo kaj aktiveco
[redakti | redakti fonton]Wycliffe Gordon devenas de strikte religia familio; lia patro estis eklezia orgenisto, kio jam flue influis lin muzike. Lia frua modelulo estis Louis Armstrong.[1] Komence de sia muzikista kariero li kunlaboris kun Wynton Marsalis kaj la ĵazbandego Lincoln Jazz Orchestra, okupiĝis pri svingo kaj eksperimentis per novaj instrumentoj. Sur la disko The Search el 1999 li ludas interalie diĝeriduon, krome li okupiĝis pri gospela muziko (The Gospel Truth), utiligante „trombonĥoron“, same kiel pri la verkaro de Thelonious Monk kun interpretado de ties komponaĵo Ba-Lue Bolivar Ba-Lues-Are. Post What You Dealin’ With, kiun Richard Cook & Brian Morton en Penguin Guide To Jazz kiel la ĝis nun plej bona verko de Gordon,[2] li ludis siajn versiojn de ĵazaj normkanoj de Duke Ellington (Cotton Tail), John Coltrane (Mr. P.C.), Dizzy Gillespie same kiel de la malmolbopa klasikaĵo Blue ’n’ Boogie.
Sur siaj diskoj, kiujn li songregistris en 1998 por la ĵazdisko-eldonejoj Nagel-Heyer kaj Criss Cross, kunmuzikis interalie Eric Reed, Delfeayo Marsalis kaj Winard Harper.
Gordon kunmuzikis je sonregistradoj de Cyrus Chestnut, Wynton Marsalis (sur la diskoj Crescent City Christmas Card, 1989 kaj Blood on the Fields, 1994), Marcus Printup, Eric Reed, Randy Sandke, Joe Temperley kaj Rodney Whitaker.
Diskaraj indikoj
[redakti | redakti fonton]Kiel direktisto
- 1998 – Slidin’ Home (Nagel-Heyer Records)
- 1999 – The Search (Nagel-Heyer)
- 2000 – The Gospel Truth (Nagel-Heyer)
- 2001 – What You Dealin’ With (Criss Cross Jazz)
- 2002 – United Soul Experience" (Criss Cross)
- 2003 – Dig This! (Criss Cross)
- 2004 – In the Cross (Criss Cross)
Kiel gastmuzikisto kaj kundirektisto
- John Allred & Wycliffe Gordon: Head To Head (Arbors Records)
- Marcus Roberts: Deep in the Shed (Novus 1989)
- Randy Sandke: The Music of Bob Haggart (Arbors Records)
- Maurice Hines: To Nat “King” Cole With Love (Arbors Records)
- Wycliffe Gordon & Jay Leonhart: This Rhythm on My Mind (Bluesback Records, 2006)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD. 6th Edition, London, Penguin, 2002 ISBN 0-14-017949-6.
- Bielefelder Katalog Jazz, 2001
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Wycliffe Gordon
- Mnozil Brass, feat. Wycliffe Gordon Arkivigite je 2008-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jazz Times. Arkivita el la originalo je 2007-12-13. Alirita 2011-02-25.
- ↑ Ili prijuĝas la diskon per la pintonoto de kvar steloj.