Thusis: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 18: | Linio 18: | ||
==Geografio== |
==Geografio== |
||
La komunumo situas ĉe la norda enirejo de la ravino [[Via-Mala]]. Okcidente la komunumo limas al la monto [[Heinzenberg]] kaj en oriento al la [[Rejno|Malantaŭa Rejno]] kaj al [[Domleschg]]. |
La komunumo situas ĉe la norda enirejo de la ravino [[Via-Mala]]. Okcidente la komunumo limas al la monto [[Heinzenberg]] kaj en oriento al la [[Rejno|Malantaŭa Rejno]] kaj al [[Domleschg]]. Sur la komunuma teritorio la rivereto Nolla alfluas al Malantaŭa Rejno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Thusis mem la setlejoj [[Übernolla]] sude de la rivereto Nolla kaj [[Componja]] en nordo de la komunumo, oriente de la kantona ĉefvojo. |
||
==Najbaraj komunumoj== |
==Najbaraj komunumoj== |
Kiel registrite je 17:35, 17 maj. 2011
Thusis | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malantaŭa Rejno |
Komunumaro | Thusis |
Koordinatoj | 46° 42′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 46.70000 °N, 9.43333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 0″ N 9° 26′ 0″ O / 46.70000 °N, 9.43333 °O (mapo) |
Areo | 6,81 km² |
Alteco | 720 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7430 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Thusis (rumanĉe Tusaun) estas komunumo kaj ĉefloko de la samnoma komunumaro en la distrikto Hinterrhein, Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2592 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Geografio
La komunumo situas ĉe la norda enirejo de la ravino Via-Mala. Okcidente la komunumo limas al la monto Heinzenberg kaj en oriento al la Malantaŭa Rejno kaj al Domleschg. Sur la komunuma teritorio la rivereto Nolla alfluas al Malantaŭa Rejno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Thusis mem la setlejoj Übernolla sude de la rivereto Nolla kaj Componja en nordo de la komunumo, oriente de la kantona ĉefvojo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Thusis limas en nordo al Cazis, en nordoriento al Fürstenau, en oriento al Sils en Domleschg, en sudo al Rongellen, en sudsudokcidento al Lohn, en sudokcidento al Urmein, kaj en okcidento al Masein.
Lingvoj
Thusis jam ek de malfrua mezepoko estas ĉefe alemanlingva komunumo. Oni parolas en Thusis apartan alemanan dialekton, la tiel nomitan Thusnertüütsch. La sutselva romanĉa lingvo en Thusis jam en la 16-a estis forpushita de la germana respektive alemana, dum na najbaraj komunumoj estis germanigitaj parte nur en la 19-a jarcento. Okaze de la lasta popolnombrado en la jaro 2000 la elcentaĵo de romanĉlingvanoj en Thusis estis nur ankoraŭ 3,94%, eĉ malpli ol tiu de la itallingvanoj kun 4,75%. Ankoraŭ en la jaro 1980 la proporcio de la romanĉlingvanoj estis 9,43%.
Trafiko
Thusis estas ligita per du aliroj al la svisa aŭtovojo A13, kaj ĝi situas ĉe la Albulalinio de la Retia Fervojo, kiu estis akceptitaj la 7-an de julio 2008 en la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO.
Historio
La unua dokumenta mencio de la vilaĝo datiĝas el la jaro 1156 kiel Tosana. Post forbruliĝo en la jaro 1845 la komunumo estis grandparte novkonstruita. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Thusis
- Thusis en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)