Donald Broadribb: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Tradukisto: Eta ŝanĝo
Linio 21: Linio 21:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://web.me.com/donbroadribb1/donbroadribb1_Mirmekobo/Pri_Mi_Mem.html La retpaĝo de Donald Broadribb] {{eo}}
* [http://web.me.com/donbroadribb1/donbroadribb1_Mirmekobo/Pri_Mi_Mem.html La retpaĝo de Donald Broadribb] {{eo}}
*[http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=broadribb&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] de kaj pri Donald Broadribb en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
*[http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=donald+broadribb&vid=ONB&fn=search Libroj kaj artikoloj] de kaj pri Donald Broadribb en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Donald Broadribb en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Donald Broadribb en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)



Kiel registrite je 12:01, 5 mar. 2012

Donald R. BROADRIBB (naskiĝis 1933), doktoro pri filologio de la hebrea, aramea kaj araba lingvoj, estas usona esperantisto vivanta en Aŭstralio, honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj membro de la Akademio de Esperanto (1972-81, 1992-).

Profesia vivo

Broadribb studis filozofion, teologion, lingvistikon kaj psikologion, fariĝis bakalaŭro de la Universitato de Rochester, N.Y., Usono en 1954, magistro de la Universitato de Illinois, Usono, en 1956, magistro pri teologio, Dr. phil. de la Universitato de Melbourne, Aŭstralio en 1974. Li estas diplomito de C.G. Jung-Instituto en Zuriko, Svislando kaj emerita psik-analizisto.

Redaktoro kaj recenzisto

Broadribb redaktis la gazetojn Kristana Bulteno (1956-60), Nord-Amerika Esperanto-Revuo (1959-62), Biblia Revuo (1964-72), kiun li mem fondis, La Nigra Cigno (1980-88), kaj Esperanto sub la Suda Kruco (1989-2008), Aŭstralia Esperanto-gazeto, kiu estas publikata de la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Ekde 2008 li redaktas kaj eldonas la retrevuon Mirmekobo, kiun li fondis. Li estas konstanta kunlaboranto de la magazino "Monato", por kiu li verkis multajn recenzojn.

Terminologo kaj vortaristo

Li ankaŭ aktivis kiel vortaristo kaj terminologo kaj verkis "Suplementon al la Esperanto-Angla Vortaro de Millidge" (Novjorko 1957) kaj "Terminaron por bibliaj studoj" (kun George Rust, Ravenna 1973). La Ilustrita Vortaro de Esperanto de Azorín de 1955 listigas lin kiel "kontrolinto" (tie ankaŭ junaĝa foto).

Tradukisto

Broadribb i.a. tradukis el la angla, greka kaj hebrea: La respubliko (OSIEK-premio en 1995) kaj Kratilo de Platono, Eposoj el antikva Ugarito, Alico en Mirlando kaj Trans la spegulo de Lewis Carroll, La mirinda sorĉisto de Oz kaj 13 aliaj eroj de la Oz-serio. Amase artikolis kaj tradukis, interalie plurajn manuskriptojn el Qumran (La Mortmaraj rulaĵoj). Pri liaj spertoj pri tradukado el la hebrea li raportas en la studo "La tradukado de hebrea poezio" (en Festlibro Albault 2000, vd. poste).

Liaj tradukoj estas rete atingeblaj en eLibrejo kaj parte en www.esperanto.gr.

Literaturo

  • 2000: Biogramo en Haupenthal, Reinhard; Haupenthal, Irmi. De A al B. Festlibro por la 75a naskiĝtago de D-ro André Albault 1923 - 14 majo - 1998. Schliengen: Ed. Iltis, p. 275.
  • 1995: Broadribb, Donald. Broadribb pri Broadribb. En: La Gazeto 1995, n-ro 6, p. 16-29

Eksteraj ligiloj