Anar-samea lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.5.4) (robota aldono de: pms:Lenga Saami, Inari
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: fiu-vro:Inarisaami kiil
Linio 83: Linio 83:
[[ext:Luenga sami d'Inari]]
[[ext:Luenga sami d'Inari]]
[[fi:Inarinsaame]]
[[fi:Inarinsaame]]
[[fiu-vro:Inarisaami kiil]]
[[fr:Same d'Inari]]
[[fr:Same d'Inari]]
[[hu:Inari számi nyelv]]
[[hu:Inari számi nyelv]]

Kiel registrite je 00:06, 9 apr. 2012

La Anarsamea (anarâškielâ)
Parolata en: Finnlando
Parolantaro: 300
Genetika
klasifiko:
Urala

 Finn-Ugra
  Finna-samea
   Sameaj lingvoj
    Anar-samea

Oficialeco
Oficiala lingvo en: Komunumo Inari, Finnlando.
Lingvaj kodoj
ISO 639-1
ISO 639-2 smn
SIL LPI
La areo de la anar-samea havas la numeron 7 sur la mapo.

La anar-samea lingvo (Inari Sámi, anarâškielâ) estas dialekto aŭ prefere lingvo el la gurpo de la sameaj lingvoj. La nomo de la lingvo devenas de regiono Aanaar (finne Inari, svede Enare, nord-samee Anár) en norda Finnlando.

La anar-samea lingvo (anarsamee: anarâškielâ) estas la plej okcidenta el la orient-sameaj lingvoj. Ĝi estas parolata de 300 personoj en komunumo Aanaar (Inari) en norda Finnlando.

La unuaj tekstoj en la anar-samea lingvo, aboco-libro kaj kateĥismo, aperis dum la jaro 1859. En lernejoj ĝi estas instruata ekde 1979. Nuntempe la estonteco de la anar-samea lingvo estas minacata ĉar infanoj ne plu lernas ĝin hejme. Por savi la lingvon estis organizita fine de 1990-aj jaroj lingvonesto por anar-sameaj infanoj. Tamen la ekzisto de lingvo-nesto estas daŭre minacata pro la manko de financado.

La anar-sameoj estas parte fiŝkaptistoj, parte okupiĝas pri boaco-bredado kaj agrikulturo.

Gramatiko

Kazoj

La anar-samea konas naŭ gramatikajn kazojn: nominativo, genitivo, akuzativo, lokativo, ilativo, komitativo, abesivo, esivo kaj partitivo. La genitivo kaj akusativo ofte havas la saman finaĵon, la partitivo estas ne tro produktiva kaj nur aperas en la singularo.

Personaj pronomoj

La personaj pronomoj aperas en tri gramatikaj nombroj: singularo, dualo kaj pluralo.

Persono anar-samee Esperanto
1. Sg. mun mi
2. Sg. tun vi
3. Sg. sun li/ŝi
1. Du. muoi ni ambaŭ
2. Du. tuoi vi ambaŭ
3. Du. suoi ili ambaŭ
1. Pl. mij ni
2. Pl. tij vi
3. Pl. sij ili