Uzanto-Diskuto:Umbert': Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Spagetmonstro: nova sekcio
→‎Antarkto: nova sekcio
Linio 213: Linio 213:


Roy
Roy

== Antarkto ==

Saluton, Umbert'! Dankon pro la rimarko. La fuŝo en la listo de mil havendaj artikoloj okazis pro tio, ke oni alinomis al ''[[Antarktio]]'' la jaman artikolon pri [[Antarkto]]. Mi mem rimarkis la problemon, sed mi ne klopodis ĝisdatigi la liston pro tio, ke mi serioze dubas pri la elekto de "Antarktio" anstataŭ Antarkto. Mi do aldonis komenton en la priartikola diskutejo, donante argumentojn por la tradicia formo "Antarkto" (sen -i-).

Ĉar nun mi rimarkas neniun reagon al miaj rimarkoj, mi ĵus alinomis la artikolon reen al [[Antarkto]]. Tio solvas la problemon.

Se estontece oni decidos refoje alinomi la artikolon, indos redakti la liston kaj ĝisdatigi ĝin. Ĉefe indas, ke oni ĝisdatigu la interlingvajn vikiligilojn el alilingvaj artikoloj pri Antarkto.

Amike, --[[Uzanto:WinstonSmith|WinstonSmith]] ([[Uzanto-Diskuto:WinstonSmith|diskuto]]) 18:51, 6 Nov. 2012 (UTC)

Kiel registrite je 18:51, 6 nov. 2012

Uzula alinomigo

Saluton, Umbert'. Mi ĵus vidis, ke vi alsalutis sub iom ŝanĝita nomo. Sed por uzula alinomigo ekzistas burokratoj, kiuj post peto realigos tion. Vidu ankaŭ sur la paĝon Vikipedio:Burokratoj. Kore --Tlustulimu 20:16, 22. Jul 2009 (UTC)

RE:Vindozo (ne Vindoso)

Saluton Umbert', mi estis konvinkita, ke la esperantigita nomo estus Vindoso, sed kiam mi malkovris, ke la korekta nomo estas Vindozo, mi malfaris miajn ŝanĝojn. Sed mi forgesis kelkajn malfarendajn ŝanĝojn. Dankon por la atentigo! --→ Airon 11:17, 24. Jul 2009 (UTC)

Nupto

Kio pri nuptopartnero? --67.42.186.94 01:19, 16. Aŭg 2009 (UTC)

Mi respondas tie ĉi; mi ne scias, ĉu via nombra adreso estas konstanta.
Nu, eble "nuptopartnero" -- sed kial ne uzi la simplajn vortojn "edzo" kaj "edzino"? Eble ĝenas vin, ke "edzo" kutime estas uzata kun vira signifo, kaj vi preferus tute seksneŭtralan vorton. Ekzemple en ŝablonoj tia vorto estas utila; do kial ne "nuptopartnero" (aŭ "edzecpartnero"). Sed mi dirus simple "edz(in)o"; tio okazas ankaŭ en aliaj lingvoj. Kaj ekzemple en kelkaj artikoloj, kiujn vi ŝanĝis, eblus jene uzi la radikon "edz-":
  • Mary Wollstonecraft : "ĉiu geedziĝinto" --> "ambaŭ geezdoj"
  • Valenteno de Terni: "junaj geedziĝintoj" --> "junaj geezdoj" (mi ŝanĝis)
  • ESPCI: "la geedziĝinto Curie" --> "la geezdoj Curie" (temas pri ambaŭ!)
  • Ĉina skribo: "geezdiĝinto" --> "edzo/edzino". La artikolo enhavas ankaŭ samfraze "amato/amatino", kaj tion vi lasis.
  • Jakobo la 1-a (Anglio): "geedziĝinto" --> "geedzeco". La antaŭa formo estas simpla eraro. Vikipediisto:Seminario en junio 2008 skribis "geezdo", iuj provis korekti tion, sed eĉ plimalbonigis.
  • Zbigniew Lew-Starowicz: Tute simile, devas esti "(ge)edzeco".
  • Géza Vásárhelyi: Same, devas esti "(ge)edzeco".
  • Stare Dobre Małżeństwo: La pola vorto 'małżeństwo signifas kaj "geedza paro" kaj "geezdeco". Sed en la kunteksto kun "malnova" :devas esti "geedzeco".
  • Monogamio: eraro, la greka vort γάμος signifas "geedzeco".
Almenaŭ la evidente erarajn lokojn mi korektos, se vi ne preferas mem fari tion.
– [[Vikipediisto:Umbert'|]] 12:34, 16. Aŭg 2009 (UTC)
Mi ŝanĝis ĉion laŭ la ĉi-supre. --67.42.186.94 03:52, 17. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton. Mi lasus la aldonojn pri slovakoj, ĉar eĉ se Slovakio ne ekzistis tiam, tio ne ŝanĝas la veron, ke slovakoj kiel etno (pri kio temas la paragrafo) loĝis en tiu ŝtato. Pri Serbio mi ĵus konstatis, ke mi konfuziĝis inter Cis- kaj Translajtio, do mi forigis ilin. Tamen eĉ pri germanoj diference de aŭstroj, oni povis pridiskuti, sed eble ne meritas la penon.--kani 21:24, 17. Aŭg 2009 (UTC)

Revizianto

Via nova uzantonomo nun havas reviziantan rajton. Kore, Thomas Guibal 04:51, 26. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, bedaŭrinde, mi jam ne rememoras, de kie mi skanis la tekston. Forigu, se tiel plaĉas al vi. Narvalo 22:48, 25. Okt 2009 (UTC)

Dankon pro via laboro rilate al 1994. Mi faris ĵaŭde la plej malfacilan ekzamenon de mia studado, plej verŝajne mi sukcesis. Tiel mi eble iomete reaktiviĝas por kelkaj semajnoj. Poste atendas min ankoraŭ 4 ekzamenoj, ĝis somero de la sekva jaro. Narvalo 20:00, 1. Nov 2009 (UTC)

Kandidatiĝo kiel administranto

Estimata! mi gratulas ke vi kandidatiĝas. Mi deziras al vi sukceson. Mi atentigis pri via kandidatiĝo en la diskutejo. Mi nur bedaŭras ke vi kreis por vi novan uzulkonton anstataŭ peti nomŝanĝon (pri kio jam atentigis vin Tsutulimu): vi tiel estus konservinta la historion de viaj kontribuoj. Arno Lagrange @ 07:49, 12. Nov 2009 (UTC)

Saluton, Arno, kaj dankon pro viaj bondeziroj. Mi esperas, ke mi estos akceptita kiel administranto; ĝis nun ne estas kontraŭvoĉoj, kaj jam kelkaj subtenaj voĉoj.
Mi pensis pri oficiala nomŝanĝo, sed necesas ja unue trovi liberan nomon. Mi provis ekzemple "Umbert0" (kun fina nulo), sed la sistemo rifuzis pro troa simileco al "Umberto", kiu jam ekzistas en pluraj vikipedioj. Kaj provado eblas, laŭ mia scio, nur tiel, ke oni provas krei konton. Do kiam mi provis mian nunan nomon "Umbert'", la konto estis kreita, kaj post tio ŝajne ne eblas transigi la identecon de malnova konto. – Umbert' 14:33, 14. Nov 2009 (UTC)

Testejoj kaj kategorioj

Dankon pro via kritiko. Mi respondis en mia diskutejo. UNiesert 11:25, 15. Nov 2009 (UTC)

Mi vidis ke la nomoj de stadionoj (en kategorio:Stadionoj) ne havas ligostrekojn, tial mi forigis ilin. Sed mi ne konstatis, ke tiaj nomoj estas uzataj kiel "Stadiono XYZ", kaj ne "XYX Stadiono". Do, mi nun devas alinomigi la artikolojn. Dankon pro via alerto. CasteloBrancodiskuto 23:19, 17. Nov 2009 (UTC)

MediaWiki:

Saluton, Umbert'. Estas bona ideo, ke vi iom korektas en la MediaWiki-nomspaco. Ĉu vi eventuale emus eĉ rekte korekti la interfacajn esperantigojn? Se jes, tio okazas sur aparta vikio: http://translatewiki.net/wiki/Main_Page. Sed mi ne scias, kiel la administrantigo tie funkcias. Kore --Tlustulimu 19:28, 22. Dec 2009 (UTC)

Dankon pro la atentigo, mi rigardos la aferon. Ŝajne unue necesas akiri "tradukistan rajton", simile kiel ĉe launchpad; por akiri tiun rajton necesas registriĝi kaj fari sinprezenton (vi ja jam faris). Administra rajto estas plia ŝtupo; eble necesas demandi iun, kiu jam havas ĝin. – Umbert' 18:29, 28. Dec 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[1] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:33, 24. Dec 2009 (UTC)

Mi resituis la tekston pri la diskutaj opinioj de Korwin-Mikke kun aldonaj citaĵoj kiel la ekzemploj de ili. Dankon pro Via helpo. --Fiskot (diskuto) 20:06, 26. Dec 2009 (UTC)

RE:Fremdaj vortoj kaj mallongigoj ne povas esti adjektivoj

Dankon, mi ĉiam eraras. Mi devos korekti ĉiun artikolon pri Ubuntu! Mi bondeziras ankaŭ al vi bonan kaj plibona 2010, --→ Airon 15:38, 31. Dec 2009 (UTC)

Tiu estas mia mistajpo :| Ĉiukaze, bonan 2010! (Mi ĉiam faras tion por Kristnasko kaj jarfino en la itala vikipedio, sed dum Kristnasko mi ne havas enkursigilon por konektiĝi) --→ Airon 16:37, 31. Dec 2009 (UTC)

Meran

Saluton Umbert'! Unue, mi trankviligas ke estas almenaŭ iu, kiun interesas la komplika toponomastiko de ĉi tiu lando. Sur ĉi tiu Vikipedio ni batalis akre antaŭ du jaroj, kiam uzantoj de la angla Vikipedio mobilizis por ŝanĝi la loknomojn en la Vikipedio ĉies lingvoj. Ni havis similajn problemojn koncerne Tibeton, Eŭskio kaj Palestino. Do, lasu min apologii. Mi komence supozis ke ĉi tiu paĝo restis de tiuj vandaloj. Ekzemple, ili atingis ke la nomo de la regiono estas Trentino-"Supra Adiĝo"/Sudtirolo. Do, ili kapablis forigi ĉiun germanan nomon el la regiono anstataŭinte ĝin per fiaj konstrukcioj. La konkreta problemo pri Merano estas:

1) la najbaraj komunumoj estas loke <1% italaj kaj la turistoj estas grandparte germanoj; do (preskaŭ) neniu konas la "italan" (citilojn necesas!) loknomojn; la italajn nomojn - por kiu ajn interesiĝas - oni povas ekscii el la apartaj artikoloj; 2) la urbaj kvartaloj estas precipe germana

Mi ne estas principe kontraŭ dulingvaj/trilingvaj loknomoj (mi ŝanĝis ekzemple "Bolzano-Bozen" kaj aliloke eĉ pli), sed vi devas ĉiam rigardi la cirkonstancoj, aŭ nia Vikipedio finiĝos kiel la angla, kie "Südtirol" alidirektas al artikolo pri la historio de Tirolo en la mezepoko...

Cetere dirite, la plejparto de la italaj koloniistoj alvenis nur antaŭ 60 jaroj. Krome, la italoj kaj aŭstroj ne sukcesos paceme kunvivi neniam - malfeliĉe. Mi dezirus ĝin, sed nur sekvu la ĉiutaga novaĵoj kaj vi miregos pri la eblecoj de provokado. Kore (kaj pace) salutas vin -- HannesM 21:32, 4. Jan 2010 (UTC)


Selekti-elekti

Mi admire gapas viajn nehaltigeblajn korektadojn rilate al selektitaj-elektitaj. Mi proponas konsulti vikipediiston Maksim, kiu povas aŭtomatigi ŝablonajn korektojn. Narvalo 17:25, 5. Jan 2010 (UTC)

Dankon pro la propono. Jes, precipe la sekcititolo "Selektitaj grupaj ekspozicioj" estus frandaĵo por roboto. Mi iam diskutis ion similan kun Yekrats, sed la afero montriĝis ne tre facila. Ankaŭ en Vikipedio:Laboro_por_robotoj#dati / datiĝi mi jam faris proponon (pri "datas el" kaj "datas de"), sed nenio rezultis el tio. Mi sola ne scias, kion fari tiurilate. Sed eble Maksim povas helpi.
Eble vi vidis, ke mi profitis la okazon por fari ankau kelkajn aliajn ŝanĝojn (plibonigojn, mi esperas), do la laboro ne estis tute vana.
Umbert' 18:45, 5. Jan 2010 (UTC)
Mi povas fari ĉi tiujn ŝanĝojn. Kion ĝuste vi volas ŝanĝi pri "selekti-elekti"? Kaj, pri ĉi tio, kaj ankaŭ pri "dati / datiĝi", tiam necesas anonci en la diskutejo je semajno antaŭ la ŝanĝo. Maksim 22:11, 5. Jan 2010 (UTC)

Kem(i)oterapio

Ekzistas ankaŭ la artikoloj kemotaksiso, kemosintezo. Nu, oni devas pripensi la aferon. Narvalo 22:22, 30. Jan 2010 (UTC)

Certe. – Umbert' 22:24, 30. Jan 2010 (UTC)

Itinero memoriga pri Bertha Benz

Lieber Umbert, Du sprichst von einer Werbung für Daimler-Benz. Das ist leider falsch.

Benz und Daimler waren von 1886 bis 1926 die härtesten Konkurrenten, bis Daimler 1926 Benz übernahm (60% zu 40%). Die Daimler AG behauptet zum Beispiel heute noch, daß Benz und Daimler das Automobil zur gleichen Zeit erfunden hätten, was falsch ist, da Daimler 16 Monate später dran war.

Da wir die Lebensleistung der Bertha Benz propagieren, die die erste automobile Fernfahrt in der Geschichte der Menschheit durchführte, werden wir von der Daimler AG nicht unterstützt - im Gegenteil, man wirft uns Knüppel zwischen die Beine, wo man nur kann. Da tut es schon weh, wenn jemand behauptet, wir würden Reklame für Mercedes-Benz betreiben.

Falls Dich die ganze Geschichte der Bertha Benz interessiert, empfehle ich einen Blick auf unsere Website www.bertha-benz.de

Grüße, --Edgar Meyer 22:17, 7. Feb 2010 (UTC)

Lieber Umbert, erst einmal vielen Dank für die umfangreiche Überarbeitung und Verbesserung des Artikels! Natürlich ist Wikipedia nur ein Lexikon, aber das anfängliche Herzblut für Bertha Benz hat inzwischen dazu geführt, daß ich mit viel Freude auch in anderen Bereichen der Wikipedia tätig geworden bin.
Eine Korrektur hatte ich vorgenommen, die Du wieder rückgängig gemacht hast, nämlich den Link zur chinesischen Wikipedia. Dort muß in der Mitte ein kleiner Punkt sein, da bei einem großen fetten Punkt der Link nicht funktioniert. Soll ich das wieder nachbessern? Mit besten Grüßen, --Edgar Meyer 22:32, 7. Feb 2010 (UTC)

Re

Messaggio copia-incollato su qualche decina di wiki.. : )) Purtroppo eo-0... Grazie del benvenuto personalizzato!--MapiVanPelt 19:41, 8. Feb 2010 (UTC)

Saluton, mi ne komprenas vian korekton je bedueninoj. Ĉu virinaj beduenoj atakis? Narvalo 20:17, 17. Feb 2010 (UTC)

Kara Umbert',

dankon pro via atentigo; mi tuj enmetis la tekstokaŝilon ĉirkaŭ la tradukota teksto. Kutime, kiam mi interrompis la redaktadon de artikolo, mi enigas la avertilon

. Sed la tekstokaŝilo pli bone taŭgas.--Longharulo 20:26, 27. Feb 2010 (UTC)


Via nacieco

Kontentigu ĉi mian scivolemon: de kiu lando vi venas?--87.15.116.145 15:01, 8. Mar 2010 (UTC)

Ha, vi volas scii, de kiu lando mi venas, sed mem eĉ ne ensalutas?
Pretere, via ŝanĝo de la artikolo inuita lingvo, nur por ekscii vian IP-adreson, estis iom malbonstila. Se vi ne havas alian ilon por ekscii vian adreson, redaktu iun diskutpaĝon (eĉ ne necesas konservi, sufiĉas antaŭrigardi vian "subskribon" – ~~~~).
Umbert' 19:12, 11. Mar 2010 (UTC)

IP-bloko

Saluton, Umbert'. Mi ĵus trovis interesan paĝon por administrantoj, nome http://toolserver.org/~chm/blockcalc.php. Do ĝi kalkulas la kodon por bloki tutan IP-blokon. Tiam oni ne devas bloki unuopajn adresojn, ĉar tio eble daŭrus tro longe kaj la IPulo povus vandali ŝanĝante al alia adreso el la sama IP-adresobloko. Kore --Tlustulimu 23:10, 14. Mar 2010 (UTC)

Pri WikiTrans

Estimata kolego administranto de Vikipedio !

De kelkaj semajnoj estas forta interesiĝo por la aŭtomata traduko de la angla vikipedio farita de WikiTrans.

Hodiaŭ baldaŭ troviĝos preskaŭ unu miliono da artikoloj en WikiTrans, aŭtomate tradukitaj el la angla. Ili preskaŭ ĉiukaze estas pli ampleksaj ol tiuj de la esperanta vikipedio (kiam tiu lasta ja enhavas ĝin). La aŭtomata traduko entenas iom da eraroj, tamen la tekstoj estas ĝenerale sufiĉe kompreneblaj. Ligilo al la originala helpas por komprenantoj de la angla forigi miskomprenojn.

Kiel la Esperanto-vikipediistaro rilatu al WikiTrans ? 1) Ĉu iam enporti la tutan entenon en vikipedion kun markiloj por sciigi ke temas pri aŭtomata traduko ĉu ne jam ĉu nur parte ĉu plene reviziita)? Vidu Kalmuka lingvo. Enporti la tutan materialon oni certe povus fari aŭtomate, ĉu rekte en la artikolspacon, aŭ en specialan nomspacon "WikiTrans" kiu signus ke temas pri reviziinda materialo. Tamen plena homa revizio de tiel abunda materialo certe estas tre multe super niaj nunaj homaj fortoj de Esperantistoj/Vikipediistoj. Tamen jam iuj legantoj atestas ke ili nun preferas viziti paĝojn en WikiTrans prefere ol en Vikipedio, malgraŭ la malavantaĝoj de maŝintraduka lingvo.

2) Ĉu ligadi el vikipediaj artikoloj 2.1) al samtemaj en WikiTrans (vidu ekzemple Akana lingvo) . Por tio mi pretigis parametron WT en Ŝablono:Projektoj 2.2) kaj el ruĝaj ligoj (vidu ekzemple Akanaj lingvoj) ? Por tio mi pretigis ŝablonon Ŝablono:WT

3) Ĉu nur provizi serĉilon en la vikipedia seĉilo. Mi enmetis linion kiu tekstas :

   * Krei la paĝon "Serĉi ion ajn" en ĉi tiu vikio!
   * Serĉu la artikolon Serĉi ion ajn en WikiTrans (maŝintraduko de la anglalingva Vikipedio). 

Mi ekrilatis kun S-ro Eckhard Bick, kiu gvidas la projekton por pritrakti kiel ligi Vikipedion kun la WikiTrans. Jam ekestis diskuto en la babilejo: ĝi nun troviĝas je Vikipedia_diskuto:WikiTrans. Mi ŝatus havi vian opinion kiel pli ĝuste reagi al la promesplenaj eblecoj kiujn montras WikiTrans, por antaŭenirigi la debaton kaj iam alpreni decidojn celante eluzi la materialon de WikiTrans por plialtigi la nivelon de Vikipedio.

Arno Lagrange @ 15:37, 7. Jul 2010 (UTC)

tradukita / Tradukitaĵo

ŝajnas ke {{tradukitaĵo}} estas pli kompleta, provizas pli da bezonataj sciigoj. Arno Lagrange @ 18:39, 1. Nov 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min!

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Ruĝa ŝlimo

Mi akcepis vian avizon, kaj donis la fontojn. Mi tralegis ankaŭ pli multajn artikolojn, ne nur la germanan. Se mia artikolo similas pleje al la germana, tion kaŭzas eble tio, ke ĝi estis la plej trafa. Mi intencas ankoraŭ plilarĝigi la artikolon. Aleksandro 07:35, 7. Nov 2010 (UTC)

Ibero-latinida lingvaro

Saluton, Umbert.

Sorry if I speak to you in English, but my Esperanto is unfortunately not that good. It exists a discusion about this map in commons, but The Ogre just exposed his arguments and started to remove the map from the articles. Then, I wrote my point and reverted to the status quo and now he just removed them again without saying any word. So, I restored the map in their articles, and I hope he listen to reason and discusses rather than attack like this. Qoan 13:55, 29. Dec 2010 (UTC)

Lenguas iberorromance.png

Hello Umbert'. You may be interested in going to Coomons:File talk:Lenguas iberorromance.png and replying. Thank you. The Ogre 13:01, 30. Dec 2010 (UTC)

Danko

Mi dankas, mi vere eraris kun bildo. --Kirienko 07:26, 17. Jan 2011 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Usona ŝtato

Saluton, Umberto. Mi vidis, ke vi ŝanĝis la ŝablonon {{Informkesto Usona ŝtato}}. Sed nun estas fuŝo en la ŝablona dokumentado, nome aperas la ne difinita parametro Areo. Krome loĝantaro kun indiko de la jaro aperas iomete je stranga pozicio. Do kion vi fakte celis ŝanĝi? Mi supozas, ke via ŝanĝo eble ne estas kompleta. --Tlustulimu 12:01, 31 Okt. 2011 (UTC)

Saluton, Tlustulimu; bedaŭrinde mi nun ne havas multe da tempo por Vikipedio kaj nur ĵus vidis vian mesaĝon.
Mi ne komprenas, kion vi volas diri per "ne difinita parametro Areo". Ĉi tiun parametron enkondukis Airon90 je la 12-a de julio (antaŭe ĝi nomiĝis "TutaArea"), kaj mi nenion ŝanĝis pri ĝi, aŭ pri ĝia dokumentado. Mi ŝanĝis nur la traktadon de la parametroj "LandoAreo" (lingve dubinda) kaj "AkvoAreo", kiuj nun estas nedevigaj. Krome mi enkondukis lingve pli ĝustan parametron "TeroAreo" anstataŭ "LandoAreo". Nun ambaŭ funkcias, eble iam ni povos pensiigi "LandoAreo".
Pri stranga pozicio de "loĝantaro" mi scias nenion. Mi ĵus kontrolis la artikolojn Florido kaj Utaho, kaj en mia krozilo ili aspektas bone. Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu reiro al malnova versio de artikolo uzas ankaŭ la malnovan version de la uzataj ŝablonoj, sed mi komparis kun antaŭaj versioj kaj ne vidas ion strangan.
Koncerne vian demandon mi povas diri nur, ke mi efektivigis mian ŝanĝon nur, kiam mi kontentige testis ĝin en la testejo. Do miaopinie mia ŝanĝo estis kompleta. Sed se estas reprodukteblaj problemoj, ni reiru al la antaŭa versio.
Kiun krozilon vi uzas, kaj sur kiu paĝo vi vidas la "strangan pozicion"? Eble mi sukcesos reprodukti la problemon.
Umbert' 18:32, 13 Nov. 2011 (UTC)
Saluton, Umberto. Nun ĉio estas en ordo. En la artikolo Miĉigano mankis la informoj pri la areo, same kiel en la ekzemplo de la dokumentado. Mi aldonis tion laŭ la germana artikolo, kiu enhavas eĉ referencon pri tio. --Tlustulimu 19:07, 13 Nov. 2011 (UTC)

Saluton. La vorto "social" en kelkaj lingvoj egalas al du netute samaj konceptoj en esperanto, nome "socia" kaj "sociala", kvankam en mia hispana lingvo kaj en multaj aliaj ne eblas diferenco. Kvankam PIV iel egaligas aŭ rilatigas ilin, plej ofte uzado diferencigas ilin, nome socia rilatas al ĉio pri socio, dum sociala konvenas plie pri plibonigado de socio, ĉefe de la stato kiel vivas plej malaltaj tavoloj ktp., kaj tiele iel rilata al socialismo, tio estas, socialismo devenus el sociala, kaj ne el socia. Se mi bone komprenis la koncepton de la atikolo kaj se vi akceptas tiun menciitan nuancon eble plej bone estus pli ĝusta nomo Socidarvinismo, kvankam la nuna titolo povus facile resti kiel alidirektilo. Ĉu vi samopinias?--kani (diskuto) 11:51, 11 Mar. 2012 (UTC)

Dankon pro via atento! Kreante la artikolon mi pripensis, ĉu la radiko "social-" taŭgas, kaj trovis en NPIV ke "sociala = koncernanta la komunajn ekonomiajn interesojn de socio, kontraste al la politikaj". Kaj ja ŝajnas al mi, ke soci(al)darvinismo koncernas precipe la ekonomian flankon.
Vi kredeble pravas, ke via interpreto de "sociala" estas ofte intencata. Tamen NPIV mencias la esprimon "socialaj konfliktoj", kiu ŝajnas al mi bona, sed kiun ne kovras via interpreto de "sociala", kiu pli proksimas al la NPIV-a "socialema".
Pri la vorto "socidarvinismo" ŝajnas al mi probleme, ke ĝi estas malklara. Ĝi povus ekzemple signifi la aplikon de darvinismo al tutaj socioj rivalantaj inter si.
Mi (nur) nun faris guglan serĉon pri ambaŭ esprimoj kaj trovis 120 "socidarvinismo"j kaj 1020 "socialdarvinismo"j. Ĉi-lastaj tamen ne ĉiuj estas el Esperanto, eble nur duono. Sed mi ne volas decidi tian demandon per statistiko. Ĉu ni diskutigu la aferon en la diskutejo?
Umbert' (diskuto) 13:48, 21 Mar. 2012 (UTC)
Mi ne havas pliajn argumentojn. Mi nur klopodas eviti tre etendan eraran uzadon de sociala kiel nur rilata al socio, sed pri tiu preciza kazo, plej bone vi mem decidu.--kani (diskuto) 13:38, 22 Mar. 2012 (UTC)

Pardonu

Jes, vi pravas, vian ŝanĝon mi senintence forigis; estis redakta konflikto kaj ŝajne en la supra kesto mankis via teksto, kvankam ĝi devus esti tie ... vere strange. Pardonu la akcidenton, mi ne kontrolis per "montri ŝanĝojn", ĉu ĉio estas en ordo sur tiu longega paĝo. darkweasel94 (diskuto) 22:03, 14 Aŭg. 2012 (UTC)

Farite. Mi akceptas trafajn konsilojn kaj sugestojn.--kani (diskuto) 10:33, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Spagetmonstro

Mi ne havas opinion sed ja sperton, kaj en mia sperto la vorto "dezajni" estas venkinta por la "plani"-senco de "desegni". Ke ghi ne estas nur au ech precipe industria estas ilustrite ekzemple de tio, ke oni same devas dezajni bultenon por preghejo au klubo, kiel automobilon por vendi.

Roy

Antarkto

Saluton, Umbert'! Dankon pro la rimarko. La fuŝo en la listo de mil havendaj artikoloj okazis pro tio, ke oni alinomis al Antarktio la jaman artikolon pri Antarkto. Mi mem rimarkis la problemon, sed mi ne klopodis ĝisdatigi la liston pro tio, ke mi serioze dubas pri la elekto de "Antarktio" anstataŭ Antarkto. Mi do aldonis komenton en la priartikola diskutejo, donante argumentojn por la tradicia formo "Antarkto" (sen -i-).

Ĉar nun mi rimarkas neniun reagon al miaj rimarkoj, mi ĵus alinomis la artikolon reen al Antarkto. Tio solvas la problemon.

Se estontece oni decidos refoje alinomi la artikolon, indos redakti la liston kaj ĝisdatigi ĝin. Ĉefe indas, ke oni ĝisdatigu la interlingvajn vikiligilojn el alilingvaj artikoloj pri Antarkto.

Amike, --WinstonSmith (diskuto) 18:51, 6 Nov. 2012 (UTC)