Bazilo la 4-a Ŝujskij (Rusio): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 58: | Linio 58: | ||
Julie de [[1610]] '''Bazilo la 4-a Ŝujskij''' estis arestita kaj perforte monakiĝis. |
Julie de [[1610]] '''Bazilo la 4-a Ŝujskij''' estis arestita kaj perforte monakiĝis. |
||
Septembre lin kaj liajn du fratojn oni |
Septembre lin kaj liajn du fratojn oni transdonis al poloj, kiuj veturigis ilin kiel malliberuloj al [[Pollando]]. En [[Varsovio]] kun '''Bazilo la 4-a''', eksa caro de [[Ruslando]] konversaciis pola reĝo [[Sigismondo la 3-a Vasa]], kiu poste ekzilis ilin en la fortreson de Gostinino (pole [[Gostynin]]). '''Bazilo la 4-a''' mortis en ĝi la [[12-an de septembro]] [[1612]] . Post kelkaj tagoj tie mortis lia frato ''Demetrio''. Alia frato ''Ivano'' poste revenis [[Rusio]]n. |
||
== Lia familio == |
== Lia familio == |
Kiel registrite je 19:31, 22 nov. 2012
Bazilo la 4-a Ŝujskij | |||||
---|---|---|---|---|---|
Caro de carlando | |||||
Portreto de Bazilo la 4-a
| |||||
Regado | 1606 - 1610 | ||||
Antaŭulo | Dmitrij la 2-a (Falsa Dmitrij la 1-a) | ||||
Sekvanto | Tempo de problemoj trono proklamita de Władysław la 4-a) daŭrigita kiel caro de Miĥail la 1-a | ||||
Kronado | 16-a de januaro, 1547 | ||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Василий Иванович IV Шуйский | ||||
Naskiĝo | 22-an de septembro 1552 en Niĵnij Novgorod | ||||
Morto | 12-an de septembro 1612 en Gostinin | ||||
Tombo | Katedralo de la Ĉefanĝelo vd | ||||
Religio | ortodoksa kristana eklezio vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusa carlando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Ŝujskij vd | ||||
Patro | Ivan Andrejeviĉ Ŝujskij | ||||
Patrino | Marfa Feodorovna | ||||
Gefratoj | Dmitry Shuisky vd | ||||
Edz(in)o | Helena Miĥajlovna Repnina (+ 1592) Maria Petrovna Bujnosova-Rostovskaja (+ 1626) | ||||
Infanoj | Anastasiya Vasilyevna vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bazilo la 4-a Ŝujskij (ruse Василий Иванович IY Шуйский) (n. 1552 - m. la 12-an de septembro 1612) estis caro de Rusa carlando ekde 1606 ĝis 1610.
Malklara tempo
Dum t.n. "Malklara tempo" (1598-1613) Rusio spertis multajn negativajn eventojn, kiujn okazigis ĉefe la pola influo kaj eĉ okupado de la lando. Tiam estis profunda ekonomia, spirita, socia kaj dinastia krizo aperinta post morto de la lasta rusia caro Teodoro Ivanoviĉ el Rjurik dinastio en 1598.
Reĝadoj de Boriso Godunov (1598-1605) kaj lia heredinto, filo Teodoro la 2-a (1605) ne estis kvietaj kaj pacaj, ĉar tiam aktive agadis kelkaj pretendintoj por la rusia trono. Plej grava persono estis Falsa Demetrio la 1-a, kiu proklamis sin kiel laŭleĝa heredinto, elvivinta filo de caro Ivano la Terura Dmitrij Ivanoviĉ el Rjurik dinastio . Li mem kaj liaj adeptoj akuzis caron Borison Godunov je mortigo de carido Demetrio en Ugliĉo, kiu saviĝis (oni kvazaŭ mortigis sozion) dank’ al Dio.
Surtroniĝio
Laŭ tiamaj leĝoj kaj kanonoj de Rusa Ortodoksa Eklezio novan caron oni kutime elektis en la Tutlanda konsilio kaj poste kronis lin.
Bazilo Ŝujskij estis ĉefa iniciinto de la ribelo kontraŭ Falsa Demetrio la 1-a, kiu sukcesis kaj kaptis la aventuraĉulon.
Tial kelkaj ĉefaj bojaroj kaj ceteraj liaj aliancanoj propravole elektis lin caro kaj la 1-an de junio 1606 oni kronis lin en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo sub nomo Bazilo Ivanoviĉ la 4-a.
Agado de la opozicio
Ĉar okazis la leĝorompo, do multaj provincoj kaj urboj de Rusio ne konfidis kaj ne obeis la novan caron.
Popolan armeon gvidis ordinara kamparano Ivano Bolotnikov, kiu krome protektis rajtojn de plebo. La 22-an de oktobro 1606 la ribelintoj okupis vilaĝon Kolomenskoe situantan apud Moskvo.
Poste okazis kelkaj kruelaj bataloj kaj la 30-an de junio 1607 apud urbo Tula la popola armeo estis frakasita. Laŭ ordono de caro Bazilo la 4-a oni blindigis kaj dronigis Ivanon Bolotnikov.
Samtempe provis detronigi la caron alia pretendinto por potenco en Rusio. Falsa Demetrio la 2-a, kiu prezentis sin kiel vera filo de caro Ivano la Terura, saviĝinta dum ribelo en 1605 caro Dmitrij Ivanoviĉ, kune kun poloj moviĝis al Moskvo kaj junie de 1608 okupis apudmoskvan vilaĝon Tuŝino.
Marina Mniŝek feliĉe saviĝis en turmento de la ribelo kaj provis reveni en sian patrujon Pollandon (tiam Respubliko de Ambaŭ Nacioj). Tamen ŝi trafis kampadejon de Falsa Demetrio la 2-a kaj poste edziniĝis al li. En li ŝi kvazaŭ ekkonis sian realan edzon Falsan Demetrion la 1-an, kiu laŭ ŝia supozo ankaŭ saviĝis dum la ribelo.
Detronigo
Tamen permanentaj atakoj de la opozicio kaj invado de la pola armeo devigis la ĉefajn bojarojn akcepti proponon de pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa (pole Zygmunt III Wasa) kaj detronigi caron Bazilon la 4-an. Tiam necesis iel ajn savi la landon, por ĝin oni ne dronigu en sango.
Julie de 1610 Bazilo la 4-a Ŝujskij estis arestita kaj perforte monakiĝis.
Septembre lin kaj liajn du fratojn oni transdonis al poloj, kiuj veturigis ilin kiel malliberuloj al Pollando. En Varsovio kun Bazilo la 4-a, eksa caro de Ruslando konversaciis pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, kiu poste ekzilis ilin en la fortreson de Gostinino (pole Gostynin). Bazilo la 4-a mortis en ĝi la 12-an de septembro 1612 . Post kelkaj tagoj tie mortis lia frato Demetrio. Alia frato Ivano poste revenis Rusion.
Lia familio
Lia unua edzino estis bojarino Helena Miĥajlovna Repnina (+ 1592). Lia dua edzino estis princidino Maria Petrovna Bujnosova-Rostovskaja (+ 1626). Ambaŭ liaj filinoj mortis en beba aĝo.