Vortokunfando: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.2+) (robota modifo de: hu:Vegyülékszó |
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: eu:Portmanteau |
||
Linio 33: | Linio 33: | ||
[[de:Kofferwort]] |
[[de:Kofferwort]] |
||
[[en:Portmanteau]] |
[[en:Portmanteau]] |
||
[[eu:Portmanteau]] |
|||
[[fa:تکواژ چندوجهی]] |
[[fa:تکواژ چندوجهی]] |
||
[[fi:Kontaminaatio (kielitiede)]] |
[[fi:Kontaminaatio (kielitiede)]] |
Kiel registrite je 17:25, 29 nov. 2012
Kofrovorto estas neologismo el almenaŭ du vortoj, kiuj kunfandiĝas kaj kreas enhave novan vorton. Dum la kunfandiĝo unuopaj vorteroj povas disfali.
Ekzemplo por kofrovorto en Esperanto estas "alies", kunfandita el "alia" kaj "ies". En Esperanto maloftas origine esperantaj kofrovortoj. Tamen iuj kofrovortoj el aliaj lingvoj migras ankaŭ al Esperanto. Ekzemploj estas
- bito el binary digit = "duuma cifero"
- smogo el smoke + fog = "fumo + nebulo"
- motelo el "motoro + hotelo"
- modemo el "modulatoro + demodulatoro"
- bioniko el biologio kaj tekniko
- aŭ la psikologia teorio socioniko el socio kaj tekniko.
En iuj naciaj lingvoj kofrovortoj pli oftas. Ekzemploj estas
- la animaciaj figuroj Pokémon el la anglaj vortoj pocket (poŝo) kaj monster (monstro), do "poŝaj monstroj" aŭ "monstretoj", respektive
- la germana vorto Teuro por teuer (multekosta) kaj la eŭropunia valuto Eŭro, kiu vortigas la impreson, ke multaj varoj post la enkonduko de la nova valuto draste multekostiĝis.
- Merkozy kiel komuna nomo por la politikista duopo Angela Merkel kaj Nicolas Sarkozy
En la angla lingvo, la fenomeno nomiĝas "portmanteau", francdevena vorto por du-faka valizo moda dum la 19-a jarcento. La lingvistika uzo de la vorto ŝuldiĝas al la romano Trans la spegulo de la anglalingva aŭtoro Lewis Carroll, kie romana figuro diras, ke tiel fantazie kunmetita vorto similas al dufaka kofro, kien oni enmetas du aferojn, fermas la ujon kaj la rezulto estas iu nova aĵo.
Proksimume 70 jarojn post Lewis Carroll la same anglalingva aŭtoro James Joyce en sia romano Finnegans Wake kreis milojn da kofrovortoj.