Orelo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Unua adapto de la artikolo
Aldonis bildon
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Ear-anatomy.png|right|Anatomio de orelo: 1 - kranio, 2 - aŭda kanalo, 3 - aŭriklo, 4 - timpano, 5 - ovala fenestro, 6 - maleo, 7 - inkudo, 8 - stapedo, 9 - osta labirinto, 10 - koĥleo, 11 - aŭdonervo, 12 - naza kanalo]]
'''Orelo''' estas la organo de la aŭdado kaj de ekvilibro, kiu konsistas el tri partoj: [[ekstera orelo]], [[meza orelo]] kaj [[interna orelo]].
'''Orelo''' estas la organo de la aŭdado kaj de ekvilibro, kiu konsistas el tri partoj: [[ekstera orelo]], [[meza orelo]] kaj [[interna orelo]].
Krome, oni povas ankaŭ dividi ĝin en du partojn: la konduka parto (ekstera kaj meza oreloj) kaj percepta parto (interna orelo). La kondukaj partoj servas al transdono de la sono el la eksteraĵo enen sen falsigo, kaj en la percepta parto okazas la transformiĝo de mekanika energio de son-ondoj al elektro-kemia signalo kiu disvastiĝas laŭlonge la [[kraniaj nervoj|aŭdonervo]] al la [[kortekso]].

Linio 15: Linio 16:
La orela aŭriklo kolektas la [[sono]]jn kaj reflektas ilin al la ekstera aŭda kanalo, ĉe kies interna ekstremaĵo troviĝas la miringo. Tiu ĉi membrano ricevas la aervibrojn kaj transdonas ilin al la maleo, unua el la orelaj ostetoj. Kiam tiuj aervibroj estas tro intensaj, la miringo kapablas malintensigi ilin, evitante tiel [[lezo]]n al la interna orelo. Ĉar tre malgrandaj, la orelaj ostetoj vibras kvazaŭ unusola [[osto]], kiuj fine, pere de la stapedo, transdonas la aervibrojn al la ovala fenestro de la interna orelo. Ties perilimfo unue, kaj poste la endolimfo oscilas kaj tiu [[oscilado]] stimulas la finiĝojn de la [[koklea nervo]]. Krome la aervibroj povas ankaŭ atingi la internan orelon rekte tra la [[kraniaj ostoj]].

<gallery>

Dosiero:Ear.jpg|<!-- thumb|left|180px|Orelo _umano_ -->
<references/>
Dosiero:Ear-anatomy.png|<!-- thumb|left|180px|_図_.Du (nombro) _人間の耳の構造_。Unu:_骨導_、Du (nombro):_外耳道_、Tri:_耳介_、Kvar:_鼓膜_、Kvin:_前庭窓_、Ses:_槌骨_、Sep:_砧骨_、Ok (nombro):_鐙骨_、Naŭ:_三半規管_、Dek:_蝸牛_、Dek unu:_聴神経_、Dek du:_耳管_ -->
Dosiero:Earcov.JPG|<!-- thumb|left|180px|Homa orelo -->
Dosiero:HumanEar.jpg|<!-- thumb|left|180px|Anatomio de la homa orelo. -->
</gallery>
<br clear=all>

== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
Linio 27: Linio 24:
* [[Surdeco]]
* [[Surdeco]]
* [[Aŭda fonetiko]]
* [[Aŭda fonetiko]]

== Proverbo ==
Ekzistas pluraj [[proverbo]]j pri orelo en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]], inter ili<ref>[http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php Lernu]</ref>:
* {{citaĵo|''Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon.''}}
* {{citaĵo|''Havi orelojn sur ĝusta loko.''}}
* {{citaĵo|''Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu.''}}

== Referencoj ==
<references/>

{{ĝermo-biologio}}

{{Commons|Ear}}
{{Commons|Ear}}
<br clear=all>
<br clear=all>
{{projektoj|commonscat=Ears}}

{{havenda artikolo|Orelo}}
{{havenda artikolo|Orelo}}

Kiel registrite je 21:44, 18 mar. 2013

Anatomio de orelo: 1 - kranio, 2 - aŭda kanalo, 3 - aŭriklo, 4 - timpano, 5 - ovala fenestro, 6 - maleo, 7 - inkudo, 8 - stapedo, 9 - osta labirinto, 10 - koĥleo, 11 - aŭdonervo, 12 - naza kanalo
Anatomio de orelo: 1 - kranio, 2 - aŭda kanalo, 3 - aŭriklo, 4 - timpano, 5 - ovala fenestro, 6 - maleo, 7 - inkudo, 8 - stapedo, 9 - osta labirinto, 10 - koĥleo, 11 - aŭdonervo, 12 - naza kanalo

Orelo estas la organo de la aŭdado kaj de ekvilibro, kiu konsistas el tri partoj: ekstera orelo, meza orelo kaj interna orelo. Krome, oni povas ankaŭ dividi ĝin en du partojn: la konduka parto (ekstera kaj meza oreloj) kaj percepta parto (interna orelo). La kondukaj partoj servas al transdono de la sono el la eksteraĵo enen sen falsigo, kaj en la percepta parto okazas la transformiĝo de mekanika energio de son-ondoj al elektro-kemia signalo kiu disvastiĝas laŭlonge la aŭdonervo al la kortekso.

Ekstera orelo

La eksteran orelon konsistigas la orela aŭriklo kaj la ekstera aŭda kanalo. La unua estas funelforma kartilago tegita de haŭto. La dua estas 24 milimetra ovalforma tubo, fibrokartilaga en sia unua parto kaj osta en la dua, kiu finiĝas ĉe la timpana membrano. Tiu kanalo estas tegita de dika haŭto, kiu prezentas harojn kaj sebumajn kaj cerumenajn glandojn.

Meza orelo

La meza orelo konsistas el kavaĵo nomita timpano, aŭda tubo kaj la aneksaj mastoidaj kavaĵoj kaj ĉeloj. La timpano estas fermita ekstere de maldika, cirkla, travida (tamen rezista), blankblueta, oblikva membrano nomita miringo, kie insertiĝas la maleo, la plej granda el la orelaj ostetoj, artikita per sia kapo al la inkudo, ambosforma meza osteto, kiu siavice artikiĝas al la stapedo, la plej interna el la ĉeno, kiu aspektas kiel piedingo, kaj enfiksiĝas kun la ovala fenestro de la interna orelo.

La aŭda tubo estas 3 centimetra tubo, kiu interkomunikigas la timpanon kun la naza faringo. Ĝia funkcio estas aerumi la timpanon por ke la aero en ĝi entenata havu la saman premon kiel la ekstera aero. Je ĉiu gluto ĝi malfermiĝas kaj tiel la aerumado de la timpano estas certigata. La aneksaj mastoidaj kavaĵoj kaj ĉeloj kuŝas en la postorela elstaraĵo de la temporalo, nomita mastoido. lli entenas aeron kaj dependas de la timpano kun kiu ili interkomunikiĝas.

Interna orelo

La interna orelo, kiu lokiĝas ankaŭ en la temporalo, konsistas el osta labirinto, kiu entenas la membranan labirinton. Likvaĵo nomita perilimfo plenigas la spacon inter ambaŭ. Alian likvaĵon, la endolimfon, entenas la membrana labirinto. Tiu ĉi, kiu estas la funkcia parto (la osta ja servas nur kiel ujo aŭ ŝirmilo), konsistas precipe el la kokleo aŭ heliko, t. e. spiralforma kanalo, kie troviĝas la finiĝoj de la koklea nervo, vera organo de la aŭdado, kaj la tri duoncirklaj duktoj, organo de la ekvilibrosenso.

La orela aŭriklo kolektas la sonojn kaj reflektas ilin al la ekstera aŭda kanalo, ĉe kies interna ekstremaĵo troviĝas la miringo. Tiu ĉi membrano ricevas la aervibrojn kaj transdonas ilin al la maleo, unua el la orelaj ostetoj. Kiam tiuj aervibroj estas tro intensaj, la miringo kapablas malintensigi ilin, evitante tiel lezon al la interna orelo. Ĉar tre malgrandaj, la orelaj ostetoj vibras kvazaŭ unusola osto, kiuj fine, pere de la stapedo, transdonas la aervibrojn al la ovala fenestro de la interna orelo. Ties perilimfo unue, kaj poste la endolimfo oscilas kaj tiu oscilado stimulas la finiĝojn de la koklea nervo. Krome la aervibroj povas ankaŭ atingi la internan orelon rekte tra la kraniaj ostoj.

Vidu ankaŭ