Prosopis pallida: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Robot: Removing template: Taksonomio korektita; kosmetikaj ŝanĝoj |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 6 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2716266) |
||
Linio 40: | Linio 40: | ||
[[Kategorio:Havaja kuirarto]] |
[[Kategorio:Havaja kuirarto]] |
||
[[Kategorio:Arboj de Havajo]] |
[[Kategorio:Arboj de Havajo]] |
||
[[en:Prosopis pallida]] |
|||
[[es:Prosopis pallida]] |
|||
[[fr:Prosopis pallida]] |
|||
[[ja:キアベ]] |
|||
[[pt:Acacia pallida]] |
|||
[[qu:Waranqu]] |
Kiel registrite je 15:57, 22 mar. 2013
Pala prozopo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Prosopis pallida (Humb. & Bonpl. ex Willd.) Kunth | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Prosopis pallida aŭ "pala sekarbo" (sin. Prosopis limensis) estas specio de genro prozopo. Ĝi estas dorna legumo, kiu estas multloke neŝatata invada planto. Ĝi travivas en sekega medio danke al sia tre longa pivotradiko (kelkfoje eĉ ĝis 50 m). Ĝi tiel efike prenas kondensaĵon el la grundo, ke ĝi kontribuas akvon eĉ al ĉe-aj plantoj. Ĝi kreskas sur grundo, kie aliajn plantoj ne kreskas, tiel en sablo, sekaj, eroditaj deklivoj, salaj aŭ rokaj grundoj.
Ĝi disvastiĝas al arbusto aŭ kreskas al mezgranda arbo, portante verdajn-flavajn florojn kaj longajn guŝojn kun etaj brunaj grajnoj. Ĝi reproduktas sin per la grajnoj aŭ per vegeta metodo.
Ĝi kreskas rapide al ombrodonanta arbo, la ligno estas bona hejtaĵo, la guŝoj estas furaĝoj por la brutaro, dum la floroj altiras abelojn. Ĝi estis uzata por preventi la erodadon.
La pala sekarbo estas indiĝena en Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo, parte en la sekaj areoj proksime al la marbordo. Ĝi estis enportita al Puerto Rico kaj Havajo (1828), Aŭstralio.
Laŭ esploroj el 2009 (polenanalizado), oni supozas, ke la Nacza-civilizo malaperis pro forhakado de la palaj sekarboj kaj tiel kaŭzante erodadon. Oni ekkultivis maizon en 400 p.K., pro tio oni dehakis la arbojn. Kiam alvenis en ĉ. 500 la El Nino, inundoj erodis la grundon, ĉar mankis la arboj.