Stelo (monunuo): Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 8 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1918077) |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{AliajSignifoj|Stelo|Stelo (figuro)| |
{{AliajSignifoj|Stelo|Stelo (figuro)|STELO}} |
||
En la [[Esperanto-kulturo]], la '''stelo''' estas internacia [[mono|monunuo]], uzata en kelkaj brazilaj kaj eŭropaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj. |
|||
== Historio == |
|||
Historie, la monunuo stelo ekuziĝis ĉe kunvenoj de la [[Universala Ligo]]. Ĝi estis kreita en [[1942]] kaj uzata en esperantaj medioj dum kelkaj jardekoj. En [[1959]] UL decidis aperigi metalan version de la stelo por festadi tiun jubilean jaron de [[Esperanto]]. La unuaj aperis je la [[28-a de junio]], [[1960]], faritaj ĉe la Nederlanda Ŝtata Monfarejo. |
|||
Teorie 1 stelo estis prezegala al 1 kg da pano, sed praktike ĝia valoro estis ligita al la valoro de la [[nederlanda guldeno]] (NLG). Tiutempe 1 stelo egalvaloris al NLG 0,25. En 1960 estis faritaj moneroj de 1 stelo (farita el [[bronzo]]), 5 steloj (el [[latuno]]) kaj 10 steloj (el [[kupronikelo]]). |
Teorie 1 stelo estis prezegala al 1 kg da pano, sed praktike ĝia valoro estis ligita al la valoro de la [[nederlanda guldeno]] (NLG). Tiutempe 1 stelo egalvaloris al NLG 0,25. En 1960 estis faritaj moneroj de 1 stelo (farita el [[bronzo]]), 5 steloj (el [[latuno]]) kaj 10 steloj (el [[kupronikelo]]). |
||
Linio 13: | Linio 14: | ||
En la moderna videokurso de Esperanto, "[[Pasporto al la tuta mondo]]", oni uzas stelojn kiel monunuon en la fikcia mondo de la rolantoj. |
En la moderna videokurso de Esperanto, "[[Pasporto al la tuta mondo]]", oni uzas stelojn kiel monunuon en la fikcia mondo de la rolantoj. |
||
{| |
{| |
Kiel registrite je 13:34, 2 apr. 2013
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Stelo, Stelo (figuro) kaj STELO. |
En la Esperanto-kulturo, la stelo estas internacia monunuo, uzata en kelkaj brazilaj kaj eŭropaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj.
Historio
Historie, la monunuo stelo ekuziĝis ĉe kunvenoj de la Universala Ligo. Ĝi estis kreita en 1942 kaj uzata en esperantaj medioj dum kelkaj jardekoj. En 1959 UL decidis aperigi metalan version de la stelo por festadi tiun jubilean jaron de Esperanto. La unuaj aperis je la 28-a de junio, 1960, faritaj ĉe la Nederlanda Ŝtata Monfarejo.
Teorie 1 stelo estis prezegala al 1 kg da pano, sed praktike ĝia valoro estis ligita al la valoro de la nederlanda guldeno (NLG). Tiutempe 1 stelo egalvaloris al NLG 0,25. En 1960 estis faritaj moneroj de 1 stelo (farita el bronzo), 5 steloj (el latuno) kaj 10 steloj (el kupronikelo).
En 1965, aldoniĝis la 25-stela monero el arĝento. Ĝi estis farita en 1965 laŭ mendo de la Universala Ligo, kaj estis stampita de Holy Freres monfarejo en Svisujo. Ili estis arĝentaj po 0,900 procentoj.
Dum longa periodo oni fiksadis la prezojn de diversaj Esperanto-servoj kaj -varoj stele, sed tra la jaroj ĝi malrapide neuziĝis.
Je la oficiala fermo de l' Universala Ligo en la 1990-aj jaroj, la restintaj stelo-moneroj estis transdonataj al Universala Esperanto-Asocio. Oni povas aĉeti ilin ĉe la UEA-libroservo, kiel memoraĵojn.
En la moderna videokurso de Esperanto, "Pasporto al la tuta mondo", oni uzas stelojn kiel monunuon en la fikcia mondo de la rolantoj.
Vidu ankaŭ
- Universala Ligo kun detala priskribo de ties historio kaj de tiu de Stelo
- nl:Stelo, ampleksa artikolo laŭ nederlandlingva traduko de artikolo de Lawrence Mee
Eksteraj ligiloj
- Alternative Currencies: Universala Ligo kun bildoj de la kuponoj kaj moneroj sur la paĝaro de The Unrecognised States Numismatic Society (Societo de Numismatiko de Neagnoskitaj Ŝtatoj)
Fontoj
- La stelo de Lawrence Mee.
- La Stelo : Morto de ekonomia iniaciato - eseo pri la stelo de Lawrence Mee eldonita en "La Merkato", gazeto de IKEF (esperante)
- nederlanda traduko: DE STABIELE MUNTEENHEID VAN DE ESPERANTISTEN: DE STELO (La stabila monunuo de la esperantistoj : la stelo) de Lawrence Mee, el Jaarboek 2000 van het Europees Genootschap voor Munt- en Penningkunde
- "Esperanto and the Dream of a World Currency" angle