Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (antaŭe Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, IKEF) estas faka Esperanto-asocio, kiu laŭstatute celas al la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto en la kampoj komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco. Ĝi provas atingi tiun ĉi celon per jenaj agadoj:

  • eldoni ĝisdatigitajn fakajn terminarojn
  • ebligi renkontiĝojn de membroj, organizi studseminariojn
  • helpi membrojn kiuj uzas Esperanton en siaj komercaj rilatoj, ekzemple faciligante reciprokajn interŝanĝojn de informoj
  • eldoni fakan revuon aŭ bultenon kaj/aŭ subteni eldonadon de tiaj revuoj aŭ bultenoj, aperigi fakajn artikolojn en la Esperanta gazetaro.

Origino kaj ĝisnuna historio de IKEF[redakti | redakti fonton]

La Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo estis fondita en 1985 laŭ iniciato de s-roj Franz Josef Braun (Germanio) kaj Lawrence Mee (brito loĝanta tiam en Roterdamo, Nederlando).

IKEF havis antaŭulon. Temis pri Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI), kies estraranoj, F.L.M. Wensing (Nederlando), Erik Carlén (Svedio) kaj Bruno Vogelmann (Germanio) agadis en la 60aj kaj 70aj jaroj.

S-ro Braun pro profesiaj spertoj konvinkiĝis pri la valoro de la lingvo en la kampo de internaciaj komercaj rilatoj. Li kaj s-ro Mee en 1984 ekintencis revivigi la uzadon de Esperanto en komerco/ekonomio kaj kunlaborigi la interesitajn homojn tiucele. Ili iniciatis sondadon de opinioj inter la fakdelegitaro de UEA. La opinisonda cirkulero iris al pli ol 150 adresoj en 67 landoj, kaj ĝi invitis al kunlaboro. La reagoj estis tiom multnombraj ke, por grupe respondi, en aŭgusto 1984 eldoniĝis la unua Laŭokaza Novaĵletero de IKEF (antaŭulo de La Merkato).

Dokumentaj Kreditoj, 1993.

Unua laborkunsido okazis en Brugge, Belgio, la 19-an de aprilo 1985, kun s-roj Braun, Mee kaj Rotsaert. La fondkunveno okazis dum la 70a Universala Kongreso en Augsburg, Germanio, la 6-an de aŭgusto 1985, kun 30 partoprenantoj.

Dekomence la membraro de IKEF sufiĉe rapide kreskis. Ok jarojn post la fondo ĝi trapasis la membronombron 100. Sekve de tio UEA akceptis IKEF dum la 79a UK en Seulo, Koreio kiel aliĝintan fakan asocion. En 2000, la nombro de membroj estas proksimume 150.

En 2017 dum sia unua komuna konferenco okazinta en Seulo, IKEF aprobis sian novan statuton kaj ŝanĝis sian nomo de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo al Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio.

Agadoj de IKEF[redakti | redakti fonton]

informafiŝoj de IKEF en la UK 2012

Preskaŭ 20 jarojn post la fondo IKEF kaj ĝiaj membroj okupiĝas pri

  • eldono de interkomunikilo Laŭokaza Novaĵletero (ekde 1989 La Merkato) kvarfoje jare (la 100a kaj lasta numero aperis en aprilo 2011)
  • helpo kaj instigo al negoco inter Esperanto-parolantaj komercistoj (sed IKEF mem ne negocas, nur peras)
  • reklamanoncoj de entreprenoj, ĉefe en Monato
  • fakaj artikoloj pri ekonomiaj temoj, ĉefe en Monato
  • lekciado kaj instruado pri ekonomiaj temoj
  • aranĝo de simpozioj kaj seminarioj
  • tradukservo por entreprenoj esperantaj kaj ne-esperantaj (ITRE - Internacia TradukReto pere de Esperanto, Daniel Durand
  • interretaj kontaktoj inter la membroj tra la Forumo (aliloke je ĉi tiuj retpaĝoj) kaj tra diskutlisto 'komerco' je https://groups.google.com/g/komerco (aliĝu sendante blankan mesaĝon al komerco-subscribe@googlegroups.com).

Estis eldonitaj i.a. Komerca Terminaro (Esperantigo de la terminaro Key Words of international trade de la Internacia Komerca Ĉambro), Ekofomo (Esperantigo de la EU-terminaro Economie, Finance, Monnaie), Sindikata Terminaro (Esperantigo de la Glossaire des syndicats et du mouvement du travail de EU), katalogo pri varoj produktitaj en la franca regiono Meuse; leksikono por turistoj.

En 1998 la Ĝenerala Kunveno aprobis la Laborplanon 1998-2000 kun projektoj realigotaj ĝis la jaro 2000.

Estraro de IKEF[redakti | redakti fonton]

Konsisto de la nova estraro por 2022-2025:

  • s-ro "Ĉielismo" Wang Tianyi - prezidanto - el Ĉinio;
  • s-ro Longarko Zhao Cheng Hua el Ĉinio;
  • s-ro Diablego Kim Yong Jin el Koreio;
  • s-ro Yas Kawamura el Japanio;
  • s-ro Longarko Zhang Changsheng el Ĉinio,
  • s-ro Fabricio Valle el Brazilo
  • s-ro Enkhee Chimedtseren el Mongolio kun la sekretariejo.
  • s-ro Surush Mohammadzadeh el Irano;
  • s-ro Vojtek Vojciech Mysiara el Pollando;
  • s-ro Johano Huang Xiaolong el Kanado;
  • s-ro Grando Zhang Wei el Ĉinio,
  • s-ino Tuul Khurelbaatar el Mongolio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. EKO 18 - AMO, la plia programo - sendita de Stefan MacGill al la dissendolisto uea-membroj@groups.io la 20-an de marto 2022

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]