UK 1994

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 79-a UK 1994)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1994
Loko Seulo,  Sud-Koreio
Ekde 23-a de julio 1994
Ĝis 30-a de julio 1994
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 79-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 23-a ĝis 30-a de julio 1994 en Seulo, Sud-Koreio. Ĝi havis 1776 aliĝintajn partoprenantojn.

La kongresejo estis la kvinstela hotelo Sheraton Walker Hill, ĉe la orienta limo de Seulo, en la urbodistrikto Seongdong-gu. Ĝi situas en la loko de la fortikaĵo Acha de la dinastio Shilla (57 antaŭ nia erao ĝis 668) - la vastega tereno estas ĉirkaŭata de arbaroj kaj ebligas belan vidaĵon al la rivero Han. La Lokan Kongresan Komitaton gvidis Han Moo-hyup.[1]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dua Bulteno de la 79-a Universala Kongreso de Esperanto, paĝoj 3 kaj 5 (kongresejo) kaj paĝo 4 (LKK)



Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.