Pamiro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 53 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q161750) |
Maksim (diskuto | kontribuoj) e →Montoj: Pik Lenino -> Pik Lenina |
||
Linio 34: | Linio 34: | ||
* [[Muztagata]], 7546 metroj da alteco, Ĉinio |
* [[Muztagata]], 7546 metroj da alteco, Ĉinio |
||
* [[Montopinto Ismail Samani|Pik ''(montopinto)'' Ismoil Somoni]] (antaŭe ''Pik Komunismo'', ''Pik Stalino''), 7495 metroj da alteco, [[Taĝikio]] (montoĉeno "Akademio de la Sciencoj") |
* [[Montopinto Ismail Samani|Pik ''(montopinto)'' Ismoil Somoni]] (antaŭe ''Pik Komunismo'', ''Pik Stalino''), 7495 metroj da alteco, [[Taĝikio]] (montoĉeno "Akademio de la Sciencoj") |
||
* [[Pik |
* [[Pik Lenina]] (antaŭe ''Pik Kaufmann''), 7134 metroj da alteco, Taĝikio/[[Kirgizio]] (Trans-Alai-montoĉeno) |
||
* [[Pik Korĵenevskaja]], 7105 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno "Akademio de la Sciencoj") |
* [[Pik Korĵenevskaja]], 7105 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno "Akademio de la Sciencoj") |
||
* [[Pik Revolucio]], 6974 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Jazgulem) |
* [[Pik Revolucio]], 6974 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Jazgulem) |
Kiel registrite je 18:45, 3 aŭg. 2013
Pamiro | ||
---|---|---|
Qullai Ismoili Somonī.
| ||
montara sistemo | ||
La plej alta punkto | Kongur (7,719 m) | |
Longeco | 500 km | |
Areo | 120,000 km² | |
Supra tutaĵo | Alpa-himalaja sistemo | |
Najbaraj tutaĵoj | Hindukuŝo Tianŝan Karakorumo | |
Subaj tutaĵoj | Okcidenta Pamiro Orienta Pamiro Vaĥana Pamiro Ĉina Pamiro | |
Kontinento | Azio | |
Situo | Kirgizio Taĝikio Afganio Ĉinio | |
Geografia situo | 39° 0′ N, 72° 0′ O (mapo)39.00194444444471.99975Koordinatoj: 39° 0′ N, 72° 0′ O (mapo) | |
Akvejo | Amudarjo Tarim | |
Pamiro estas alta montaro en Centra Azio. La nomo laŭ indikoj de la germanlingva enciklopedio Der Große Brockhaus venu el la Tjurka lingvaro kun signifo "malvarma stepa paŝtejo", laŭ la anglalingva The Columbia Encyclopedia tamen malsamopinie el la persa lingvo kun signifo "monda tegmento".
Geografio
La montaro, kiu laŭ la nuna lingvouzo kune kun la Himalajo kaj la Tibeta Altebenaĵo nomatas la "Monda Tegmento", havas areon de proksimume 120.000 km², el kiuj 1.200 km² estas glaĉeroj. La pleja nordo de la geologie falda montaro apartenas al la ŝtato Kirgizio, la oriento al Ĉinio, la sudo al Afganio kaj la resto al Taĝikio. La montaro Pamiro ligas plurajn el la grandaj montaroĉenoj de Azio: Tianŝan en la nordo, Karakorum en la sudo, Kunlun Ŝan (la supra parto de la rivero Jarkend estas la limo) en la sudoriento kaj Hindukuŝo en la sudokcidento. En la oriento la Pamira teritorio tuŝas la Tibetan Altebenaĵon.
La averaĝa alteco de la montaro estas inter 3.600 ĝis 4.400 m, kio plejparte estas super la limo de arba kreskado, kiu ĉi-tie troviĝas ĉe 3.700 metroj super la marnivelo. En la montaro Pamiro fontas inter alie la samnoma rivero Pamiro, kiu poste enfluas la riveron Pjandaŝ. La plej granda lago en la montaro estas la lago Kara-Kul en Taĝikio.
Relative ofte okazas tertremoj, per unu el ili dum la jaro 1911 ekestis la lago Sares. La klimato estas malvarma, venta kaj seka. La enloĝantoj plejparte bredas jakojn kaj ŝafojn.
Montoj
Inter la montoj de la montaro Pamiro estas inter alie:
- Kongur (Kungur Tagh), 7719 metroj da alteco, Ĉinio
- Kungur Tjube Tagh, 7595 metroj da alteco, Ĉinio (kroma montopinto de la monto Kongur)
- Muztagata, 7546 metroj da alteco, Ĉinio
- Pik (montopinto) Ismoil Somoni (antaŭe Pik Komunismo, Pik Stalino), 7495 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno "Akademio de la Sciencoj")
- Pik Lenina (antaŭe Pik Kaufmann), 7134 metroj da alteco, Taĝikio/Kirgizio (Trans-Alai-montoĉeno)
- Pik Korĵenevskaja, 7105 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno "Akademio de la Sciencoj")
- Pik Revolucio, 6974 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Jazgulem)
- Pik Moskvo, 6785 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Petro la 1-a)
- Pik Karlo Markso, 6726 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Ŝaĥdarja)
- Pik Garmo, 6595 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno "Akademio de la Sciencoj")
- Pik Engels, 6510 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Ŝaĥdarja)
- Monto de la Sovetuniaj Oficiroj, 6233 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Muskol)
- Pik Majakovskij, 6095 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Ŝaĥdarja)
- Pik Patĉor, 6083 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Ruŝan)
- Pik Skalisti, 5707 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Ŝugnan)
- Pik Kisildangi, 5704 metroj da alteco, Taĝikio (montoĉeno Suda Aliĉur)
Noto: La montopintoj de la Kongur- kaj Muztagata-grupo en iuj fontoj kalkuliĝas al la najbara montaro Kunlun, kaj laŭ tiu kalkulo la Pik Ismoil Somoni estus la plej alta montopinto de la Pamiro.
Eksteraj ligiloj
greke taĝikia turisma paĝaro pri la montaro Pamiro greke "Pamiro - la monda tegmento" (paĝoj anglaj) greke "En la koro de la Pamiro" (paĝoj same anglaj)