Ĝermolisto de kanadaj esperantistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Dorothy (Kim) Keeble: aldonis datojn de naskiĝo kaj morto kaj informon pri ŝi elektiĝo kiel Honora Membro de Kanada Esperanto-Asocio
→‎Dorothy (Kim) Keeble: aldonis kategorion kaj vivdato-kliŝon
Linio 57: Linio 57:
'''Dorothy (Kim) Keeble''' (naskiĝis la [[10-a de junio|10-an de junio]] [[1925]], mortis la [[27-a de oktobro|27-an de oktobro]] [[2015]]) estis dumviva membrino de [[Kanada Esperanto-Asocio]]. Post la emeritiĝo en [[Vankuvero]] Dorothy transloĝiĝis al [[Novskotio]] en 1975.
'''Dorothy (Kim) Keeble''' (naskiĝis la [[10-a de junio|10-an de junio]] [[1925]], mortis la [[27-a de oktobro|27-an de oktobro]] [[2015]]) estis dumviva membrino de [[Kanada Esperanto-Asocio]]. Post la emeritiĝo en [[Vankuvero]] Dorothy transloĝiĝis al [[Novskotio]] en 1975.
Ŝi fariĝis membro de la Dartmuta-Halifaksa Esperanto Klubo, kaj dum multaj jaroj informadis pri Esperanto kaj koresponde instruas Esperanton en [[Novskotio]] kaj apudaj provincoj. Pro tiu multjara laboro ŝin elektis Honora Membro la [[Kanada Esperanto-Asocio]] en [[2006]].
Ŝi fariĝis membro de la Dartmuta-Halifaksa Esperanto Klubo, kaj dum multaj jaroj informadis pri Esperanto kaj koresponde instruas Esperanton en [[Novskotio]] kaj apudaj provincoj. Pro tiu multjara laboro ŝin elektis Honora Membro la [[Kanada Esperanto-Asocio]] en [[2006]].

[[Kategorio:Kanadaj esperantistoj]]
{{vivtempo|1925|2015|Keeble, Dorothy}}


== L ==
== L ==

Kiel registrite je 01:55, 30 okt. 2015

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de kanadaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de kanadaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de kanadaj esperantistoj

A

B

Henrik Bauermeister

Henrik BAUERMEISTER (1912 - mortis la 20-an de decembro 1990 en Otavo, Kanado) estis dumviva membro de UEA.


A. P. Beauchemin

A. P. BEAUCHEMIN [boŝMEN], franca kanadano, pioniro de Esperanto en Kanado. Li fondis la grupon "La Lumo" en 1901, kaj estis redaktisto de la gazeto La Lumo. Membro de la Lingva Komitato en 1907.

Vincent Beaupré

S-ro Vincent Beaupré [boPRE] (1914–1984) aktivadis dum la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj de la 20a jarcento. Li esperantistiĝis en 1960 kaj partoprenis la Universalan Kongreson de Esperanto en Budapeŝto en 1967. Kun granda entuziasmo li revenis al sia urbo, Kebeko, kaj fondis la Kebekan Esperanto-Klubon. Li estis ties prezidanto en 1965, kiam, laŭ lia mesaĝo en la kluba gazeto L’ Alvoko, ĝi atingis “102 aktivajn membrojn”.

De la jaro 1968 kaj dum la 70aj jaroj, li estis estrarano de Kanada Esperanto-Asocio (KEA) kaj ofte, spite al la distancoj, vojaĝis al la estraraj kunsidoj. Li kompreneble partoprenis en kelkaj kongresoj de KEA. Malgraŭ malbona sanstato li ĉeestis la fondiĝon de Esperanto-Societo Kebekia en septembro 1982.

En 1972 li publikigis Esperantan tradukon de ses el la Kristnaskaj Rakontoj de la franc-kanada verkisto Louis Fréchette (1839–1908). Lia traduko ne estis presita, sed parte tajpmaŝine-karbpapere, parte multobligmaŝine multobligita de la kebekia Esperantisto frato Paul Durette (1900–1972). Esperanto-Societo Kebekia planas publikigi novan, reviziitan eldonon de tiu traduko en 2013.

Vincent Beaupré forpasis la 16-an de septembro 1984. Nekrologo estis publikigita, laŭ informoj de Paul Ronald kaj Viktoro Jaar, sur la dorsa kovrilo de la tiama KEA-informilo Alumeto, numero 11, novembro 1984, de kie devenas granda parto de la ĉi-supraj informoj.

C

Mary CLARK

Mary estis pioniro de la Esperanto movado en Kalgario. Ŝi estis fratino de la esperantisto Karl Clark, kemiisto fama pro evoluigo de metodo elpreni oleon el la gudrosablo kiu estas sub grandaj partoj de la tereno en la provinco Alberto.

Ĉ

D

E

F

G

Ĝ

H

W. D. B. Hackett

W. Desmond Hackett 1916-2007

En 1994 pro sia granda kontribuo al la movado, li estis elektita honora membro de la Kanada Esperanto-Asocio en 1994.

Dorothy HAWLEY

Unu el la fondintoj de la kalgaria Esperanto-klubo, Dorothy naskiĝis en Vinipego, Manitobo. Ŝi fariĝis instruisto en mezlernejoj en Kalgario. Ŝi renkontis Mary Clark, kiu klopodis interesigi ŝin pri Esperanto, sed ne lernis ĝisŝia multjara amikino Betty Salt invitis ŝin ĉeesti dek-lecionan kurson, kaj tio sukcesis kapti ŝin. Dum libera jaro ŝi vojaĝis uzante Esperanton en pluraj landoj. Post tio ŝi multe aktivis por disvastigi Esperanton. Elektita honora membro de KEA en 1993, ŝi mortis en 2001.

Dorothy HENDERSON

Dorothy Henderson (1900-1986) estis kanada esperantistino kaj mecenato de Esperanto.

I

J

David W. M. Jenkins

David W. M. JENKINS lernis Esperanton jam en la jaro 1905. Li servis kiel la unua prezidanto de la postmilite refondita Kanada Esperanto-Asocio (1958-61).

Ĵ

K

Dorothy (Kim) Keeble

Dorothy (Kim) Keeble (naskiĝis la 10-an de junio 1925, mortis la 27-an de oktobro 2015) estis dumviva membrino de Kanada Esperanto-Asocio. Post la emeritiĝo en Vankuvero Dorothy transloĝiĝis al Novskotio en 1975. Ŝi fariĝis membro de la Dartmuta-Halifaksa Esperanto Klubo, kaj dum multaj jaroj informadis pri Esperanto kaj koresponde instruas Esperanton en Novskotio kaj apudaj provincoj. Pro tiu multjara laboro ŝin elektis Honora Membro la Kanada Esperanto-Asocio en 2006.

L

M

Guy Matte

Guy MATTE naskiĝis en Saint-Ubalde (Kebekio) en la jaro 1947 kaj esperantistiĝis en 1968. Li servis en la estraro de Kanada Esperanto-Asocio kiel kasisto (1970-71) kaj sekretario (1972-73). Guy ankaŭ reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA (1971-74).

N

O

Ron Ogram

Ron OGRAM (naskiĝis 1944 - mortis pro koratako en julio 1986) estis vicdelegito en Otavo, Kanado, kaj UEA-fakdelegito pri kvakerismo.

Lorcán Ó hUiginn

Lorcán Ó hUIGINN naskiĝis en Irlando kaj enmigris al Kanado kiel plenkreskulo. Li prezidis la Kanadan Esperanto-Asocion (1966-71) kaj estis elektita ties Honora Membro en 1981.

P

Ken Price

Ken PRICE naskiĝis en Liverpool, Anglujo, la 19an de julio 1936. Eklernis Esperanton en 1954, kaj poste fariĝis 'help-sekretario' de la Bristola Esperanto-Societo. Pli lernis per ofta aŭskulto al radio-programoj en Esperanto de Zagreb (Jugoslavio), Bern (Svislando) kaj Hilversum (Nederlando), ĝis translokiĝo al Toronto, Kanado en julio 1957, per ŝipo (Canadian Pacific "Empress of Britain").

Membro de UEA depost 1956, de KEA ekde ĝia (re)fondiĝo en 1958. Transprenis librostokon de eldonisto Ruediger Eicholz, kiu estis ricevinta multajn Esp.-librojn interŝanĝe de eldonistoj en nepagipovaj landoj kaj ekfunkciigis 'Libroservon de KEA', de 1962 ĝis 1967. Redaktoro de LUMO 1963-64. Kasisto de KEA 1961-62. Membro de la Ekzamena Komitato en la mezaj '60aj jaroj, kiam tiu komitato estrita de Ed Brent aktivis. Estrarano KEA '68-69. Sekretario 1963-64, 1966-67, 2004-2011. Redaktoro de kluba novaĵletero "La Torontano" depost 2000.

Dumviva membro de UEA, KEA, kaj Esperanto-USA.

Maurice Provost

Maurice PROVOST (naskiĝis en 1924; mortis la 24-an de aprilo 1998 en Montrealo) estis kanada esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

Q

R

S

Betty SALT

Betty (M. Cecilia) Salt naskiĝis en Anglio frue en la 20a jarcento, kaj venis al Kanado nur kvarjara. Ŝi estis instruisto en Kalgario dum 45 jaroj. En 1960 ŝi konatiĝis kun Mary Clark, fondinto de la kalgaria Esperanto-klubo, kaj tiam lernis Esperanton per la koresponda kurso de Dez Hackett. Sekve ŝi instruis Esperanton vespere en mezlernejo, kaj fariĝis unu el la "motoroj" de la kalgaria klubo. Ŝi estis elektita honora membro de KEA en 1993. Ŝi forpasis ĵaŭdon, la 24an de marto 1994.

Robert Sangster

Laŭ la jarlibro de UEA 1912, Robert Sangster estis tiam pezidanto de la Esperanto-Klubo de Toronto, kaj estis la UEA-konsulo (nun nomata delegito) por Toronto. Krome, li estis Ĝenerala Sekretario de la Kanada Esperantista Asocio. S-ro Sangster estis financa kontrolisto por la asekura firmao 'Northern Life Assurance Company' en Londono, Ontario, dum siaj lastaj jaroj. Li mortis en februaro 1955.

Ŝ

T

U

Ŭ

V

W

X

Y

Z