Bazotono: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 11 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q2879974) |
e →Literaturo: plibonigadeto per AWB |
||
Linio 10: | Linio 10: | ||
[[Kategorio:Harmoniscienco]] |
[[Kategorio:Harmoniscienco]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Muzikinstrumenta konstruado]] |
Kiel registrite je 03:01, 23 dec. 2015
Bazotono estas en muziko:
- la celtono de melodio, kiu ofte estas ankaŭ la fina tono.
- La unua tono de gamo, kiu donas al la apartena tonalo kaj nomoĝas ankaŭ gamnoto
- La plej malalta tono de akordo en baza pozicio – je akordo de ajna inversigo ne nepre la plej malalta tono estas ankaŭ la bazotono;estas ankaŭ akordoj, je kiuj mankas la bazotono laŭsence de la partotonaro: Oni nomas ekzemple la akordon b-d'-f' en C-maĵoro mallongigita dominantseptakordo, kies bazotono g ja funkcias kiel bazo laŭsence de la partotonaro, sed ne eksonas. Simile estas je diminuitaj septakordoj, kiuj povas rilati al kvar malsamaj bazotonoj (je kio unuopaj tonoj estas enharmoniaj).
- Je unuopa tono la (plej malalta) fundamenta frekvenco, kiu egalas al la fakta tonalto, dum kiam la kunsonaj suprotonoj difinas la sonkoloron de tono; se tono estas malriĉa je suprotonoj, oni diras „bazotona“ sono;
- je blovinstrumentoj la plej malalta tono je kompleta, nemodifita aerkolono (ĉiuj prentruoj estas fermitaj resp. neniu valvo aŭ klapo estas manipulita).
Literaturo
- Michael Dickreiter, Volker Dittel, Wolfgang Hoeg, Martin Wöhr, "Handbuch der Tonstudiotechnik", Sepa plene novverkita kaj pliampleksigita eldono, eldonita de ARD.ZDF medienakademie, Nurenbergo, 2 volumoj, eldonejo: K G Saur, Munkeno, 2008, ISBN 3-598-11765-5 oder ISBN 978-3-598-11765-7