Java lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 69 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q33549)
e ŝablono temas pri kun ligilo al Java (programlingvo)
Linio 1: Linio 1:
{{Temas pri|la aŭstronezia lingvo|la [[programlingvo]] Java|[[Java (programlingvo)]]}}
{{ISO639-1-3-tab|jv|jav}}La '''java lingvo''' estas [[aŭstronezia]] lingvo parolata en la meza kaj orienta partoj de la insulo [[Javo]] en [[Indonezio]]. Tradicie por ĝi ekzistas aparta skribo, la [[java alfabeto]], sed nuntempe la lingvo kutime skribatas per la [[latina alfabeto]].
{{ISO639-1-3-tab|jv|jav}}La '''java lingvo''' estas [[aŭstronezia]] lingvo parolata en la meza kaj orienta partoj de la insulo [[Javo]] en [[Indonezio]]. Tradicie por ĝi ekzistas aparta skribo, la [[java alfabeto]], sed nuntempe la lingvo kutime skribatas per la [[latina alfabeto]].



Kiel registrite je 15:19, 14 feb. 2016

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la aŭstronezia lingvo. Por informoj pri la programlingvo Java, vidu la artikolon Java (programlingvo).

ISO-lingvokodo :

639-1 = jv
639-3 = jav

La java lingvo estas aŭstronezia lingvo parolata en la meza kaj orienta partoj de la insulo Javo en Indonezio. Tradicie por ĝi ekzistas aparta skribo, la java alfabeto, sed nuntempe la lingvo kutime skribatas per la latina alfabeto.

La lingvo java (cara Jawa) apartenas al la lingvo-familio de aŭstroneziaj lingvoj, al la grupo de la malajopolinezia lingvaro respektive al ties okcidenta branĉo.

Proksimume 80 milionoj da homoj parolas ĝin; tamen, ili uzas plejparte la indonezian (bahasa indonesia) kiel skriba lingvo. Tiu situacio kun du lingvoj ebligas cetere foresto de lingvaj kvereloj kiel ili ekzistas en landoj kie pluraj lingvoj samtempe estas uzataj.

Ĝi estas parolata - kiel la nomo tion indikas - sur la insulo Javo, en la orienta kaj en la meza parto. Ankaŭ ekzistas javlingva komunumo en Surinamo (pli frue Holanda Gujano (?)) kaj multnombraj javparolantoj, kies geavoj se ne ili mem elmigris el Javo por vivi en Orienta Timoro, en Malajzio, en Singapuro, en Tajvano, en Aŭstralio, en Nov-Kaledonio, en Nederlando.

  • Krom prefiksoj kaj sufiksoj kiuj funkcias kiel en la aliaj lingvoj indoneziaj, la java lingvo uzas ankaŭ enfiksojn (do ene de la verbaj radikoj).
  • Koncerne la vortaro, sur proksimume 10 000 vortoj, milo da vortoj havas du formojn, depende de la persono al kiu oni parolas :
    • la krama-n oni uzas por persono de pli alta rango,
    • la ngoko-n oni uzas por persono de sama rango.
    • ankaŭ ekzistas la madya (meza nivelo) kaj ki kaj ke

(subgrupoj de la krama por humile paroli pri si mem aŭ por alparoli individuon de malpli alta rango).

Lingvoj parolataj en Javo: la java lingvo montrata blanke

Vidu ankaŭ