Paronimo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Listo de Esperantaj paronimoj: Aldonis la paron genro/ĝenro
eNeniu resumo de redakto
Linio 188: Linio 188:
{| class="wikitable"
{| class="wikitable"
|genro
|genro
|gramatika katerogio (vira, ina, neŭtra)
|gramatika kategorio (vira, ina, neŭtra)
|
|
|-
|-

Kiel registrite je 14:13, 7 jul. 2016

Paronimo estas vorto preskaŭ samsona, sed havas malsaman signifon, ekzemple pesi (transitiva verbo) - pezi (netransitiva). Paronimoj oftis en Pra-Esperanto por distingi parencajn nociojn, sed Zamenhof forlasis plejmulton de tiuj en la matura Esperanto - paronimoj ja facile konfuziĝas kaj kreas dubon.

Listo de Esperantaj paronimoj

Tiu ĉi sekcio estas nekompleta (sed plikompletiginda) listo de paronimoj (konfuze similsonaj vortoj). Kelkaj vortoj(*) estas rigardataj kiel superfluaj neologismoj.[1]

adolto* plenkreskulo adult (angle)
adulto rompado de geedza fideleco
agordo* ĝusta interrilato inter muzikiloj accord (france)
akordo samopinieco; kombino de tonoj
akcento emfazo accent (angle)
akĉento* maniero paroladi
aldo* kontralto alto (itale)
alto vertikala dimensio
aloo sukulenta planto aloē (latine)
alo flugilo, flanka elemento k. a.
arao papago ara (france)
aro sufikso -ar-
artiklo Ĉiu aparta speco de varo article (angle)
artikolo partikulo; aparte pritraktata temo en gazeto, revuo
cendo nevalora monero, 1/100 de eŭro, dolaro, guldeno cent (angle)
cento 100
senco kompreno de vorto sense (angle)
senso perceptokapablo
sento stato de konscio
cigaredo tabaka fumcilindro en papero cigarette (angle)
cigareto eta cigaro; tabaka fumcilindro en tabakfolioj
damao cervedo damas (latine)
damo sinjorino dame (france)
dezerto sabla tereno desert (angle)
dizerti fuĝi el militservo
deserto dolĉa manĝo dessert
diserti prezenti studrezulton dissert
drinki multe gluti alkoholaĵon drink (angle)
trinki gluti likvaĵon
ego sufikso -eg-
egoo mio ego (latine)
erao kronologia sistemo aera (latine)
ero sufikso -er-
fabelo aventura rakonto por infanoj fable (angle)
fablo rakonto kun moralinstruo
festeno bankedo, ktp feast (angle)
festo celebra tempo
firmao komerca entrepreno Firma (germane)
firma fiksita firm (angle)
foko felhava mamulo phốkê (greke)
fokuso punkto focus (latine)
generalo armea oficiro general (angle)
ĝenerala ne specifa
genro gramatika kategorio (vira, ina, neŭtra)
ĝenro kategorio aŭ speco de verkoj genre (france)
go liternomo G
goo japano tabulludo go (japane)
ĝoji senti plezuron (netransitiva) enjoy (angle)
ĝui senti plezuron pro posedo de io (transitiva)
germana nuna gento kaj lingvo Germanus (latine)
ĝermana antikva lingvo kaj gento
ĝusta Precize konforma al regulo just (angle)
justa Respektanta egale k senpartie la rajtojn de la aliaj homoj
ĵusa Okazinta antaŭ tre mallonga tempo
halo ĉambrego hall (angle), Halle (germane)
haloo luma cirklo, ringo halo (angle)
helico neebena kurbo Helix (germane)
heliko Gastropodo havanta firman konkon
helikso Elstaro, kiu borderas la orelkonkon
humoro stato de temperamento aŭ psiko humor (hispane)
humuro komika absurda maniero
imposto deviga pago al ŝtato impost (angle)
impoŝto ŝtono, kiu estas parto de volbo
justeco egaleco, senpartieco, egalrajteco justice (angle)
justico administracio, kiu zorgas pri juĝistoj, punoj, ktp
kamerao fotoaparato camera (latine)
kamero ĉambreto Kammer (germane)
kasedo sonbendo, vidbendo cassette (angle)
kaseto eta monkesto "kas-eto"
komplemento Iu ajn frazrolo rilate al la predikato Komplement (germane)
komplimento Gratulaj flataj vortoj adresataj al iu Kompliment
koko birdo coq (france)
kokoso frukto coco (hispane, portugale)
koncepti imagi ideon conception (france)
koncipi gravediĝi
koncerto Muzika kunveno concerto (itale)
konĉerto Verko sonateca por orkestro kun soloinstrumento
konkuro peno superi alian concours (france)
konkurso antaŭaranĝita konkuro kun reguloj, juĝistoj, premioj
koro organo cor (france)
koruso (ĥoro) aro da kantantoj хор (ruse)
korpo aro de la materiaj partoj corpus (latine)
korpuso Plej ampleksa divido de armeo
koto tero, polvo, miksita kun akvo Kot (germane)
kotoo muzikilo koto (japane)
letero skribita mesaĝo letter (angle)
litero signo de alfabeto
loto tio, kion iu ricevas hazarde lotto (angle)
lotuso frukto lōtus (latine)
magazeno deponejo, vendejo Magazin (germane)
magazino periodaĵo
mandareno ĉina ŝtatoficisto mandarine (angle)
mandarino oranĝa frukteto
marĉo malseka tereno marsh (angle)
marŝo piedirado march
marto monato
metro mezurunuo de longo μέτρον (ruse)
metroo urba eksterstrata fervojo métro (france)
miso prefikso mis-
misoo pastaĵo miso (japane)
negro nigrulo negro (hispana)
nigro koloro
no liternomo N
noo dramo (japane)
novao nova stelo novus (latine)
nova antaŭe ne ekzistanta
ofero fordono offer (angla)
oferto propono
ordo regula aranĝo order (angla)
ordeno religia socio
ordino enoficigo en religia profesio
ordono esprimo de estra volo
organo korpa parto organ (angla)
orgeno muzikilo
panico herbo panicum (angla)
paniko subita teruro panic
partiklo eta ero de fizika materio: fotono, kvarko, ... particle (angla)
partikulo vorteto sen fleksio: ja, ajn, ...
pato senkovrila kaserolo pătella (latine)
patoso emocia esprimo pato (hispane, portugale)
perĉo genro Acerina de riverfiŝoj perca (portugale)
perko genro Perca de riverfiŝoj
planedo astro planet (angle)
planeto eta plano
procedo sinsekvo de rimedoj procédé (france)
procesio ceremonia marŝo procession
proceso enjuĝeja laŭleĝa atako procès
procezo natura sinsekvo de fenomenoj processus
produkto farita utila objekto product (angle)
produto rezulto de multipliko
radio brila strio radius (latine)
radiuso streko de la centro
sino parto de la vesto sinus (latine)
sinuso dilataĵo de vaskulo
stato situacio state (angle)
ŝtato registaro
sumo rezulto summa (latine)
sumoo sporto sumō (japane)
tabelo matrico table (angle) tableau (france)
tablo meblo table (angle, france)
tableto eta meblo tablette (france)
tablojdo premaĵo por enbuŝigo
tabulo ebena plato tableau (france)
termo algebra grando en adicio kaj subtraho term (angle)
termino faka vorto
teroro politika perfortado por timigi homojn terror (angle)
teruro timego
toasto pano toaste (angle)
tosto trinka parolo
trajno vagonara veturilo train (angle)
trejno instruado, dresado
veto risko de mono veto (latine)
vetoo nuligo de politika decido vetō (latine)
violino ina floro "viol-ino"
violono muzikilo violin (angle)
viro homo vir (latine)
viruso enĉela parazito virus (latine)

Vidu ankaŭ

  1. Superfluaj Vortoj UEA