Patkuko: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
DidCORN (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
e →Palaĉinko: kun → per |
||
Linio 12: | Linio 12: | ||
En la regionoj de la antaŭa [[Aŭstrio-Hungario]], oni kutime manĝas maldikajn patkukojn, en kiujn oni enrulas fruktojn aŭ dolĉajn plenigaĵojn. En la aŭstra-germana kaj bavara-germana ili nomiĝas "Palatschinken" [palaĈINken], en slavaj lingvoj (ĉeĥa, slovaka, slovena, bosna, kroata, serba) ĝi nomiĝas "palačinka", plurale "palačinky" aŭ "palačinke".. La nomo deriviĝis de la [[Rumana lingvo|rumana]] "plăcintă" (< [[Latina lingvo|latine]] "placenta", kuko), pruntedonita al la aŭstra (germana) lingvo tra la [[Hungara lingvo|hungara]]. Ĝi estas populara en [[Aŭstrio]], [[Bosnio kaj Hercegovino]], [[Hungario]], [[Ĉeĥio]], [[Slovakio]], [[Slovenio]] kaj [[Kroatio]]). |

Aŭstraj patkukoj tradicie estas farĉitaj |
Aŭstraj patkukoj tradicie estas farĉitaj per [[abrikoto|abrikota]] [[marmelado]], rulitaj kaj surŝutitaj per iom da pulvor[[sukero]], sed pluraj fruktomarmeladoj, [[ĉokolado]][[saŭco]], nuksoj, sekigitaj aŭ freŝaj fruktoj ([[banano|bananaj]] tranĉaĵoj ktp), aŭ iu ajn kombinaĵo el ili, estas ofte uzataj. |
||
Aŭstraj patkukoj ankaŭ estas manĝataj nedolĉigitaj, farĉita per fromaĝo, viando aŭ legomoj, aŭ tranĉitaj en strioj kaj bolitaj en buljono kiel '''Fritata supo'''. |
Aŭstraj patkukoj ankaŭ estas manĝataj nedolĉigitaj, farĉita per fromaĝo, viando aŭ legomoj, aŭ tranĉitaj en strioj kaj bolitaj en buljono kiel '''Fritata supo'''. |
Kiel registrite je 13:42, 20 dec. 2016
Patkuko, krespo aŭ platvaflo estas plata kuko, kiun oni preparas en pato, kaj kiu estas farita el faruno, lakto, ovoj kaj kelkfoje aliaj ingrediencoj. Ekzistas diversaj specoj de patkukoj; ili povas esti dolĉaj aŭ nedolĉaj. Ankaŭ ekzistas variaĵoj tipaj por iuj regionoj aŭ landoj.
Lingva noto
PIV kaj multaj aliaj vortaroj uzas la vorton krespo pri "patkuko"; ofte "krespo" ankaŭ estas uzata por la bretona speco de patkukoj, pro la franca termino crêpe (vidu sube).
Variaĵoj
Bretona patkuko
La bretonaj patkukoj estas aparte maldikaj patkukoj (krespoj), folipastaj kukoj (tavolkukoj [1]), kiuj disvastiĝis al multaj regionoj, precipe en okcidenta Eŭropo.
Palaĉinko
En la regionoj de la antaŭa Aŭstrio-Hungario, oni kutime manĝas maldikajn patkukojn, en kiujn oni enrulas fruktojn aŭ dolĉajn plenigaĵojn. En la aŭstra-germana kaj bavara-germana ili nomiĝas "Palatschinken" [palaĈINken], en slavaj lingvoj (ĉeĥa, slovaka, slovena, bosna, kroata, serba) ĝi nomiĝas "palačinka", plurale "palačinky" aŭ "palačinke".. La nomo deriviĝis de la rumana "plăcintă" (< latine "placenta", kuko), pruntedonita al la aŭstra (germana) lingvo tra la hungara. Ĝi estas populara en Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Slovenio kaj Kroatio).
Aŭstraj patkukoj tradicie estas farĉitaj per abrikota marmelado, rulitaj kaj surŝutitaj per iom da pulvorsukero, sed pluraj fruktomarmeladoj, ĉokoladosaŭco, nuksoj, sekigitaj aŭ freŝaj fruktoj (bananaj tranĉaĵoj ktp), aŭ iu ajn kombinaĵo el ili, estas ofte uzataj.
Aŭstraj patkukoj ankaŭ estas manĝataj nedolĉigitaj, farĉita per fromaĝo, viando aŭ legomoj, aŭ tranĉitaj en strioj kaj bolitaj en buljono kiel Fritata supo.
Rusa patkuko
Rusa patkuko aŭ blino estas maldika patkuko el orienta Eŭropo, en kiu oni kontraste al multaj aliaj patkuk-receptoj uzas giston.
Usona patkuko
En Usono oni kutime mangas pli malgrandajn, dikajn patkukojn. Oni manĝas ilin dolĉe, plej ofte kun acera siropo.
Referencoj
- ↑ http://vortaro.net/#tavolkuko Tavolkuko en vortaro.net kaj en Kuko en ReVo .
Vidu ankaŭ
-
Palačinky, slovakaj patkukoj
-
Ŝmirita krespo
-
Fendita frago sur patkukoj
-
Bananpecoj sur nordamerikaj patkukoj
Eksteraj ligiloj
- Palaĉinko recepto de aŭstra ĉefkuiristo Bernhard (angle)