Deklivglitado: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
e (GR) File renamed: File:LS-usgs.gif → File:Landslide animation San Matteo County.gif former name not descriptive. |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[dosiero: |
[[dosiero:Landslide animation San Matteo County.gif|thumb|upright=1.2|Komputila ŝajnigado: deklivglitado en la [[kantono San Mateo]] apud San Francisco, 1997]] |
||
'''Deklivglitado''', '''teramasmoviĝo''' aŭ ''' deklivmoviĝo''' estas [[geomorfologio|geomorfologia]] procezo, ĉe kio la [[grundo]]j, [[regolito]] kaj [[roko]]j sub enfluo de la [[gravito]] glitas alvalen. La glitado de la teramasoj povas okazi en formo de malrapida glitado, aŭ pli rapida fluado, sed ankaŭ la teramasoj povas fali aŭ renversigi. La proceso povas daŭri sekundojn aŭ jarojn. Tiu amasa moviĝado povas okazi ĉe la tera surfaco aŭ ĉe submara tereno. Eĉ sur [[Marso (planedo)|Marso]] kaj [[Venuso (planedo)|Venuso]] oni povis observi similajn okazaĵojn. |
'''Deklivglitado''', '''teramasmoviĝo''' aŭ ''' deklivmoviĝo''' estas [[geomorfologio|geomorfologia]] procezo, ĉe kio la [[grundo]]j, [[regolito]] kaj [[roko]]j sub enfluo de la [[gravito]] glitas alvalen. La glitado de la teramasoj povas okazi en formo de malrapida glitado, aŭ pli rapida fluado, sed ankaŭ la teramasoj povas fali aŭ renversigi. La proceso povas daŭri sekundojn aŭ jarojn. Tiu amasa moviĝado povas okazi ĉe la tera surfaco aŭ ĉe submara tereno. Eĉ sur [[Marso (planedo)|Marso]] kaj [[Venuso (planedo)|Venuso]] oni povis observi similajn okazaĵojn. |
||
Kiel registrite je 16:19, 20 feb. 2017
Deklivglitado, teramasmoviĝo aŭ deklivmoviĝo estas geomorfologia procezo, ĉe kio la grundoj, regolito kaj rokoj sub enfluo de la gravito glitas alvalen. La glitado de la teramasoj povas okazi en formo de malrapida glitado, aŭ pli rapida fluado, sed ankaŭ la teramasoj povas fali aŭ renversigi. La proceso povas daŭri sekundojn aŭ jarojn. Tiu amasa moviĝado povas okazi ĉe la tera surfaco aŭ ĉe submara tereno. Eĉ sur Marso kaj Venuso oni povis observi similajn okazaĵojn.
Okazoj
Oni distingas jenajn surfacajn eroziojn (denudacio):
- faligadoj
- glitado
- slumpo (rotacia bloka glitado)
- terglitado, montoglitado
- vulkana rokfrakasaĵa lavango
- fluado
- ŝlimfluo
- laharo, ŝlimfluo de vulkana aliviaĵo
- grundfluado
- grundrampado,
- vegetaĵglito
- moviĝo de ŝtonaĵhaldo
- blokglaĉero
La signifo de akvo en amasmoviĝo
Akvo povas pligrandigi la stabilecon de deklivo aŭ malpligrandigi. Tio dependas de la akvoamaso. Malgrandaj amasoj povas pligrandigi la stabilecon de grundo pro la surfaca tensio de la akvo.
Se estas tro da akvo, la akvo fariĝas glitrimedon kiu pligrandigas la procezojn de la erozio. Oni povas kompari tion kun sablejo. Oni povas konstrui sablejon nur el humida sablo. Tro da akvo kaŭzas la forfluon de la sablo kaj se estas tro seka sablo ĝi ne povas teni la formon.
Kialoj de amasmoviĝoj
Grundoj kaj regolitoj restas sur la deklivo, tiom longe kiam la gravito estas malpli forta ol la frota potenco. Faktoroj, kiuj povas malgrandigi la froton povas esti:
- sisma aktiveco
- troŝarĝado pro konstruaĵoj
- pli alta grunda humideco
- malpli da radikoj
- veterdisfalo pro frostaltiĝo
- bioturbado
- submaraj gashidratoj
Fontoj
- Monroe, Wicander: The Changing Earth: Exploring Geology and Evolution. eldonejoThomson Brooks, Cole, 2005, ISBN 0-495-01020-0
- Selby, M.J.:Hillslope Materials and Processes, dua eldono, eldonejo Oxford University Press, 1993, ISBN 0-19-874183-9
- A. H. Strahler und A. N. Strahler: Physische Geographie, 3. Auflage. UTB, Stuttgart, 2005, ISBN 3-8252-8159-0
- Sebastian Krastel: Submarine Hangrutschungen: eine (unterschätzte) Naturgefahr?, IFM Geomar, Leibniz-Institut für Meereswissenschaften an der Universität Kiel, 15. März 2011, http://www.ifm-geomar.de/index.php?id=6099
Retligoj
- Projekt Rutschungsdatenbank Rheinland-Pfalz des Landesamts für Geologie und Bergbau (abgerufen am 12. Mai 2014)