Ununombra they: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 39: Linio 39:
== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Hen]]
* [[Hen]]
* [[Mx (titolo)]]
* [[Priskriba gramatiko]]
* [[Priskriba gramatiko]]
* [[Riismo]]
* [[Riismo]]

Kiel registrite je 17:04, 24 feb. 2017

En la gramatiko de la angla lingvo, la termino ununombra they temas pri la uzado de la pronomo they ("ili"), aŭ ties flekciaj aŭ derivitaj formoj, kiel them, their, themself, aŭ themselves, kiel seksneŭtrala homa triapersona pronomo por unu persono. Ĝi kutime okazas kun substantivo de nekonata sekso, kiel jene:

Somebody left their umbrella in the office. Would they please collect it?
Iu lasis "ilian"/sian ombrelon en la oficejo. Ĉu "ili"/li/ŝi/ri/ĝi bonvole povas kolekti ĝin?
The patient should be told at the outset how much they will be required to pay.
La paciento devas informiĝi en la komenco kiom "ili"/li/ŝi/ri/ĝi devos pagi.
But a journalist should not be forced to reveal their sources.
Sed ĵurnalisto ne devas malkaŝi "iliajn"/siajn fontojn. / Sed oni ne devigu ĵurnaliston malkaŝi "iliajn"/liajn/ŝiajn/riajn/ĝiajn fontojn.

La ununombra uzado de they komencis en la meza angla lingvo, ne pli poste ol la 14-a jarcento, kaj ankoraŭ okazas ofte en la ĉiutaga, parolata moderna angla lingvo. Sed ĝia uzado fariĝis polemika ekde la malfrua 19-a jarcento, kiam gramatikistoj klopodis preskribi seksneŭtralan uzadon de he ("li") anstataŭ they. Pli lastatempe, ĝia uzado en la formala angla denove oftiĝis pro tendenco al seksneŭtrala lingvaĵo.

Flekcio kaj derivaĵoj

Kvankam la "ununombra they" referencas unu personon, kiu ordinare estus gramatike ununombra, oni ĉiam uzas ĝin kun plurnombra verba formo. Ĝi havas la samajn flekciajn formojn kiel la plurnombra they (t.e. them, their, theirs, themselves), sed malplimulto da parolantoj diras themself por la ununombra they anstataŭ themselves.

Ofteco

La uzado de they por referenci unu personon restis ofta en la parolata angla dum jarcentoj, malgraŭ la forpreskribaj klopodoj de tradiciaj gramatikistoj. Tia uzado jam okazis en la meza angla de la 14-a jarcento.[1][2]

La ununombra uzado de they estas preskaŭ universala en la parolata angla lingvo. Enketo de la brita nacia tekstaro fare de Jürgen Gerner, eldonita en 1998, konkludis, ke Britaj parolantoj de la angla uzas la ununombran they nedisputeble pli ofte ol la seksneŭtrala he, sendepende de socia klaso, aĝo, sekso, aŭ regiono.[3]

En la GLAT-a komunumo

La ununombra they estas ofta pronomo por personoj de neduuma sekso en la angla, kvankam iuj neduumaj homoj masklaj aŭ feminaj uzas heshe, kaj aliaj uzas diversajn neologismojn. Ĝi estas krome rigardata kiel vaste akceptata kaj neofenda pronomo por priskribi homojn, kies pronomoj ankoraŭ ne estas konataj, kiam demandi al ili ne eblas, sed nepre ne kiam iliaj pronomoj estas konataj kaj malsamaj de they.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Huddleston, Rodney; Geoffrey Pullum. (2002) The Cambridge Grammar of the English Language. ISBN 0-521-43146-8.
  2. (1996) The American Heritage Book of English Usage: A Practical and Authoritative Guide to Contemporary English. ISBN 978-0-547-56321-3.
  3. Gerner, Jürgen. (2000) “Singular and Plural Anaphors of Indefinite Plural Pronouns in Spoken British English”, Corpora Galore: Analyses and Techniques in Describing English : Papers from the Nineteenth International Conference on English Language Research on Computerised Corpora (ICAME 1998), p. 93–114. ISBN 90-420-0419-3.

Ŝablono:Traduko