Neduuma sekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Azia unua Neduumaseksa Fiero ĉe Maduraj kun Anjali Gopalan

Neduuma sekso[1] estas specifa formo de transgenreco, kie la sekso de individuo ne apartenas al la seksa duumo.

La duumismo okazas kiam oni normigas la seksajn identecojn, kiel travideblas la jena ideo: "Ĉiuj homoj estas ekskluzive viroj aŭ ekskluzive virinoj, kaj neniu povas posedi kiel identeco ambaŭ seksojn, alian sekson aŭ neniun sekson." Persono kies memdeklarita sekso ne samas al la biologia sekso de tiu persono estas nomata transgenra, dum persono kiu havas tiujn seksojn akordaj estas nomata cisgenra[1][2][3]. Ĉi tiu seksa specifeco partoprenas de situacio de transgenreco, kiam homo estas malakorda inter sia vera sekso kaj la sekso kiu estis al tiu homo oficiale elektita dum la nasko. Ĉi tiu elekto obeas la ideon de seksigado de homoj laŭ iliaj seksaj markoj: havi penison signifas, ke homo estas necese viro, dum havi vaginon signifas ke homo estas necese virino. Krom esti transfobia penso, tio estas ankaŭ duuma penso, ĉar ne agnoskas la eston de transgenraj homoj nek specife akceptas ke la personoj povas deturniĝi de seksa normo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Genroneŭtralaj necesejoj. Egalecen.
  2. Kožuchová, Paulína . “Kial iĝi riisto”, Beletra Almanako (21). 
  3. Bonkorpa, Rolando . “Pluraneco”, Beletra Almanako (21).