Brand-Erbisdorf: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
e →‎Galerio: aktualigis foton
Linio 35: Linio 35:
== Galerio ==
== Galerio ==
<gallery>
<gallery>
Dosiero:Branderbisdorfzentrum.jpg|urbocentro
Dosiero:Brand-Erbisdorf Zentrum.jpg|urbocentro
Dosiero:IMG_0576bergmann.jpg|minista figuro
Dosiero:IMG_0576bergmann.jpg|minista figuro
Dosiero:Brandbuttermilchtor.jpg|pordego "Buttermilchtor"
Dosiero:Brandbuttermilchtor.jpg|pordego "Buttermilchtor"

Kiel registrite je 19:11, 28 jun. 2017

La blazono

Brand-Erbisdorf estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Centra Saksio de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 9010 loĝantojn.

Ĝi situas je la norda rando de la Ercmontaro, proksimume kvin kilometrojn sude de Freiberg. En la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo videblas la spuroj de la minekspluato: iamaj minejoj, ŝutmontoj kaj artefaritaj lagoj.

Historio

En la jaro 1209 vilaĝo nomata Erlwinesberg unuafoje estis dokumente menciata. En la unua duono de la 13-a jarcento en Erbisdorf komenciĝis la ekspluato de arĝento, kaj sur la monto Brand estiĝis setlejo de ministoj. En 1620 Brand ricevis la foirorajton kaj en 1834 la urborajton.

Komence de la 20-a jarcento la longa tradicio de la arĝentominado finiĝis. Aliaj branĉoj de la industrio (eks. ligno kaj veturiloj) venis al la regiono. La 1-an de aprilo 1912 – post plurjara kverelado - Brand kaj Erbisdorf kuniĝis al Brand-Erbisdorf. Post 1945 oni ja malgrandkvante revivigis la minekspluaton, sed ĉirkaŭ la jaro 1968 oni definitive forlasis ĝin.

En 1952 Brand-Erbisdorf iĝis subdistrikta ĉefurbo, sed tiu ĉi statuso perdiĝis en 1994, kiam la najbara, pli granda Freiberg "glutis" la terenon.

Ekde 1993 la vilaĝoj St. Michaelis, Linda kaj Himmelsfürst apartenas al la urbo Brand-Erbisdorf; ekde 2002 ankaŭ Langenau, Gränitz kaj Oberreichenbach.

Ĝemelurboj

Famaj personoj ligitaj kun la urbo

  • Grete Beier, filino de la iama urbestro, kiu en 1908 (kiel lasta persono en Saksio) pro murdo publike estis ekzekutita
  • Volker Beyer, pentristo kaj skulptisto
  • Carl Gotthelf Kind, min-teknikisto

Faktoj

  • Situo: 50° 52' NO, 13° 19' OR
  • Loĝantaro: 11.365 (en 2005)
  • Areo: 46,24 km2
  • Alteco: 480 m super la marnivelo
  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Galerio

Eksteraj ligiloj