Rigardante Malantaŭen: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{kursiva titolo}} |
|||
{{informkesto Esperanto-libro |
{{informkesto Esperanto-libro |
||
| titolo = |
| titolo = Rigardante Malantaŭen <br> <small> en la jaro 2000 <small> |
||
| aŭtoro = Edward Bellamy |
| aŭtoro = Edward Bellamy |
||
| eldonjaro = 1937 |
| eldonjaro = 1937 |
||
Linio 19: | Linio 18: | ||
==Pri la Esperanta traduko== |
==Pri la Esperanta traduko== |
||
La libro |
La libro estas tradukita de C.M. Hamaker kaj eldonata de Fratos E. & M. Cohen el [[Amsterdamo]] en 1937 <ref> [[Historio de Esperanto (Courtinat)|Historio de Esperanto]], tria volumo, p. 949 </ref>. |
||
{{Citaĵo| |
{{Citaĵo| |
||
Linio 38: | Linio 37: | ||
[[Kategorio:Sciencfikcia literaturo]] |
[[Kategorio:Sciencfikcia literaturo]] |
||
[[Kategorio:Historio de socialismo]] |
[[Kategorio:Historio de socialismo]] |
||
[[Kategorio:Verkoj el la |
[[Kategorio:Verkoj el la esperantlingva tradukliteraturo]] |
||
[[Kategorio:Antverpena Fikcio-libraro]] |
[[Kategorio:Antverpena Fikcio-libraro]] |
||
[[Kategorio:Katalogo de Fondaĵo Vanbiervliet]] |
[[Kategorio:Katalogo de Fondaĵo Vanbiervliet]] |
Kiel registrite je 09:04, 9 jan. 2018
Rigardante Malantaŭen en la jaro 2000 | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Edward Bellamy | |
Eldonjaro | 1937 | |
Urbo | Amsterdamo | |
Eldoninto | Fratos E. & M. Cohen | |
Paĝoj | 182 | |
Rigardante Malantaŭen en la jaro 2000 (angle : Looking Backward: 2000-1887) estas sciencfikcia romano, unue aperinta en 1888, de Edward Bellamy.
Laŭ Erich Fromm, Looking Backward estas "unu el la plej rimarkindaj libroj iam ajn publikigitaj en Usono [1]. Ĝi estis la tria plej granda furorlibro de sia tempo, post La Kabano de Onklo Tom kaj Ben-Hur: A Tale of the Christ (Ben Hur: Rakonto pri Kristo) [1]. Ĝi influis grandan nombron da intelektuloj, kaj aperis kuntitole en multaj el la plej gravaj marksistaj verkoj de tiu tempo. "Ĝi estas unu el la malmultaj libroj iam ajn publikigitaj kiu preskaŭ tuj post sia apero kreis politikan amasmovadon" [2]. Nur en Usono, pli ol 162 "Bellamy Clubs" estiĝis por diskuti kaj disvastigi la ideojn de la libro [3]. Pro ĝia engaĝo al la ŝtatigo de privata posedo, tiu politika movado estis konata kiel "ŝtatismo" aŭ ŝtata kapitalismo, malsama al la politika koncepto de naciismo[4]. La romano ankaŭ inspiris plurajn utopiajn komunumojn.
Enhavo
La libro rakontas la travivaĵojn de iu Julian West, juna usonano kiu, ĉirkaŭ la fino de la 19-a jarcento, falas en profunda, hipnot-induktita dormo kaj vekiĝas unu jarcenton kaj dek tri jarojn poste. Li trovas sin en la sama loko (Bostono), sed en komplete ŝanĝita mondo: estas la jaro 2000 kaj, dum li dormis, Usono estis ŝanĝata en socialisman utopion. La resto de la libro skizas la pensojn de Bellamy pri plibonigado de la estonteco. La plej gravaj temoj inkludas problemojn asociatajn kun kapitalismo, proponatan socialisman solvon per ŝtatigo de ĉiu industrio, la uzon de "industria armeo" por organizi produktadon kaj distribuon, same kiel por certigi liberan kulturan produktadon sub tiaj kondiĉoj.
Pri la Esperanta traduko
La libro estas tradukita de C.M. Hamaker kaj eldonata de Fratos E. & M. Cohen el Amsterdamo en 1937 [5].
|
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Edward Bellamy, Looking Backward 2000-1887, with a Foreword by Erich Fromm, Signet, 1960. ISBN 0-451-52412-8
- ↑ Vidu antaŭvorto de Fromm ĉe Looking Backward, p. vi.
- ↑ angle Bellamy, Edward. (2000) Looking backward: 2000-1887. Signet. Walter James Miller confirms "more than 162 Bellamy Clubs".
- ↑ angle Edward Bellamy 1890 :What 'Nationalism' Means, The Eclectic Magazine of Foreign Literature (1844-1898); Vol. 52, No. 3 (Septembro 1890); p. 289
- ↑ Historio de Esperanto, tria volumo, p. 949
Eksteraj ligiloj
- angle Teksto de la angla originalo en Vikifontaro.
- angle Edward Bellamy, Looking Backward, 2000-1887. Boston: Houghton, Mifflin & Co., 1889.
- angle Edward Bellamy, "How I Came to Write Looking Backward," The Nationalist (Boston), vol. 1, no. 1 (May 1889), pp. 1–4.
- angle Librivox audiobook of Looking Backward: 2000 to 1887
- angle Looking Backward — summary on Literapedia
- angle Play: The Musical Telephone based on Bellamy's Looking Backward