Prefikso: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 14: | Linio 14: | ||
== Vidu ankaŭ == |
== Vidu ankaŭ == |
||
* [[ |
* [[Afikso]] |
||
* [[ |
* [[Infikso]] |
||
* [[ |
* [[Cirkumfikso]] |
||
[[Kategorio:Gramatiko]] |
[[Kategorio:Gramatiko]] |
Kiel registrite je 20:41, 27 nov. 2018
- Ekzistas ankaŭ prefiksoj por matematiko, vidu en dekoblaj kaj dekonaj unuoj, duumaj prefiksoj; kaj telefonprefikso
Prefikso (aŭ antaŭafikso) estas afikso kiu estas antaŭmetita al alia morfemo, kreante novan signifon. Ekzemple, en Esperanto, mis + informo fariĝas misinformo. Vorto povas havi pli ol unu prefikson: re+mis+informi, eks-bo-ge-patroj.
Prefiksado estas grava gramatikilo en Bantuaj lingvoj, ekzemple m+tu estas "homo" kaj ba+ntu "homoj" en la Svahila.
Antaŭafiksoj en Esperanto
En Esperanto la limo inter veraj kaj ŝajnaj prefiksoj estas nebula, ekzemple prepozicioj estas ofte prefiksece uzataj: "antaŭ+metita". Aliflanke ankaŭ la "veraj" prefiksoj povas memstari: ekse, praa.
La oficialaj prefiksoj de Esperanto estas bo-, ĉef-, dis-, ek-, eks-, ge-, mal-, mis-, pra-, re-.
Neoficialaj prefiksoj estas "heredataj" el aliaj lingvoj, kiaj ekzemple la seniga a-, kiu aperas ekzemple en vortoj kial anarkio aŭ analfabeteco, ne kiel propraj prefiksoj sed kiel parto de la radiko jam integrigita en tiu.