Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:


En la kampo de fremdlingvoj la referenckadro difinas ses kategoriojn laŭ la nivelo de kompetento koncerne la fremdlingvon. Temas pri kategorioj A1, A2, B1, B2, C1, C2. Unuopaj kategorioj reflektas la nivelojn de komprenado dum [[aŭskultado]] kaj [[legado]], de kapablo de parolado kaj [[konversacio]] kaj la kvaliton de la [[skribado|skriba]] prezento de la lernanto. Studentoj de fremdlingvoj tial povas vojaĝi ene de Eŭropo kun ''lingva pasporto'' aŭ diplomo de lingvolernejo, kiu enhavas daton kaj nivelon de la studento laŭ la referenckadro. [[Nun en 2006|Nuntempe]] ekaperas ankaŭ [[lernolibro]]j pri lingvoj, kiuj mencias la referencnivelon, kiun la studento atingos finstudinte la lernolibron.
En la kampo de fremdlingvoj la referenckadro difinas ses kategoriojn laŭ la nivelo de kompetento koncerne la fremdlingvon. Temas pri kategorioj A1, A2, B1, B2, C1, C2. Unuopaj kategorioj reflektas la nivelojn de komprenado dum [[aŭskultado]] kaj [[legado]], de kapablo de parolado kaj [[konversacio]] kaj la kvaliton de la [[skribado|skriba]] prezento de la lernanto. Studentoj de fremdlingvoj tial povas vojaĝi ene de Eŭropo kun ''lingva pasporto'' aŭ diplomo de lingvolernejo, kiu enhavas daton kaj nivelon de la studento laŭ la referenckadro. [[Nun en 2006|Nuntempe]] ekaperas ankaŭ [[lernolibro]]j pri lingvoj, kiuj mencias la referencnivelon, kiun la studento atingos finstudinte la lernolibron.
[[Dosiero:KER-Ekzameno Atestilo 01.JPG|400px|eta|KERKKK-Atestilo pri Esperanta lingva ekzameno.|right]]
[[Dosiero:KER-Ekzameno Atestilo 01.JPG|400px|eta|KER-Atestilo pri Esperanta lingva ekzameno.|right]]


== Tradukoj de la dokumento ==
== Tradukoj de la dokumento ==

Kiel registrite je 16:25, 16 jun. 2019

Flago de la Eŭropa Unio kaj de la Konsilio de Eŭropo

La Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER): Lernado, Instruado, Pritaksado, estas gvidilo uzata por priskribi atingojn de lernantoj de fremdlingvoj ene de Eŭropo. Ĝi estis kunmetita de la Konsilio de Eŭropo kiel ĉefa parto de la projekto "Lingvolernado por eŭropa civitaneco" (Language Learning for European Citizenship) inter 1989 kaj 1996. Ĝia ĉefa celo estas, provizi metodon de pritaksado kaj instruado, kiu aplikeblas al ĉiuj lingvoj en Eŭropo. En novembro de 2001 rezolucio de la Konsilio de la Eŭropa Unio rekomendis utiligon de KER dum establado de sistemoj por kontrolo de lingvokapabloj. La ses referencniveloj (vidu sube) fariĝas ĝenerale akceptataj kiel normo por ŝtupmezurado de la lingvokapabloj de unuopulo. Jam ekzistantaj ekzameninstitucioj tamen konservis siajn proprajn nomkonvenciojn, ekz. "Meza", kiuj - disputeble - estas pli facile memoreblaj por ili kaj iliaj studentoj[1].

En la kampo de fremdlingvoj la referenckadro difinas ses kategoriojn laŭ la nivelo de kompetento koncerne la fremdlingvon. Temas pri kategorioj A1, A2, B1, B2, C1, C2. Unuopaj kategorioj reflektas la nivelojn de komprenado dum aŭskultado kaj legado, de kapablo de parolado kaj konversacio kaj la kvaliton de la skriba prezento de la lernanto. Studentoj de fremdlingvoj tial povas vojaĝi ene de Eŭropo kun lingva pasporto aŭ diplomo de lingvolernejo, kiu enhavas daton kaj nivelon de la studento laŭ la referenckadro. Nuntempe ekaperas ankaŭ lernolibroj pri lingvoj, kiuj mencias la referencnivelon, kiun la studento atingos finstudinte la lernolibron.

KER-Atestilo pri Esperanta lingva ekzameno.

Tradukoj de la dokumento

La referenckadro kiel tuto eldoniĝis oficiale nur en la lingvoj angla kaj franca. Ekde tiam jam aperis tradukoj en plurajn aliajn lingvojn, inkluzive de traduko en Esperanto, kiun pretigis Katalin Kováts kadre de Edukado.net. Tiu ĉi artikolo citas tiun tradukon kaj uzas la terminojn, kiuj aperas en ĝi. La tuta esperanto-traduko kun komentoj aperis en 2007 en formo de libro, kaj papera kaj senpage elŝutebla (vidu sub bibliografio). Tradukinto de la esperantlingva versio estis Roel Haveman, NL.

Ĝeneralaj referencniveloj laŭ la referenckadro

La referenckadro disdividas lernantojn en tri vastajn kategoriojn, kiuj povas plu dividiĝi en sume ses nivelojn:

A Baznivela lingvo-uzanto
A1 Unuaj paŝoj
A2 Elano
B Memstara lingvo-uzanto
B1 Salto
B2 Flugo
C Profesinivela lingvo-uzanto
C1 Proksime al pinto
C2 Pinto

La unuopaj niveloj priskribas la postulojn, kiujn la lernanto plenumu:

A1

Li komprenas kaj uzas la por li konatajn ĉiutagajn esprimojn kaj bazajn frazojn, kies celo estas kontentigi liajn konkretajn bezonojn. Li kapablas prezenti sin kaj aliajn personojn, starigi kaj respondi demandojn pri personaj detaloj, rilataj al liaj konataj personoj, loĝloko kaj posedataj objektoj. Li kapablas efektivigi simplajn interagojn en okazo, se la alia persono malrapide kaj klare parolas kaj estas helpema.

A2

Li komprenas la ofte uzatajn vortojn kaj esprimojn, kiuj rilatas al lia plej proksima medio (ekz. bazaj personaj kaj familiaj informoj, aĉetumado, lokaj geografiaj konoj, laboro). Li kapablas komuniki en simplaj kaj rutinaj situacioj, kiuj bezonas simplajn kaj rektajn informŝanĝojn pri konataj kaj rutinaj temoj. Li kapablas per simplaj lingvaj elementoj priskribi temojn, koncernajn al liaj situacio, proksima medio kaj rektaj bezonoj.

B1

Li kapablas kompreni informojn en klaraj kaj laŭnormaj tekstoj, kiuj temas pri konataj temoj, rilataj al oftaj situacioj en la kampo de laboro, lernejo, libertempo ktp. Li kapablas elturniĝi en la plimulto de situacioj, kiuj povas okazi dum vojaĝo en teritorio, kie la lingvo estas parolata. Li kapablas produkti simplan tekston pri temoj, kiuj estas konataj por li aŭ rilataj al lia intereskampo. Li kapablas priskribi travivaĵojn kaj okazintaĵojn, revojn, esperojn kaj ambiciojn, kaj doni argumentojn kaj klarigojn pri opinioj kaj planoj.

B2

Li kapablas kompreni la ĉefajn ideojn de kompleksaj aŭ abstraktaj tekstoj, inklude konversaciojn rilate sian fakterenon. Li kapablas flue kaj nature interagi kun denaska parolanto, sen kaŭzi al la parolpartneroj fortostreĉon. Li kapablas verki klaran kaj detalan tekston pri larĝa gamo da temoj, kaj esprimi sian opinion pri aktuala temo, listigante la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de diversaj ebloj.

C1

Li kapablas kompreni larĝan gamon da postulemaj kaj longaj tekstoj, rekonas la implicitajn signifojn. Li kapablas flue kaj spontane esprimi sin, sen ofte serĉi esprimojn. Li kapablas uzi la lingvon flekse kaj efike por sociaj, porstudaj kaj profesiaj celoj. Li kapablas verki klaran, bone konstruitan, detalan tekston ankaŭ pri pli kompleksaj temoj, kaj dume kun certeco aplikas la tekstoredaktajn ŝablonojn, konjunkciojn, tekstokunligajn elementojn.

C2

Li facile komprenas preskaŭ ĉiun aŭdatan aŭ legatan tekston. Li kapablas resumi informojn venintajn el diversaj parolataj aŭ skribataj fontoj, kapablas kohere reprodukti argumentojn kaj raportojn. Li kapablas tre flue kaj precize esprimi sin, distingi inter la plej etaj nuancoj de la signifoj, eĉ en la plej komplikaj situacioj.

Hierarĥio de la referencniveloj

Sekva arbo montras la strukturigon de la lingvokonoj ekde komencantoj (A1) ĝis kapabloj, kiujn posedas denaskaj parolantoj (C2):

  • A1
    • A2
      • B1
        • B2
          • C1
            • C2

Detalaj referencniveloj laŭ la referenckadro

La KER enhavas multajn tiel nomatajn ilustrajn priskribojn; tiuj estas tabeloj, en kiuj la diversaj postuloj estas priskribataj rilate al diversaj kampoj - kaj ankaŭ detaligitaj rilate al aŭskultado, legado, skriba produktado, parola produktado kaj parola interagado.

Proksimuma tempobezono

Kvankam kompreneble ekzistas individua variado, kelkloke eblas trovi takson pri la bezonata nombro da instruhoroj por atingi diversajn nivelojn. Jen takso de entrepreno por lingvovojaĝoj (por germanoj lernantaj lingvojn kiel anglan, francan, italan aŭ hispanan)[2]. (Estas klare, ke por Esperanto validas multe malpli altaj nombroj de instruado...)

  • A1: proks. 60-hora instruado ekde la lernokomenco
  • A2: proks. 160-hora instruado ekde la lernokomenco (aŭ 100 instruhoroj ekde nivelo A1)
  • B1: proks. 310-hora instruado ekde la lernokomenco (aŭ 150 instruhoroj ekde nivelo A2)
  • B2: proks. 490-hora instruado ekde la lernokomenco (aŭ 180 instruhoroj ekde nivelo B1)
  • C1: proks. 690-hora instruado ekde la lernokomenco (aŭ 200 instruhoroj ekde nivelo B2)
  • C2: proks. 890-hora instruado ekde la lernokomenco (aŭ 200 instruhoroj ekde nivelo C1)

Aldoniĝas tempo por ekzercoj kaj praktikado.

  • Alia lingvolernejo kalkulas pri po 200 instruhoroj (45 min.) por ĉiu ŝtupo de A1 ĝis C1[3]; temas pri kursoj por eksterlandaj studentoj, kiuj lernas la germanan lingvon. Supozeble tiuj studentoj kutime parolas lingvojn, kiuj estas ne parencaj al la germana. Simile la germana Federacia Oficejo por Migrado kaj Rifuĝintoj ofertas bazan "integrigan kurson" ĝis nivelo B1 kun 600 horoj kaj intensan kurson por rapidaj lernantoj kun alta kleriĝo kun 400 horoj[4]

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. Ekzemplo pri Esperanto: EAB Esperanto Education ofertas ekzamenojn de la niveloj "Level One – Elementary", "Level Two – Intermediate" kaj "Level Three – Advanced (Diploma)". Ĉi lasta pleje – en la skriba parto – respondas al B2, tamen la postuloj de la parola parto pli similas al la priskribo de B1 (laŭ informo de reprezentanto de EAB Esperanto Education al redaktinto en Julio 2011).
  2. alfa Sprachreisen; sama hornombro ĉe Methode Language Institute
  3. DSH-Training, Dortmund
  4. Oficejo pri migrado