Nynorsk: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:

'''Nynorsk''' {{prononco|'''ni'''norsk}} / [<nowiki/>[[Prononco|'''ni'''noŝk]]] ("novnorvega") estas la due plej vaste uzata maniero por skribi la [[Norvega lingvo|norvegan lingvon]], post [[bokmål]]. La novnorvega apartenas al okcidentskandinavaj lingvoj same kiel la [[Islanda lingvo|islanda]] kaj la [[Feroa lingvo|feroa]].<ref>https://en.wikibooks.org/wiki/Introduction_to_Nynorsk/Nynorsk_and_the_other_Nordic_languages (angle)</ref> Ĝi estas [[interdialekta normlingvo]] konstruita surbaze de konservemaj norvegaj dialektoj fare de [[Ivar Aasen]] kaj finkreita en [[1850]].

[[Dosiero:Ivaraasen.jpg|eta|maldekstra|Ivar Aasen]]
[[Dosiero:Ivaraasen.jpg|eta|150px|maldekstra|Ivar Aasen]]
La ĉefa principo, kiun Aasen sekvis kreante la novnorvegan, estis etimologia kaj morfologia konsekvenco. Alia grava trajto de nynorsk estas purismo.<ref>https://nn.wikipedia.org/wiki/Nynorsk (norvege)</ref> Aasen celis anstataŭigi kiel eble plej multajn pruntovortojn el la dana kaj la [[Germana lingvo|germana]] kaj internaciajn vortojn per originaj norvegaj vortoj, uzante la riĉecon de la norvegaj dialektoj. Dum multaj reformoj nynorsk tamen pruntoprenis amason de fremdaj vortoj, sed plu evitindas la t.n. anbehe(i)telse-vortoj, t.e. vortoj kun germandevenaj afiksoj kiel an-, be-, ge-, er-, -he(i)t kaj -else.<ref>https://nn.wikipedia.org/wiki/Anbeheitelse (norvege)</ref> Por nynorsk estas ankaŭ tipe, ke ĝi evitas oficialstilan lingvaĵon: por la norvega tio estas longaj frazoj, verbaj substantivigoj, [[Pasiva voĉo|pasivo]], [[genitivo]] k.s.

Kiel registrite je 06:49, 3 nov. 2019

Nynorsk [ninorsk] / [ninoŝk] ("novnorvega") estas la due plej vaste uzata maniero por skribi la norvegan lingvon, post bokmål. La novnorvega apartenas al okcidentskandinavaj lingvoj same kiel la islanda kaj la feroa.[1] Ĝi estas interdialekta normlingvo konstruita surbaze de konservemaj norvegaj dialektoj fare de Ivar Aasen kaj finkreita en 1850.

Ivar Aasen

La ĉefa principo, kiun Aasen sekvis kreante la novnorvegan, estis etimologia kaj morfologia konsekvenco. Alia grava trajto de nynorsk estas purismo.[2] Aasen celis anstataŭigi kiel eble plej multajn pruntovortojn el la dana kaj la germana kaj internaciajn vortojn per originaj norvegaj vortoj, uzante la riĉecon de la norvegaj dialektoj. Dum multaj reformoj nynorsk tamen pruntoprenis amason de fremdaj vortoj, sed plu evitindas la t.n. anbehe(i)telse-vortoj, t.e. vortoj kun germandevenaj afiksoj kiel an-, be-, ge-, er-, -he(i)t kaj -else.[3] Por nynorsk estas ankaŭ tipe, ke ĝi evitas oficialstilan lingvaĵon: por la norvega tio estas longaj frazoj, verbaj substantivigoj, pasivo, genitivo k.s.

Aasen preferis kamparajn dialektojn (kiel pli proksimajn al la malnovnorvega kaj tial pli norvegajn laŭ li) al urbaj dialektoj, kiuj suferis fortan influon de la dana. Tial lia lingvo komence nomiĝis landsmål, t.e. "kampara lingvo" (sed ankaŭ "lingvo de la lando"). En 1929 ĝi oficiale ricevis la nomon nynorsk.[4] Sed la vorto landsmål estas uzata ĝis nun por indiki la novnorvegan uzatan ĝis la komenco de la 20-a jarcento, ĉar ĝi havas rimarkeblajn diferencojn de la moderna nynorsk, multe ŝanĝita de la ŝtato dum provoj unuigi nynorsk kaj bokmål.[5] Ekzistas ankaŭ homoj, kiuj provas daŭrigi la tradicion de landsmål kaj skribi simile al ĝi niatempe; ilia formo de nynorsk nomiĝas ofte høgnorsk ("altnorvega").[6]

Ekde 1885 nynorsk havas statuson de ŝtata lingvo same kiel bokmål.[7] 11,9% de la norvega popolo loĝas en komunumoj kiuj elektis uzi nynorsk kiel la preferatan skriblingvon por siaj oficialaj dokumentoj.

La respondeca organizo por kaj nynorsk kaj bokmål estas Språkrådet ("La Lingvokonsilio").[8]

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
  1. https://en.wikibooks.org/wiki/Introduction_to_Nynorsk/Nynorsk_and_the_other_Nordic_languages (angle)
  2. https://nn.wikipedia.org/wiki/Nynorsk (norvege)
  3. https://nn.wikipedia.org/wiki/Anbeheitelse (norvege)
  4. https://en.wikipedia.org/wiki/Nynorsk#History (angle)
  5. https://nn.wikipedia.org/wiki/Samnorsk (norvege)
  6. https://en.wikipedia.org/wiki/Høgnorsk (angle)
  7. https://nn.wikipedia.org/wiki/Jamstellingsvedtaket (norvege)
  8. https://en.wikipedia.org/wiki/Language_Council_of_Norway (angle)