Muzeo pri Aplikita arto (Gera): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 15: Linio 15:


== Premio Biermann ==
== Premio Biermann ==
Ekde 1992 ĉiun duan jaron altribuatas la premio ''Aenne-Biermann-Preis für deutsche Gegenwartsfotografie'' pro la konektoj de la muzeo kun la loka fotistino [[Aenne Biermann]]. Ŝin oni tiel honoras kiel reprezentanton de la ''Nova fotografio''.
Ekde 1992 ĉiun duan jaron altribuatas la premio ''[[aenne Biermann|Aenne-Biermann]]-Preis für deutsche Gegenwartsfotografie'' pro la konektoj de la muzeo kun la loka fotistino [[Aenne Biermann]]. Ŝin oni tiel honoras kiel reprezentanton de la ''Nova fotografio''.


== Literaturo ==
== Literaturo ==

Kiel registrite je 07:45, 26 feb. 2020

La Muzeo pri Aplikita arto (germane: Museum für Angewandte Kunst) troviĝas en Gera (Germanujo), Greizer Straße nr 37.

La Muzeo pri Aplikita arto en la domo Ferbersches Haus, Gera

Priskribo

La muzeo gastas en monumentprotektita duobla domo nomita Ferbersches Haus. Konstruite ĉ. la jaro 1760 ĝi nombriĝas hodiaŭ inter la plej belaj burĝaj domoj de la urbo. Ĝin posedas ekde 1842 la familio Ferber. Post ampleksa restaŭradlaboro oni malfermis ĝin en 1984 al la publiko kiel Muzeo pri arta metiado. En la jaro 1991-a ĝi ricevis novan nomon pro plua etendigo de la kolektara profilo.

Kolektoj

Ekde oktobro 2004 prezentas sin tute nova, daŭra ekspozicio en la unua etaĝo en historiismaj salonoj. Sub la titolo 1925-stilo kaj funkciaddevigismo - Aplikita arto inter la du mondmilitoj oni estas invitata travivi la - koncerne la kulturon - eble plej interesan epokon de la 20-a jarcento, kies graveco senteblas ĝis nun. Franclando estas juste rigardata kiel lulilo por la luksa kaj diboĉa 1925-stilo kaj en ekskluzive aranĝitaj internoj de loĝejoj kaj ĉe objektoj de ĉiutaga vivo. Sed la Bauhaus de Vajmaro kaj Dessau krome estas simboloj de tiu interesa epoko de funkcidaddegivismo kaj ambaŭ lokoj eminente ĉeestas en tiu ĉi elmontrejo.

Menciindas ekzemple ŝranko de la papo inter la tiutempaj francaj dezajnistoj Jacques-Émile Ruhlmann kaj granda kolekto da vazoj el la ateliero pri ceramikaĵoj de Dornburg (Saale).

En la dua supra etaĝo de la muzeo montratas nedaŭraj specialaj ekspozicioj kun bunta gamo da fokusoj (ceramiko, porcelano, vitro, tekstila arto, fotografio, reklamado, grafikoj, dezajno ktp.). La baza koncepto konsistas el viva kaj intima unuigo de nuntempa arto kun la gravaj paŝoj de la frua 20-a jarcento.

Ekde la fondiĝo la muzeo sukcesis furoi ĉe fakuloj el la tuta mondo, ankaŭ danke al multaj naciaj kaj internaciaj ekspozicioj kiujn ĉiam akompanas fakkatalogoj de elstara kvalito.

Premio Biermann

Ekde 1992 ĉiun duan jaron altribuatas la premio Aenne-Biermann-Preis für deutsche Gegenwartsfotografie pro la konektoj de la muzeo kun la loka fotistino Aenne Biermann. Ŝin oni tiel honoras kiel reprezentanton de la Nova fotografio.

Literaturo

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 73

Eksteraj ligiloj

Pri la muzeo sur la urba retpaĝaro.