Transliterumo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13: Linio 13:
! align=left | Esperanto-traduko
! align=left | Esperanto-traduko
|-
|-
| των υἱών (greke)
| των υἱών ([[greka lingvo|greke]])
| tōn uiōn / tōn hyiṓn
| tōn uiōn / tōn hyiṓn
| ton ion
| ton ion
| de (la) filoj
| de (la) filoj
|-
|-
| ख़ाकी (hindie)
| ख़ाकी ([[hindia lingvo|hindie]])
| ḳhākī
| ḳhākī
| ĥaki
| ĥaki
| [[kakia]]
| [[kakia]]
|-
|-
| [[Rondaj kanaoj|とうきょう]] ([[Ĉina skribo|東京]]) (japane)
| [[Rondaj kanaoj|とうきょう]] ([[ĉina skribo|東京]]) ([[japana lingvo|japane]])
| [[Transskribado Hepburn|Tōkyō]]/[[Kunrei-sistemo|Tôkyô]]/Tookyoo/Toukyou
| [[Transskribado Hepburn|Tōkyō]]/[[Kunrei-sistemo|Tôkyô]]/Tookyoo/Toukyou
| [[Transskribo de la japana lingvo en Esperanton|Tokjo]]
| [[Transskribo de la japana lingvo en Esperanton|Tokjo]]

Kiel registrite je 21:22, 7 jul. 2020

Ekzemplo de transliterumo

Transliterumo, transliterigotransliterado estas reskribado de teksto per aliaj literspecoj ol la originalaj. Dum transskribado celas prezenti la elparolon de fremdaj vortoj, transliterumo prezentas skribitan tekston en alia skribsistemo laŭeble fidele, do tiamaniere, ke el la transliteraĵo oni povos rekonstrui la originalan skribaĵon.

Uzo

Transliterado utilas, kiam oni ne disponas taŭgan tiparon por iu skribsistemo. Ĝi utilas ankaŭ al legantoj, kiuj parole ekkonis fremdan lingvon sed ne kompetentas pri ĝia kutima skribo. Tiel ekzemple homoj ne kapablaj legi la korean alfabeton, sed jes scipovantaj la korean lingvon, povas legi korean tekston ekzemple pere de la latinacirila alfabetoj.

Malsameco kun transskribado

Alilingva fonta vorto Transliterumo Transkribo Esperanto-traduko
των υἱών (greke) tōn uiōn / tōn hyiṓn ton ion de (la) filoj
ख़ाकी (hindie) ḳhākī ĥaki kakia
とうきょう (東京) (japane) Tōkyō/Tôkyô/Tookyoo/Toukyou Tokjo Tokio

Fideleco

Ideala transliterada sistemo prezentas unusolan apartan celliteron por ĉiu aparta fontlitero. Tiun principon rompas diversaj cirkonstancoj.

Nesufiĉa transliterado

Povas esti, ke la celskribo ne disponas tiom vastan literprovizon kiel la fontskribo. Ankaŭ povas esti, ke oni volas ne tro arbitre uzi la literojn de la celskribo, ekzemple ne signi iun vokalon per x, ĉar x kutime sonas kiel [ĥ], [ks] aŭ similaj.

En tiaj okazoj aŭ oni akceptas ian gradon de malklareco en la sistemo, aŭ oni modifas la literprovizon de la celskribo. Tion oni faras:

  • uzante kromsignojn
  • uzante litergrupojn, se ili ne kaŭzas konfuzon kun la litersekvo (ch bonas por prezenti ĉ en sensupersigna sistemo, kondiĉe ke en ĝi neniam aperas la sekvo c + h).

Troa transliterado

Inverse okazas, ke la fontskribo estas tiom ambigua, ke oni volas kompletigi ĝin. Ekzemple al lernantoj de arabskriba lingvo helpas transliterado kun indiko de vokaloj, kiujn la araba skribo ne aŭ ne precize notas. En ĉi tia okazo la sistemo iĝas mikso de transskribo kaj transliterumo.

Vidu ankaŭ