Albulo (rivero): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e akvofluo -> informkesto rivero
e ŝablono
 
Linio 3: Linio 3:
|dosiero=[[Dosiero:Albula bei Sils.jpg|center|300px]] La rivero Albulo apud Sils
|dosiero=[[Dosiero:Albula bei Sils.jpg|center|300px]] La rivero Albulo apud Sils
|longeco=39.9
|longeco=39.9
|fontoalteco=2304
|fonto-alteco=2304
|meznombra trafluo=15.3
|meznombra trafluo=15.3
|akvokolekta areo=950
|akvokolekta areo=950
|flankriveroj=[[Julio (rivero)|Julio]], Tischbach,<br />Ava da Tuors, Ava da Stugl<br />[[Landwasser]], Heidebach
|flankriveroj=[[Julio (rivero)|Julio]], Tischbach,<br />Ava da Tuors, Ava da Stugl<br />[[Landwasser]], Heidebach
|enfluejo=Rejno
|enfluejo=Rejno
|enfluejoalteco=670
|enfluejo-alteco=670
|kategorio=[[:Kategorio:Riveroj en Eŭropo|Rivero en Eŭropo]]
|kategorio=[[:Kategorio:Riveroj en Eŭropo|Rivero en Eŭropo]]
}}
}}

Nuna versio ekde 17:25, 18 jun. 2022

Albulo
La rivero Albulo apud Sils
rivero
Bazaj informoj
Longeco 39,9 km
Akvokolekta areo 950 km²
Averaĝa trafluo 15,3 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 304 m
Enfluejo Rejno
- Alteco 670 m
Geografio
Alfluantoj Julio, Tischbach,
Ava da Tuors, Ava da Stugl
Landwasser, Heidebach
Rivero en Eŭropo
vdr

Albulo (en la germana lingvo: Albula; en la romanĉa lingvo: Alvra) estas rivero en Kantono Grizono. Ĝi estas la plej grava alfluanto de la Malantaŭa Rejno.

Datumoj pri la rivero[redakti | redakti fonton]

Albulo havas longecon de 39,9 km. Se oni mezuras kune kun ĝia ĉefa alfluanto Landwasser ĝia tuta longeco estas 59 km. Ĝia akvokolekta baseno etendiĝas sur areo de 950 km². De la tuta akvokoleta areo 1,05% estas glaĉeroj. La averaĝa akvofluo en la mezurejo Tiefencastel dum la jaro 2010 estis 15,3 m³/sekundo. La minimuma averaĝa akvofluo estis mezurita dum februaro kun 4,83 m³/sekundo. La maksimuma akvofluo mezurita en la jaro 2010 estis 84,0 m³/sekundo la 12-an de junio.[1] La unua dokumenta mencio de la rivero Albulo datiĝas el la jaro 1349 kiel Ilbelle. [2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La fonto de Albulo situas sub la Albulopasejo ĉe alteco de 2304 m s.m. ĉe la 46° 34′ 18″ N 7° 48′ 34″ O / 46.57167 °N, 7.80944 °O / 46.57167; 7.80944 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 18″ N 7° 48′ 34″ O / 46.57167 °N, 7.80944 °O / 46.57167; 7.80944 (mapo) sur la teritorio de la komunumo Bergün. Post la fonto la rivero fluas nordokcidenten al Filisur, kie al ĝi alfluas de oriento la rivero Landwasser, venante de Davos. Fakte laŭ longeco kaj akvovluo Landwasser estas pligranda ol Albulo, kaj tial la plua rivero devintus fakte nomiĝis Landwasser. La riverfluo nun turniĝas okcidenten kaj trafluas la komunumoj Alvaneu kaj Surava. En Tiefencastel al Albulo de sudo alfluas Julio, kiu fontas norde de Juliopasejo. Post Tiefencastel la rivero formas la limon inter Alvaschein kaj Stierva. Tiam ĝi pasas la sudan pinton de Vaz/Obervaz kaj formas poste ties limon kun Mutten. Tiam la rivero formas la limon de Sils en Domleschg sude kaj Scharans norde. Fine ĝi sude de Fürstenau alfluas al Malantaŭa Rejno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]