Alvaschein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alvaschein
Blazono de Alvaschein
Alvaschein
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Alvaschein
Koordinatoj  46° 40′ 30″ N 9° 33′ 0″ O / 46.67500 °N, 9.55000 °O / 46.67500; 9.55000 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 30″ N 9° 33′ 0″ O / 46.67500 °N, 9.55000 °O / 46.67500; 9.55000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 143
Areo 4,08 km²
Alteco 1001 m super marnivelo
Poŝtkodo 7451
Komunumkodo 3501
Mapo de Alvaschein

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Alvaschein (en romanĉa lingvo Alvaschagn) estas komunumo de la komunumaro Alvaschein kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 143 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alvaschein situas sur monteto proksimume 200 metrojn super la grundo de la Ablula-Valo ĉe ties norda flanko.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Alvaschein limas en nordoriento al Lantsch/Lenz, en oriento al Brienz/Brinzauls, en sudoriento al Tiefencastel, en sudokcidento al Stierva, kaj en nordokcidento al Vaz/Obervaz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1980 la kantona ĉefvojo 417 pasis tra la vilaĝo, sed post la malfermo de la ĉirkaŭira tunelo, la vilaĝo estas liberigita de la transira trafiko kaj tial nun troviĝas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per poŝtaŭtolinio al Tiefencastel, kie ekzistas konekto al la Retia Fervojo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Alvaschein estis origine romanĉlingva komunumo, sed kiel en multaj origine romanĉlingvaj lokoj ankaŭ en Alvaschein en la lasta jarcento la nombro de romanĉlingvanoj konstante malkreskis. Dum ankoraŭ en la 1950-aj jaroj la plimulto de la loĝantaro parolis denaske la romanĉan, okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 nur ankoraŭ 40,26% parolis romanĉe kiel denaska lingvo. La unuan lokon atingis la germanlingvanoj kun 53,25%. Multiĝis ankaŭ la nombro de la itallingvanoj, kiuj kun 3,25% en la jaro 2000 havis la trian lokon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Alvaschein datiĝas el la jaro 1154 kiel Alvisinis. En la jaro 1745 grava inscendio detruis grandan parton de la vilaĝo. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]