Mon GR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo GR en Mon GR staras por la svisa Kantono Grizono. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Mon..

Mon
Blazono de Mon
Mon
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Alvaschein
Koordinatoj  46° 39′ 0″ N 9° 33′ 47″ O / 46.65000 °N, 9.56306 °O / 46.65000; 9.56306 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 0″ N 9° 33′ 47″ O / 46.65000 °N, 9.56306 °O / 46.65000; 9.56306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 100
Areo 8,46 km²
Alteco 1231 m super marnivelo
Poŝtkodo 7458
Komunumkodo 3502
Mapo de Mon

Mon estas urbo kaj komunumo de la komunumaro Alvaschein kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 100 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mon situas sur la norda deklivo de Piz Curver proksimume 400 metrojn super la valgrundo de la rivero Julia. En sudoriento la komunuma teritorio atingas la bordon de la rivero. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,46 km², de kiuj 59,1% estas kovritaj de arbaro, 36,9% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas pere de kurba montarvojo ek de Tiefencastel kaj per vojo, kiu konduas de Stierva tran Mon sur la montŝultro al la vojo de Juliopasejo. Al la publika tranpsortreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinioj al Tiefencastel kaj Savognin.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mon datiĝas el la jaro 1001 kiel Maune.Jam en la jaro 841 menciiĝis la fruromana preĝejo, kiu estis konsekrita al Cosmas kaj Damian. Tiu-ĉi preĝejo ekzistas ankoraŭ hodiaŭ kaj enhavas vidindajn freskojn el la 14-a jarcento. Dum romia epoko la vojo tra Septimer-Pasejo kaj Juliopasejo kondukis tra Mon. Supre de Mon estis malkovritaj romia foĝejo kaj tombo. Ĝis 1559 Mon apartenis al la episkopo de Koiro, kaj ek de tiam al la Supera Tribunalo Surses en la Diodoma Federacio. En la jaro 1592 Mon ricevis la rajton pri propra sigelo. En la jaro 1977 el la preĝejo estis rabitaj la statuoj de la du sanktuloj, kiuj estis verkitaj en la 15-a jarcento. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj signifoj de Mon

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]