Thomas Hobbes: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
prilaboris artikolon
Neniu resumo de redakto
Linio 36: Linio 36:
[[Kategorio:Mortintoj en 1679|Hobbes]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1679|Hobbes]]
[[Kategorio:Filozofoj|Hobbes]]
[[Kategorio:Filozofoj|Hobbes]]
[[Kategorio:Anglaj filozofoj|Hobbes]]
<br clear=all>
<br clear=all>
{{Commons|Thomas Hobbes}}
{{Commons|Thomas Hobbes}}

Kiel registrite je 20:25, 24 nov. 2006

Thomas Hobbes

Thomas HOBBES [tomes hobs] (15881679) estis angla filozofo, la unua ĉefa filozofo de modernismo. Kvankam Kartezio kaj Bakono helpis fondi modernismon, en menso ili ankoraŭ estis duone antaŭmodernismaj; Hobbes, aliflanke, estis plejparte modernisma, la unua filozofo kies mondbildo estas tute moderna. En politika filozofio, Hobbes estas la baptopatro de la politika pesismismo.

Vivo

Havinte nur 15 jarojn, Hobbes iris al Magdalena Kolegio de Oksfordo je 1603, diplomiĝonte en 1608. En 1629 li enangligis Tucididon, la grekan historiiston – la traduko restas unu el la plej bona en la anglan de Tucidido – kaj komencis studi Eŭklidon. Hobbes ĉefe gajnis panon kiel guvernisto de la familio Cavendish, potenca angla familio kiu subtenis la kronon dum la angla enlanda milito.

Dum la milito, Hobbes sekvis la familion al Francio, kie li loĝis dum 16401651. Tie li renkontis la plej bonajn mensojn de Eŭropo, ekzemple Galileo, Gassendi kaj Kartezio. En 1646 en Parizo, li instruis la estontan anglan reĝon, Karlo II, kaj komencis verki sian majstran verkon, la Leviathan. Per ĝia eldono, en 1651, li malamikigis la eklezion en Francio pro ĝia tuta materialismo, kaj tial li revenis al sia patrolando.

Verko

Lia majstra verko estas la Leviathan. En ĝi li klarigas sian teorion pri naturo, homo, historio, moralo kaj politiko. Ĝi enkondukis du grandajn disvolviĝojn:

  • Politika potenco devenas ne de Dio sed de la popolo. Tion li pruvas per la ideo de socia kontrakto, ideo kiun Spinozo, Rousseau kaj Locke poste disvolvis. Socia kontrakto estas la interkonsento de civitanoj – ĉu implica ĉu malimplica – pri tio, kiu regas kaj kiel. Tia interkonsento tipe okazas je la fondo de la civito kaj ligas posteulojn.
  • Naturo estas tute materialisma. Ne nur rokoj, steloj, floroj, kaj bestoj, sed ankaŭ homoj kaj mensoj. Dum ankaŭ Kartezio, ekzemple, vidis naturon kiel grandan mekanikon, li ne etendis la mekanikon al la menso mem. La menso kiel mekaniko, ideo vulgara en nia jarcento, estis revolucia en la jarcento de Hobbes.

La Leviathan estas fama precipe por ĝia politiko: Laŭ Hobbes, homo estas nature egoisma, ĝia vivo "aĉa, besta, mallonga". Vidpunkto simile al tio de Tucidido. Pro tio, ĉiu homo vivas nure por si mem, ne estante nature homama. Sed homoj, pro timo de perforta morto, kunvenis por fondi civiton, cedante sian individuan politikan potencan kaj rajtojn al absolute potenca reĝo aŭ registo. Tia registo estas super leĝo, estante la leĝo mem. Kvankam la nuna civitano ne konsentis al tia civito, tamen pro tio, ke ĝiaj antaŭuloj tiele konsentis kaj fordonis siajn rajotjn, la socia kontrakto ankoraŭ restas valida. (Analoge, se via patro fordonis la havon de via familio, vi restus malriĉa, kvankam vi tute ne konsentis al tia stultaĵo).

La rezulto de la rezonado de Hobbes favoris reĝecon, sed lia metodo pli poste estis uzata por subteni demokration. Hobbes opiniis, ke demokratio estas malbona reĝimo: ĝi faras politikon tro malrapide kaj tro malfirme. Ĝi estas malbona ideo disvastigita per la klasikaj libroj de la grekoj. En tio, Locke, lia ĉefa kontraŭulo en politika filozofio, tute malkonsentis. Leviathan starigis la metodon de rezonado pri politiko per historio, metodo uzita eĉ de Markso. Antaŭ Hobbes, filozofoj rezonis ne per historio, sed per la naturo de homo (ekzemple, Platono), aŭ per la efektiva konduto de civitoj (Aristotelo), ktp.

Post Morto

Lia politika filozofio ne iĝis akceptita — nek en sia tago nek nia, nek de la demokrato, la reĝisto nek la marksisto. Tamen ĝi ja influis la politikan filozofion de Spinozo, Lejbnico, Bentham kaj Mill.

Lia esploro pri la ideo de socia kontrakto poste estis evoluita de Spinozo, Rousseau kaj Locke.

Kvankam atakita en sia tago, lia materialisma mondbildo nun estas vulgara en la Okcidento, precipe inter liaj samlingvanoj. Lia filozofia baptofilo, Daniel Dennett, nun ellaboras tute materialisman klarigon pri konscio kaj menso.

Alivorte, dum la konkludoj de Hobbes ne daŭris, lia metodo kaj antaŭsupozaĵoj ja daŭras kaj influas la modernan mondbildon.