Platono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: cy:Platon, scn:Platuni
Neniu resumo de redakto
Linio 93: Linio 93:
[[Kategorio:Grekio]]
[[Kategorio:Grekio]]
[[Kategorio:Filozofoj]]
[[Kategorio:Filozofoj]]
[[Kategorio:Helenaj filozofoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj antaŭ Kristo]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj antaŭ Kristo]]
[[Kategorio:Mortintoj antaŭ Kristo]]
[[Kategorio:Mortintoj antaŭ Kristo]]

Kiel registrite je 20:58, 24 nov. 2006

Platono (-429 al -347) (greke Πλάτων; latine Plato; propre Aristokles, greke Αριστοκλής)) estis tre grava greka filozofo de Ateno kaj fondinto de platonismo. Li estis la plej fama sekvinto de Sokrato. Sokrato verkis nenion, do plejparte nia scio pri Sokrato kaj lia penso venis el la verkoj de Platono. Platono instruis Aristotelon. Aristotelo kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Kiel diris la usona filozofo Alfred North Whitehead, "Okcidenta filozofio nur estas piednoto al Platono, lia ombro estas sur tute de okcidenta penso". Platono ankaŭ profunde influis kristanan penson, precipe per Aŭgusteno. La filozofio de kristanismo kaj de la Okcidento inter 400-1250 estis plejparte platona.

En -385 li fondis la lernejon, la Akademio, kiu daŭris ĝis la jaro 529, kiam ĝi estis fermigita de la imperiestro Justiniano pro ĝia nekristana instruo.

Platono verkis en la greka lingvo kun la plej bona stilo de iu ajn aŭtoro. En lia juneco li deziris esti poeto verkanta teatraĵojn. Liaj filozofiaj verkoj spegulis ĉi tion: ili estis verkita kiel dialogoj: kelkaj viroj kunvenas amike kaj diskutas pri iu demando, demandante kaj respondante unu al alian. Sokrato kutime rolas en la dialogo kaj, kompreneble, fariĝas la ĉefrolanto -- kaj ofte la aliaj diskutantoj fariĝas jesantoj. Fakte, la dialogoj de Platono havas pli da formoj de "jes" ol iu ajn alia greka verko. El la dialogoj venas la Sokrata metodo de instruado en kio la lernisto estas instruata per demandoj.

La dialogoj diskutas pri la plej bazaj demandoj de nia ekzisteco, ekzemple:

Lia ĉefa verko estis la Respubliko (greke, Politeia). En tiu verko, Platono rezonis pri la perfekta civito aŭ ŝtato kaj per tiu pri justeco. Li diris ke justeco kuŝas ne en la bono de la individuo sed en la bono de la ŝtato. Fakte, en lia civito, la civitanoj kredus al mensogoj (la "nobela mensogo") kaj legus purigitan literaturon -- purigita laŭ la bezono de la civito. En lia civito, kaj viroj kaj virinoj batalus en milito kaj viroj ne private havus edzinon, infanojn, domon aŭ teron. Platono kredis, ke homo estas nature nek bona nek malbona, sed estas tute formigita de sia eduko. Kiel diris Sokrato, "Homo pekas pro nescio".

En la Respubliko, Platono ankaŭ skribas pri lia teorio de ideoj, kiun ni nomas idealismo: ĉiuj, kiujn ni vidas, tuŝas, flaras, aŭdas, ktp, estas ne tute realaj aŭ fidindaj, sed estas nur palaj spegulitoj de la Ideoj, kiuj estas la ververa realo. Lia fama ilustraĵo pri la Ideoj estas la Parabolo de la Kaverno, kie la kavernanoj nur scias pri la aĵoj de la ekstera mondo per iliaj ombroj sur la muro de la kaverno. Esence ni loĝas en tia kaverno.

Poste, en sia maljuneco, Platono denove traktas la demandon de la perfekta civito en Leĝoj, esence lia konstitucio de utopio. Pli milda ol la Respubliko, ankoraŭ li metis la bonon de la civito super tiu de la individuo. Kaj, kvankam Platono faris leĝojn por la bono de la civito, li hazarde klarigas, ke leĝoj ekzistas pro la bono de la regantoj, ne de la regatoj aŭ eĉ de la civito.

La tri verkoj Apologio, Krito, Fedo rakontas pri la proceso kontraŭ Sokrato kaj lia penso pri morto kaj la senmorteco de la animo.

Verkoj (inter aliaj)

  • La respubliko
  • Apologio
  • Krito
  • Fedo
  • Simposio
  • Gorgio
  • Parmenideo
  • Teateto
  • Sofisto
  • Timeo
  • Meno
  • Leĝoj
  • Fedro
  • Protagoro
  • Ion
  • Sepa Letero
  • Kratilo (Cratylus)

Sekvintoj: Cicerono, Plutarko, Marko Bruto, Plotino, Aŭgusteno, inter multaj aliaj.