Goodluck Jonathan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goodluck Jonathan
Persona informo
Goodluck Ebele Jonathan
Naskonomo Goodluck Ebele Azikiwe Jonathan
Naskiĝo 20-an de novembro 1957 (1957-11-20) (66-jaraĝa)
en Otuoke
Religio EvangeliismoBaptismo vd
Etno Iĝavoj vd
Lingvoj angla • Ijaw • niĝeria piĝino vd
Ŝtataneco Niĝerio vd
Alma mater University of Port Harcourt vd
Partio Popola Demokratia Partio vd
Familio
Edz(in)o Patience Jonathan vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sigelo de la Prezidento de Niĝerio

Goodluck Ebele JONATHAN (naskiĝis la 20-an de novembro 1957)[1] estas niĝeria politikisto. De 2010 ĝis 2015 li estis Prezidento de Niĝerio. La antaŭnomo Goodluck signifas, en la angla lingvo, "Bona sorto".

Li estis Guberniestro de la Ŝtato Bajelso ekde la 9-a de decembro 2005 ĝis la 28-a de majo 2007, kaj enposteniĝis kiel Vicprezidento de Niĝerio la 29-an de majo 2007. Jonathan estas membro de la reganta partio, la Popola Demokratia Partio (People's Democratic Party, PDP). La 13-an de januaro 2010, federa tribunalo transdonis al li la povon dum la Prezidento Umaru Yar'Adua ricevis kuracan traktadon en saŭdarabia hospitalo. Decido de la Niĝeria Senato de la 9-a de februaro 2010 konfirmis tiujn povojn por agadi kiel Prezidento. La 24-an de februaro 2010 Jar'Adua revenis en Niĝerion, sed Jonathan pluagis kiel prezidento.[2] Post la morto de Jar'Adua's la 5-an de majo 2010, Jonathan oficiale transprenis la prezidentecon, kaj enposteniĝis la 6-an de majo 2010.

Kurioze Umaru Jar'Adua estis nordniĝeria islamano kaj elektis sudan kristanon Goodluck Jonathan kial sukcedonto precize post gravaj konfliktoj inter ambaŭ enlandaj komunumoj kiuj kaŭzis centojn da mortintoj dum la jaro 2010.

Dum la baloto de la 29-a de majo 2015, li perdis sian postenon vid-al-vide de sia posteulo Muhammadu Buhari; li iĝis la unua Nigeria prezidento, kiu akceptis sian voĉdonan malvenkon[3].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lawson Heyford, "Jonathan: A Colossus at 49" Arkivigite je 2009-01-15 per la retarkivo Wayback Machine, The Source (Lagos), 11-a de decembro 2006
  2. "Nigeria's Goodluck Jonathan 'is acting president'", BBC, 25an de februaro 2010. Kontrolita 25an de februaro, 2010. (angle)
  3. Max Siollun. "How Goodluck Jonathan lost the Nigerian election", 1a de aprilo 2015. (angle)