NKVD-trio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NKVD-triokomisionoj fonditaj laŭ NKVD-ordono n-ro 00447 el la 30-a de julio 1937 por rapida prijuĝo de juĝaferoj (provizora juĝado) ligitaj kun "kontraŭsovetaj elementoj" kaj "kontraŭkomunistaj". Aktivaj dum la Granda teroro. Oni pritaksas, ke NKVD-trioj ordonis ĉ. duonmilionon de mortpunoj, en tio dum la pola operaco de NKVD.

Unu el reprezaliitoj tiel priskribas kunsidon de la NKVD-trio, okazinta en 1942 en Tjumeno[1].

Citaĵo
 Juĝistoj sidis triope. Ili demandis nur: “Ĉu vi konsideras vin kulpa?” Mi neis, diris ke mi kulpas pri nenio. Alia juĝisto diris: “Nu kiel tio povus esti? Tiom da tempo vi estas arestita kaj nenion scias?!” Atestantoj mankis – nur mi, la juĝistoj kaj la eskortistoj. Ĉio okazis rapide, je maksimume duonhoro. Ili ne foriris por kunveni. Fine unu juĝisto diris: “Ĉu vi opinias, ke oni kalumniis vin?” Kaj alia tuj aldonis: “Tio estas ne kalumnio!” Mi ripetis, ke mi scias nenion. “Ĉu vi neas?” – “Jes”. Oni multon alkudradis al mi – iujn ligojn ktp. Sed poste evidente ili komprenis, ke mankas io ajn, do akuzis nur laŭ artikolo 58-10, parto 2 (disvastigo de kontraŭsovetia propagando) kaj kondamnis min al 10 jaroj de malliberigo sen rajto korespondi kun la familio kaj 5-jara senigo je civilaj rajtoj. 
— Anna Glazunova, “Mi sidis en ĉeloj de NKVD…” (rememoroj de malliberulino)

Bibliografio, literaturo, eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]