Nordokcidenta korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nordokcidenta korvo
Nordokcidenta korvo
Nordokcidenta korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. caurinus
Corvus caurinus
(Baird, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nordokcidenta korvo (Corvus caurinus) estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj kiu estas indiĝena de la nordokcidento de Nordameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tutnigra birdo tre simila al la plej okcidentaj formoj de la disvastigata Larĝbeka korvo (Corvus brachyrhynchos) sed ĝi estas iomete pli malgranda (33-41 cm longa) kaj havas proporcie pli malgrandajn piedojn kun iom pli svelta beko. La alvokoj estas signife diferencigaj kaj ofte utilas por identigi ilin.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu nordamerika specio loĝas, kiel la nomo sugestas, el la nordokcidentaj marbordaj regionoj kaj insuloj de suda Alasko, suden tra Brita Kolumbio kaj Vaŝingtonio. La ĉefaj manĝareoj estas strandoj kaj marbordoj. Ili povas esti vidataj en kaj ĉirkaŭ urbaj areoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Tre simila al tiu de la Fiŝkorvo; la Nordokcidenta korvo manĝas surstranditajn fiŝojn, mariskojn, krabojn kaj mitulojn, kaj ankaŭ plukas en rubujoj. Ili estis vidataj flugante forlasi mitulojn sur malmolajn surfacojn por rompi kaj malfermi ilin. Ili regule ankaŭ maĝas insektojn, aliajn senvertebrulojn kaj variajn fruktojn (ĉefe berojn). Ili rabas nestojn de aliaj birdoj por manĝi ovojn kaj birdidojn. Oni scias ke ili trempas pecojn de pano en akvo.

Predantoj[redakti | redakti fonton]

Nekompleta listo inkludas katojn, lavursojn, rabobirdojn kaj la Komuna korako. Tiu korvoj ofte ariĝas en grandaj grupoj por ĉikani tiujn predantojn.

Nestumado[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale soleca, sed foje oni konstruas neston asocie kun aliaj individuoj en etaj, izolitaj kolonioj en arboj aŭ foje en grandaj arbustoj. Tre rare, ili nestumas en klifoj en kornico aŭ eĉ surgrunde en malproksima areo protekte de roko. Temas pri tipa korvonesto kun 4-5 ovoj.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas tre varia, kaj ili faras multajn tipojn de alvokoj, sed la plej komuna estas kutime priskribita kiel altatona "kaŭ" kaj la sono de korko elirante el botelo. Dumfluge ili faras ian "ŭok-ŭok-ŭok" se oni malfruas malantaŭ la grupo, kaj ankaŭ oni aŭdas variajn klakojn kaj mekanikajn sonojn tintilajn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoligoj

Sonligoj

Filmoligoj

Bildaro[redakti | redakti fonton]