Percy Heath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Percy Heath
Percy Heath en 1977
Percy Heath en 1977
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1923 (1923-04-30)
en Wilmington
Morto 28-an de aprilo 2005 (2005-04-28) (81-jaraĝa)
en Southampton
Mortokialo osta kancero
Ŝtataneco Usono
Familio
Frat(in)oj Jimmy Heath • Albert Heath
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • piloto • violonĉelisto
TTT
Retejo https://www.nea.gov/national/jazz/masterbios/percyheath.html
vdr

Percy HEATH (* 30-an de aprilo 1923 en Wilmington, Norda Karolino; † 28-an de aprilo 2005 en Southampton, Novjorkio) estis usona ĵaz-kontrabasisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Alkreskinte en Filadelfio, Percy unue lernis violonludon kaj ludis en la lerneja orkestro violonon, ĝis kiam li trovis en la kontrabaso sian idealan instrumenton. Post lia militservo en la usona aerarmeo li komencis muzikstudon ĉe la Muziklernejo Granoff. En 1947 li iris al sia frato, komponisto kaj saksofonisto Jimmy Heath, al Novjorko al la bando de Howard McGhee. Sed ankaŭ kun la ĉefroluloj de moderna ĵazo li kunlaboris, ekz. kun Charlie Parker kaj Thelonious Monk, kun Miles Davis, J. J. Johnson, Sonny Rollins oder Fats Navarro.

Ekde 1950 ĝis 1952 Percy Heath estis basisto en la sesopo de Dizzy Gillespie. Post tio li fondis kun tri amikoj el la kvaropo de Milt Jackson la Modern Jazz Quartet, kiu estis atingonta per multaj prezentadoj en kvar jardekoj tutmondan renomon. Liaj kunuloj estis krom Milt Jackson (vibrafono) ankoraŭ John Aaron Lewis (piano) kaj Kenny Clarke (frapinstrumentaro), ĉiuj el la grupo ĉirkaŭ Gillespie. En 1955 lin kunlaboris je la albumo Miles Davis and Milt Jackson Quintet/Sextet por Prestige, per kiu finiĝis lia longjara kunlaboro kun Miles Davis. En 1961 li kunverkis la albumon Homecoming! de Elmo Hope.

En 1975 li fondis kun siaj fratoj Jimmy kaj Albert „Tootie“ Heath (frapinstrumentaro) la formaĵon The Heath Brothers. Li laboris ankaŭ kun Sarah Vaughan kaj partoprenis je grandnombro da produktaĵoj de la diskeldonejoj Prestige kaj Blue Note.

Percy Heath mortis mallonge antaŭ sia 82-a naskiĝdatreveno pro ostokancero. Ankoraŭ la 7-an de novembro 2003 li prezentis kun siaj fratoj (The Night of the Brothers) kaj kun la Petrocca-Brothers en la sesa JazzNight de Baden-Baden.

En 2002 lin distingis la ŝtata fondaĵo NEA.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Percy Heath kunlaboris dumpase de sia kariero je pli ol 200 surdiskigoj. Jen selekto:

  • Modern Jazz Quartet, The Artistry of the Modern Jazz Quartet (Prestige, 1952–55)
  • Miles Davis and the Modern Jazz Giants (Prestige 1954)
  • Sonny Rollins And The Big Brass (MetroJazz Records, 1958)
  • Jimmy Heath, Really Big! (Original Jazz Classics, 1960)
  • Heath Brothers, Marchin’ On! (Strata-East, 1976)
  • Heath Brothers, Brotherly Love (Antilles, 1991)
  • Modern Jazz Quartet, Celebration (Atlantic, 1992)
  • Jimmy Heath, A Love Song (Daddy Jazz, 2004)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]