Schleswig (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la urbon Schleswig. Pri la samnoma historia lando Schleswig informas la artikolo Ŝlesvigo.
Schleswig
Blazono
Schleswig (urbo) (Germanio)
Schleswig (urbo) (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • urbeto • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Schleswig-Flensburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 04621
Poŝtkodo 24837
Aŭtomobila kodo SL
Oficiala Municipokodo 01059075
NUTS DEF0C
Politiko
Komunumestro Dr. Arthur Christiansen
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Rathausmarkt 1
24837 Schleswig
Demografio
Loĝantaro 25832 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 31′ N, 9° 34′ O (mapo)54.5152777777789.5697222222222Koordinatoj: 54° 31′ N, 9° 34′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 1 m
Areo 24,3 km²
Oficiala retejo https://www.schleswig.de
vdr

Schleswig (dane Slesvig, en Esperanto Ŝlesvigo) estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schleswig-Flensburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La 1-an de decembro 2005 la urbo havis 24.071 loĝantojn.

En ĝia proksimeco ekde la 9-a jarcento situis la vikinga komerca urbo Haithabu, kiu dum tiu epoko estis la centro de la komerco en norda kaj nordorienta Eŭropo.

urbocentra panoramo


Muzeoj[redakti | redakti fonton]

la vikinga muzeo Haithabu
la ŝipo Nydam

La plej gravaj muzeoj de la distrikto troviĝas en la urbo Schleswig. La landa muzeo por arto kaj kultura historio kaj la landa arkeologia muzeo havas sian sidejon en la kastelo Gottorf: inter la eksponaĵoj menciindas interalie la historia ŝipo Nydam kaj iuj surprize bone konserviĝintaj kadavroj de malbonŝancaj homoj, kiuj dronis en marĉo kaj kies korpoj konserviĝis sub la marĉa surfaco. En la plej granda prahistoria muzeo de Germanio entute prezentiĝas pli ol 5 milionoj da trovaĵoj en granda kolekto prahistoria kaj malpli granda mezepoka. La vikinga muzeo Haithabu (vidu supre) same apartenas al la landa arkeologia muzeo kaj ekde 1985 prezentas trovaĵojn el la historia vikinga urbo. Proksime de la kastela insulo de la urbo Schleswig ankoraŭ ekzistas etnografia muzeo, kiu prezentas la historion de ĉiutaga regiona kulturo el la lasta jarmilo.

La pejzaĝa muzeo Unewatt en Langballig konsistas el kvar muzeaj insuloj, sur kiuj prezentiĝas tipaj historiaj agrikulturaj konstruaĵoj (kamparaj bienoj, laktoprilaborejo, ventomuelejo) kaj ilaroj en historia vilaĝo. Kerno de la muzeo Danewerk (Danevirkegården) en la komunumo Dannewerk estas historia digaro, pruvaĵo de pratempa fortikaĵo kaj la plej granda geografia monumento de Norda Eŭropo.

interne de la urba katedralo

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

kastelo Gottorf